Đi đến phần nội dung

Ĥ kontraŭ K: Kiun preferas vi ?

viết bởi Tempodivalse, Ngày 25 tháng 6 năm 2012

Tin nhắn: 26

Nội dung: Esperanto

bartlett22183 (Xem thông tin cá nhân) 19:08:57 Ngày 26 tháng 6 năm 2012

Vespero_:Spite la fakto ke mi ne povas prononci "Ĥ," mi ŝatas ĝin. Precipe en interjekcioj. Aĥ!
Ofte, la kapablo elparoli iun sonon estas nur afero de praktiko, ĉu esperante aŭ alialingve. Ekzemple, multe da miaj samlandanaj usonanoj diras, ke ili ne povas elparoli 'h' post vokaloj, tiel en araba aŭ persa lingvoj. Je mi, neniu problemo. Nur afero de praktiko. Ofte, oni pensas, ke iu aŭ alia sono ne devas ĉeesti en iu planlingvo, ĉar ili ne povas ĝin facile elparoli. Tamen, iu sono, kiu estas malfacile elparoli je tiu ulo, estas facile elparoli je alia ulo. Ne estas ega aro da sonoj, kiuj estas egale elparoli je ĉiuj. Ie, iel, iu devas elĉerpi iun penon lerni ion.

Sahaquiel (Xem thông tin cá nhân) 22:38:20 Ngày 26 tháng 6 năm 2012

Por mi diferenci inter H kaj Ĥ estas malfacilega, sed, skribe mi klopodas uzi Ĥ-on.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 11:48:12 Ngày 27 tháng 6 năm 2012

Zamenhof uzis ĥ por la pola ch, notu ke li komence ankaŭ uzis Ĥinujo, kiu estas literumita per Ch, kun tiu elparolo ankaŭ en la pola. Mi cerbumas cu li ne ankaŭ konsideris la skribon Ch en la okcidenteŭropaj lingvoj.

La elparolo de ĥ estis io kion mi devis lerni, ĉar la sono ne ekzistas en la sveda, sed esperanto ne distingiĝas de aliaj lingvoj en tio ke oni devas lerni la elparolon!

brodicius (Xem thông tin cá nhân) 08:24:44 Ngày 29 tháng 6 năm 2012

Se Esperanto ankoraŭ havas 'eĥo' kaj 'eko', 'ĥoro' kaj 'horo', mi daŭre uzos ĥ-n.

pohli (Xem thông tin cá nhân) 09:28:19 Ngày 29 tháng 6 năm 2012

Nu, kiel germano mi estas bonŝanca, ke ĉiu sono de Esperanto ankaŭ ekzistas en mia lingvo. Sed mi devas atenti, ke mi elparolas Esperanton ne tro "germanece". Ĝi estas lingvo memstara, kaj kiam mi lernas lingvon, mi devas lerni elparoli ankaŭ ties sonaron. Kelkfoje tio estas facile, kelkfoje iom pli malfacile.

Se vi malfacile prononcas "ĥ", atendu, ĝis vi malvarmumiĝos, kaj tiam provu elĵeti mukon. Tiam aŭdeblas sonon de "ĥ" ridulo.gif

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 15:01:14 Ngày 29 tháng 6 năm 2012

pohli: Se vi malfacile prononcas "ĥ", atendu, ĝis vi malvarmumiĝos, kaj tiam provu elĵeti mukon. Tiam aŭdeblas sonon de "ĥ" ridulo.gif
Jes,ridulo.gif, aŭ se oni ne povas atendi, ankaŭ povas imiti tigron, leonon, aŭ koleran hundon.

RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 23:12:57 Ngày 29 tháng 6 năm 2012

Mi povas facile prononci la sonon "ĥ".

Tio dirita, mi fiere kaj senrestrikte konfesas ke mi malamegas "ĥ", kaj, se eble, feliĉe dancos sur ĝia tombo! ridulo.gif

La sono ne ĝenas min, eĉ ete. Kvankam, mi trovas la literon, aspekte, tre, tre malbelega. Ĉiu vido trafas miajn okulojn kiel tranĉaj vitreroj. "H" kaj "h" klare estas ĉapele maltaŭgaj pro ilaj fostoj.

Do, ne ĝenas min anstataŭigi tiujn literaĉojn kun "k"oj. Sed, tiam, kiam ni faras tion, ni ankaŭ perdas la sonon, kaj tiu ĝenas min iom. Mi preferus ke Z uzis, por la sono de "ĥ", (eble) "c" kun alia ĉapelo. Eble la unu sur "ŭ". Aŭ alia. Ĉiukaze, ne gravas.

Li ne faris, kaj ni ne faros. Do, mi anticipas ke "ĥ" iam malaperos, kaj, perdete, la sono kunprene.

Ivancillo (Xem thông tin cá nhân) 05:18:56 Ngày 30 tháng 6 năm 2012

Por mi ne estas malfacile elparoli la ĥon nek la hon, sed estas iome malfacile diferencigi tiujn sonojn. Aliflanke kon mi ne konfuzas je alia sono. Do mi povus diri, ke mi preferas la K, sed skribante Ĥ bele elstaras.

yugary (Xem thông tin cá nhân) 06:22:30 Ngày 30 tháng 6 năm 2012

Mi preferas uzi Ĥ-on kiam ĝi estas etimologie ĝusta. Mi do diras (kaj skribas) "teĥnika," "meĥanika," "arĥitekturo," ktp. Mi tre domaĝas Ĥ-on, trovante ĝian forigon bedaŭrinda. La kulpuloj en tiu "litermortigado" estas plejparte la franclingvanoj kaj anlglalingvanoj, kiuj pretekstas ke la prononco de Ĥ estas malfacila. Ĉiu lingvo enhavas sonojn kiujn alilingvanoj trovas malfacilaj. Tamen estas interese kaj edife ampleksigi sian regadon de fremda elparolado, ĉu ne? Mi do esperas ke prosperos al Ĥ travivi la atakojn kontraŭ si.

RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 06:23:15 Ngày 30 tháng 6 năm 2012

Se ni dezirus perdi la literojn "Ĥ" kaj "ĥ", sed dezirus savi la sonon, estas fareblaĵoj.

Mi malŝatas la h-sistemo, ekzemple, sed eble ĝi povus havi ian uzon. Ni povus fari kutimon, en kiu "kh" = la sono de "ĥ" ("hh" stultas, kaj ni ne pluparolos).

arkheologio
khemio
ekho
khameleono
ktp

Ni vidas "kh", ni konas uzi "ĥ". La sono vivos, la litero mortos, kaj ni... ni povos danci.

Quay lại