Al la enhavo

Por kio euxropanoj bezonas artikolojn?

de troyshadow, 2012-junio-24

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-junio-25 21:30:48

Forigite

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-25 21:43:35

Hyperboreus:
fajrkapo:ĉu eblus havi jenan regulon?: la artikolo -la- estas uzata ĉiam kiel -tiu-, do oni uzas ĝin en tiuj kazoj en kiuj oni povus anstataŭi la-n per tiu, tiu ĉi.
Bedaŭrinde ne ĉiam funkcias via metodo:

Ekzercaro:El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.
Sed ne eblas diri: "El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas tiu (ĉi) plej juna."
Ne estus korekte diri ĉikaze, sed ja havas similan aŭ proksiman signifon, pli malpli por scii ĉu oni devus uzi la-n aŭ ne.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-01 09:25:59

Hyperboreus:Grava problemo kiun mi trovas kun Esperanto, estas kiam uzi la artikolon kaj kiam ne. Mi ne povas gvidi min komparante Esperanton kun aliaj lingvoj, ĉar ĉiu lingvo havas aliajn regulojn kiam uzi la difinitan artikolon.

Angle: I like -- video games.
Hispane: Me gustan los videojuegos.
Efektive en Esperanto eblas ambaŭ.

Laŭ mi en la ĝermanaj lingvoj, la ne-markitaj (t.e. ordinaraj, nespecialaj) formoj estas tiuj sen difina artikolo, dum en la latinidaj la ne-markitaj estas tiuj kun difina artikolo.

Tio verŝajne rilatas al tio, ke la latinidaj lingvoj ĉiam markas ankaŭ la nedifinitecon, per vorto iel sonanta kiel "iuj". Estus strange diri en la franca: j’aime des jeux vidéo. Ja des estas tre markita, ĝi preskaŭ signifas "iuj" kaj tia stranga frazo pensigus "do ĉu vi ŝatas nur kelkajn videoludojn?". (Miascie en la hispana estas simile pri unos?)

Dume en la angla oni ne diras I like the video games. En la angla, the estas tre markita kaj preskaŭ signifas "tiuj", kaj tia stranga frazo pensigus "kiuj estas tiuj videoludoj, kiujn vi ŝatas?".

En Esperanto do ŝajnas al mi multe pli nature ne uzi artikolon en tiaj okazoj. En Esperanto, kiu ne havas nedifinan artikolon, estas evidente, ke formo kun la estas tre markita, kaj do en okazoj, kiam eblas ambaŭ, oni ne uzas ĝin.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-julio-01 10:04:17

do,mi konkludas,ke iuj el lingvoj(germanidaj?) uzas definan artikolon kun senco de 'tiu,jam konita',kaj la aliaj(latinidaj?) uzas gxin ankaux kun subsenco "tute,tutan specon de la ajxoj" cxu ne?
sed kio endas uzi artikolon kun posesivaj pronomenoj,grado superlativa kaj ordonaj numeraloj?cxu logike en la okazoj la defineco ne estas jam sufice evidenta?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-01 10:14:55

troyshadow:do,mi konkludas,ke iuj el lingvoj(germanidaj?) uzas definan artikolon kun senco de 'tiu,jam konita',kaj la aliaj(latinidaj?) uzas gxin ankaux kun subsenco "tute,tutan specon de la ajxoj" cxu ne?
Nu, fakte ankaŭ en ĝermanaj lingvoj oni povas uzi difinan artikolon por speco. Tio nur ne estas tiel kutima kiel en latinidaj.

troyshadow:kun posesivaj pronomenoj
Tie miascie nur la itala uzas artikolojn - ne demandu min, kial.

troyshadow:grado superlativa
Ja estas diferenco inter la plej granda homo (tiu homo, kiu estas pli granda ol la aliaj) kaj plej granda homo (ekstreme granda homo). Plej sen la estas plej ofte elativa.

troyshadow:kaj ordonaj numeraloj?
Unuajn provojn lerni Esperanton mi jam faris en 2008 (sed serioze mi eklernis ĝin nur en 2009).
Tie estas unuajn kaj tamen neniu difina artikolo, ĉar temas pri nedifinitaj unuaj provoj. Vi antaŭe ne sciis pri la ekzisto de tiuj unuaj provoj.

Dume:
La unua fremda lingvo, kiun mi lernis, estas la angla.
Se mi tion diras, mi jam antaŭsupozas, ke vi scias, ke ekzistas iu unua fremda lingvo, kiun mi lernis.

Reen al la supro