Resti kun leono estas danĝera
Hyperboreus,2012年6月29日の
メッセージ: 30
言語: Esperanto
Mevido (プロフィールを表示) 2012年7月17日 8:21:32
"Resti kun leono estas danĝere." ( verbo ---> adverbo)
Kaj:
"Leono estas danĝera. Ne restu kun ĝi." ( Substantivo---> adjektivo)
Laŭ mi, estas tutlogike, ĉu ne?
darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月17日 9:02:47
(Kiu trovas ironion en tiu ĉi afiŝo, rajtas gardi ĝin aŭ redoni ĝin ĉe trovoficejo. Mi cetere pensas, ke la du bieroj hieraŭ vespere (UTC+2) ne havis tre bonan efikon sur min.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月17日 9:25:11

Ŝajne vere ne temas pri frazoj kiel resti kun leono estas danĝere, sed pri frazoj kiel mi trovas necese fari tion. La faka lingvaĵo en tiu respondo estas tiel malfacile komprenebla, ke tamen - speciale ĉar klare eraraj Zamenhofaj ekzemploj estas citataj - ja eblas miskompreni tion, kaj ŝajne multegaj - inkluzive de mi - tion faris.
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年7月17日 14:12:56
akueck (プロフィールを表示) 2012年7月17日 17:40:59
http://www.ipernity.com/blog/37943/399774/comment/... .
darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月17日 20:34:07
Hyperboreus:Nu, tiu ĉi paragrafo estas grava:darkweasel:Ŝajne vere ne temas pri frazoj kiel resti kun leono estas danĝere, sed pri frazoj kiel mi trovas necese fari tion.Kial vi diras ĉi tion? Por uzi la mallongigaĵojn de la Akademio, ilia papero temas pri tiujn ĉi kvar konstruaĵojn:SPe = subjekta predikativo e-finaĵa(estante "resti kun leone estas X" SPx, kaj estante "mi trovas neceŝ fari tion" OPx)
OPe = objekta predikativo e-finaĵa
SPa = subjekta predikativo a-finaĵa
OPa = objekta predikativo a-finaĵa
Ĉiu el ili fortigita de ekzemploj. Ĉu ne?
Kiam predikativo rilatas al verbkerna _subjekto_, la Ekzercaro de la
Fundamento instruas al ni uzi la konstruon SPe: "RestI kun leono estas
danĝerE". Sed kiam la predikativo rilatas al verbkerna _objekto_, nek la
Gramatiko nek la Ekzercaro de la Fundamento donas al ni instruon pri tio, ĉu
uzi OPe, "Oni konsideras danĝerE restI kun leono", aŭ OPa, "Oni konsideras
danĝerA restI kun leono". Eĉ la lingvo-uzo de Zamenhof mem varias, kiel la
alsendita demando montras. La tendenco ŝajnas esti, ke OPe aperas ĉefe en
la plej fruaj tekstoj, dum OPa estas pli ofta en pli malfruaj tekstoj.
Do ŝajne ja temas nur pri "OPe" kaj "OPa", ĉar "SPe" estas ĉiuokaze instruata de la Fundamento. En la konkludo, la respondo parolas pri "la afero" kaj "la problemo" sen mencii, pri kiu afero/problemo temas - kaj tio ja restas kritikinda, ja ŝajne ni ĉiuj, kaj ankaŭ kelkaj aliaj blogposedantoj kaj liberfoliaj redaktistoj, pensis, ke temas pri io tute alia ol tio, kio estas celata.

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年7月17日 21:31:05
sudanglo (プロフィールを表示) 2012年7月18日 9:48:53
antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年7月18日 11:40:04
Leono estas danĝera. Sekve, resti apud ĝi estas tutcerte danĝere.
Se mi dirus aŭ skribus tion dum ordinara konversacio, mi certas ke
mia aŭskultanto/korespondanto perfekte komprenus min.
Amike.
darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月18日 11:45:10
super-griek:Prave, vi ja estas ŝajne la sola tie ĉi, kiu ĝuste komprenis tion, kio estis celata.
Mi timas ke mi iom tro respektas min mem por lasi tion senkomenta: relego de mia unua reago montros ke mi neniam pensis tion