Al la enhavo

Konfuzo pri gramatika ekzerco

de brodicius, 2012-junio-28

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

brodicius (Montri la profilon) 2012-junio-28 18:09:22

En la ekzerco: When should I use the -n ending?. La fina demando diras ke, anstataŭ 'Ili iras trans la ĉefa strato', oni devas diri 'Ili iras trans la ĉefan straton'.

Ĉu vere? Ĉu mi ne komprenas iun etan nuancon? Aŭ ĉu mi ege ne komprenas la vorton 'trans'?

cxevino (Montri la profilon) 2012-junio-28 20:56:55

La esperantistoj ne komprenas aŭ ne volas kompreni ke la akuzativo (inter ceteraj aferetoj) estas la kaŭzo de la malsukceso de esperanto...

TatuLe (Montri la profilon) 2012-junio-28 21:36:33

brodicius:En la ekzerco: When should I use the -n ending?. La fina demando diras ke, anstataŭ 'Ili iras trans la ĉefa strato', oni devas diri 'Ili iras trans la ĉefan straton'.

Ĉu vere? Ĉu mi ne komprenas iun etan nuancon? Aŭ ĉu mi ege ne komprenas la vorton 'trans'?
Kiam akuzativo ĉi tiel aperas post prepozicio, ĝi montras direkton. Tio signifas, ke la prepozicio "trans" mem ne montras direkton - ĝia signifo estas 'ĉe la alia flanko de'. Vi konfuziĝas probable pro tio, ke vi pensas ke "trans" devas signifi 'al la alia flanko de', t.e. vi pensas ke "trans" mem montras direkton, kaj ke tial akuzativo post ĝi devus esti erara.

Komparu:
Mi estas trans la strato.
Mi iras trans la straton.

cxevino (Montri la profilon) 2012-junio-29 03:54:25

Mi estas trans la strato. (en la alia flanko de la strato)
Mi iras tra la strato. (en la strato, de unu flanko al alia)
Mi iras al trans la strato. (al la alia flanko de la strato)

La akuzativo de direkto malutilas ĉar jam estas "al".

Mi iras en la domo / mi iras en la domon > mi iras al en (into) la domo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-junio-29 04:24:08

Forigite

johmue (Montri la profilon) 2012-junio-29 05:06:49

cxevino:La esperantistoj ne komprenas aŭ ne volas kompreni ke la akuzativo (inter ceteraj aferetoj) estas la kaŭzo de la malsukceso de esperanto...
Kial do Ido estas multe malpli sukcesa?

brodicius (Montri la profilon) 2012-junio-29 06:55:40

cxevino:La esperantistoj ne komprenas aŭ ne volas kompreni ke la akuzativo (inter ceteraj aferetoj) estas la kaŭzo de la malsukceso de esperanto...
Tute prave. Mi memoras, ke kiam mi montrus la lingvon al aliaj, ili ĉiam dirus "Oni povas ŝanĝi la vortordon per uzo de akuzativa signo? MI NE VOLAS LERNI LA LINGVON NUN.".

TatuLe:Komparu:
Mi estas trans la strato.
Mi iras trans la straton.
Dankon! Jen preciza respondo, kiun mi bezonis. La angla daŭre frenezigas mian cerbon.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-junio-29 07:58:34

cxevino:La esperantistoj ne komprenas aŭ ne volas kompreni ke la akuzativo (inter ceteraj aferetoj) estas la kaŭzo de la malsukceso de esperanto...
Ha, ha, ha.

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-29 18:46:48

cxevino:La akuzativo de direkto malutilas ĉar jam estas "al".

Mi iras en la domo / mi iras en la domon > mi iras al en (into) la domo.
Vi ne pravas. Vi povas diri: mi iras al la domo.... tamen uzi "al en" estas eraro laŭ mia opinio.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-junio-29 19:17:49

"al + prepozicio + X-o" anstataŭ "prepozicio + X-on" estas ja gramatike en ordo (Zamenhofa ekzemplo), sed tute nekutima.

Sed kompreneble la akuzativo ne havas ajnan rilaton al la sukceso aŭ malsukceso de Esperanto, nek havas la supersignoj, la esprimo de sekso, la vortfarado... - la homoj, kiuj rifuzas lerni Esperanton, en 99% de la okazoj eĉ ne havas minimuman informon pri la strukturo de ĉi tiu lingvo.
La Fina Venko ĝis nun ne okazis ne pro tio, ke E-o ne taŭgus, sed ĉar la granda plimulto de homoj ne vidas neceson okupiĝi pri internacia lingvo.
Sed multaj esperantistoj ne komprenas aŭ ne volas kompreni ke lingvaj detaloj apenaŭ havas influon al la disvastigo de lingvo - kaj de etnolingvo kaj de planlingvo.

Reen al la supro