Mesaĝoj: 25
Lingvo: Esperanto
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-junio-24 17:02:48
Mi kredas ke la rusa ankaŭ ne havas vorton por esti sed esperante vi uzas "esti". Ankaŭ la turka, kion mi parolas, havas nek artikolon nek verbon "esti". En la turka oni diras: Kedi var. (Kato jen.) Bu kedi uyuyor (Ĉi-tiu kato dormas). Oni povas diri Kedi uyuyor (Kato dormas) - kaj en simplaj konversacioj oni eble dirus tion. Sed se oni volas esti pli preciza oni uzas "bu" (ĉi-tiu).
Chainy (Montri la profilon) 2012-junio-24 17:26:42
Kirilo81:Eble vin interesas la jena artikolo de S. Pokrovskij kun longa (tamen ne ĉion klariganta) diskuto.Mi ne tute komprenas kial S-ro Pokrovskij parolas pri 'okcidenta' formo de Esperanto, kvazaŭ li mem uzas iun alian formon! Estus pli interese, se li skribus tiun artikolon sen 'la' por montri al ni, ke ĉio estas komprenebla sen ĝi.
Persone, mi ne estas kontraŭ la ideo ne uzi 'la' - kial ne, se eblas komunikiĝi sen ĝi?! Mi suspektas, ke ne sufiĉus simple forlasi ĝin, sed necesus fari ankaŭ aliajn ŝanĝojn en nia lingvouzo. Sed eble mi ne pravas. Necesus provi tion dum kelke da tempo por ekkompreni la eventualajn problemojn...
Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-junio-24 18:30:41
troyshadow (Montri la profilon) 2012-junio-25 06:09:54
neniu artikolo necesas,nek aliaj aldonitaj vortoj kiel "tiu",sed kompreneblas,ke oni temas pri nurunu kato,se aperos plie unu alia kato,oni kutime atentigas,ke ekzistas tiu dua kato krom unua,cxu ne?
that's a cat.the cat sleeps
es un gato.el gato duerme.
se oni uzus en la dua frazo a/un,tio estas gramatike gxuste,sed vive,cxu parolanto kutime ne mencias aldone,ke li parolas pri plie unu kato?
troyshadow (Montri la profilon) 2012-junio-25 06:10:08
neniu artikolo necesas,nek aliaj aldonitaj vortoj kiel "tiu",sed kompreneblas,ke oni temas pri nurunu kato,se aperos plie unu alia kato,oni kutime atentigas,ke ekzistas tiu dua kato krom unua,cxu ne?
that's a cat.the cat sleeps
es un gato.el gato duerme.
se oni uzus en la dua frazo a/un,tio estas gramatike gxuste,sed vive,cxu parolanto kutime ne mencias aldone,ke li parolas pri plie unu kato?
Tjeri (Montri la profilon) 2012-junio-25 09:00:52
En la dua frazo oni diras ke precize TIU kato dormas - ne alia.Do simple diru: Tiu kato dormas.
troyshadow (Montri la profilon) 2012-junio-25 17:45:07
Tjeri:Mi diras,ke se estas unua frazo pri kato kaj dua,estas kompreneble,ke oni temas pri nurunu kato,se oni ne mencias ke ekzistas ia dua kato,cxu ne?En la dua frazo oni diras ke precize TIU kato dormas - ne alia.Do simple diru: Tiu kato dormas.
maratonisto (Montri la profilon) 2012-junio-25 18:07:05
la mia kasa (mia domo)
sed en germanaj lingvoj ne:
mein Haus (germana)
my house (angla)
Ceteraj kazoj de uzo estas samaj. Tio signifas, ke artikolo respegulas profundan reprezenton de lingvo kj scio en cerbo.
Cetere la latina mem ne havas artikolojn, sed ĉiuj latinidoj havas ilin. Tamen mi ne konas kazon, kiam artikoloj malaperis el iu lingvo.
Артикли не лишние, они добавляют языку выразительность. En esperanto:
La artikoloj ne estas superfluaj. Ili aldonas esprimpovon al lingvo.
troyshadow (Montri la profilon) 2012-junio-25 20:51:40
maratonisto:Mi parolas la germanan, anglan (germanaj lingvoj), la italan (latinido) kaj la hungaran (ugro-fina grupo, ne indeŭropa). Ĉiuj tiuj lingvoj havas artikolojn (difinitajn kaj nedifinitajn). La reguloj de uzo de la artikolo estas praktike en ĉiuj tiuj lingvoj la samaj. Laŭ mi la plej granda diferenco estas inter la itala kaj germanaj lingvoj kun uzo de artikolo kun posedaj pronomoj. En la itala oni kutime uzas artikolon antaŭ posesivoj:Mi tute ne postulas ke artikoloj estas superfluaj,sed mi volas kompreni uzregulojn,interan logikon de gxi,do mi demandas al tiuj,kiuj denaske havas jenan logikon
la mia kasa (mia domo)
sed en germanaj lingvoj ne:
mein Haus (germana)
my house (angla)
Ceteraj kazoj de uzo estas samaj. Tio signifas, ke artikolo respegulas profundan reprezenton de lingvo kj scio en cerbo...
Артикли не лишние, они добавляют языку выразительность. En esperanto:
La artikoloj ne estas superfluaj. Ili aldonas esprimpovon al lingvo.
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-25 21:26:27