Ĥ kontraŭ K: Kiun preferas vi ?
by Tempodivalse, June 25, 2012
Messages: 31
Language: Esperanto
Tempodivalse (User's profile) June 25, 2012, 4:25:53 AM
En la originala zamenhofa uzado, oni literumis aron da vortoj per Ĥo: ĥameleono, psiĥologio, orĥestro, epoĥo, ktp. Sed nun ŝajnas ke ĝi apenaŭ ekzistas.
Do, du demandoj: Kiel, precize, falis ĝi for de la kutima uzado? Kaj ankaŭ, Ĉu iu el vi ankoraŭ daŭras uzi Ĥ-on (kiel mi)? Aŭ ĉu vi kredas, ke ĝi estas superflua, nebezonata ŝarĝo en la lingvo? Mi interesiĝas ekscii viajn opiniojn.
Tjeri (User's profile) June 25, 2012, 5:08:37 AM
黄鸡蛋 (User's profile) June 25, 2012, 6:09:14 AM
K pli kaj pli anstataŭas ĝin, ĉar por multaj la prononco estas malfacila, kaj oftege ŝanĝo de ĥ al k ne kaŭzas konfuzon. Tamen mi ne sentas malfacilecon prononci ĝin.
antoniomoya (User's profile) June 25, 2012, 6:47:10 AM
Tempodivalse:Do, du demandoj: Kiel, precize, falis ĝi for de la kutima uzado? Kaj ankaŭ, Ĉu iu el vi ankoraŭ daŭras uzi Ĥ-on (kiel mi)? Aŭ ĉu vi kredas, ke ĝi estas superflua, nebezonata ŝarĝo en la lingvo? Mi interesiĝas ekscii viajn opiniojn.Vi demandas kiel la literon ĥ falis de la kutima uzado. Mi scias nenion. Sed
mi ne bedaŭras tiun faladon ĉar, kvankam tiu liter-prononco ekzistas en la hispana (sub la sono "j" = jota), mi preferas la literon "k". Ĝi estas, ni diru, pli facil-prononcebla. Kaj ŝajnas (estas fakto) ke la ĝenerala esperantistaro opinias la samon, preferante "k" anstataŭ "ĥ".
Amike.
zan (User's profile) June 25, 2012, 8:04:29 AM
Ili estas malmultaj, sed ne eblas tute forigi ilin.
Tjeri (User's profile) June 25, 2012, 8:56:25 AM
vidas vandenis (User's profile) June 25, 2012, 1:50:51 PM
Ĥakasio = Kakasio
ĥano = kano
ĥato = kato
ĥoto = koto
ĥorano = korano
ĥoro = koro
? ? ?
Se anstataŭ 'k' ni skribus 'c', kiel nemaloftaj okcidentuloj ŝatas, estos ankoraŭ pli amuze:
Cacasio, cano, cato, coto, corano, coro...
Mi pensas, se oni povas perfekte ellerni Esperantan gramatikon (inkluzive la akuzativon), prononci
'ĥ' estos nur bagatelo.
Eble iu geamiko baldaŭ proponos 'p' anstataŭ 'f'? Ĉar 'f' ankaŭ sonas ne tre bele.
Ekz.: foto = poto
fajfi = pajpi
K.t.p.
Bruso (User's profile) June 25, 2012, 2:02:38 PM
Unu el miaj preferataj specoj de muziko estas pibroĥo. Ne "pibroko".
Zafur (User's profile) June 25, 2012, 2:25:06 PM
Epovikipedio (User's profile) June 25, 2012, 3:11:35 PM