Al la enhavo

Resti kun leono estas danĝera

de Hyperboreus, 2012-junio-29

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-junio-29 16:08:42

Forigite

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-junio-29 16:11:30

--

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-29 18:01:46

Nu, Hyperboreus, ne restu kun leono kaj tiel vi ne havos tian problemon...ridulo.gif
Ŝajnas al mi ke jam ni parolis pri tio ĉi. Ĉiel, oni eble povus uzi kaj a-vorton kiel respondo al: kiA estas resti kun leono? resti kun leono estas danĝerA, kaj e-vorton kiel respondo al: kiel estas resti kun leono? resti kun leono estas danĝerE.

cellus (Montri la profilon) 2012-junio-29 18:39:15

Por paroli "bertile" mi dirus ke i-vorto povas ankaŭ roli kiel o-vorto. Anstataŭ "resti kun leono" oni povus skribi "restado kun leono" kaj tiam estas klare ke oni devus diri "dangĝera".

Aliflanke oni povus diri ke en la esperanta gramatiko ĉiu verbo postulos e/formon, eĉ se ĝia funkcio povas esti vidita kiel substantiva!

En la gramatiko de mia gepatra lingvo, la sveda, oni analizas la aferon tiel ke danĝera estas adjektivo, sed oni povus eble diri ke en la esperanta gramatiko ĉio kio staras kun verbo kaj kiam ne estas substantiva subjekto, estos adverbo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-junio-29 19:23:11

Vere interese, sed tamen mi pensas, ke la lingvouzo jam delonge decidis, ke oni uzu en tiaj okazoj la e-finaĵon.
Tion instruas ne nur la gramatikoj kaj lernolibroj, sed miamemore en verkoj de bonaj verkistoj nuntempaj oni neniam trovas adjektivon kiel akordan formon al infinitivo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2012-junio-29 22:31:49

Ŝajnas ke mi memoras ke en "Being Colloquial In Esperanto", David Jordan skribis ke Esperanto pli kaj pli adverbiĝis dum kelkaj lastatempaj dekjaroj, kaj probable daŭros tiel estonte (kvankam mi opinias ke devas esti supra limo - ne ĉiuj el la vortoj en frazo povas adverbiĝi!)

sudanglo (Montri la profilon) 2012-junio-30 09:16:06

Ne inventu problemon kie neniu ekzistas, HB.

La paradigmo estas:

Loĝi kun leono estas danĝere. Pli bone, ke vi ne faru tion.

Kaj la uzado sekvas tiun modelon.

Tamen ekzistas frazoj (mi jam vidis, sed nun ne memoras) kie la adjektivo faras la sencon pli klara, ĉar kun la adverbo estas teorie du signifoj. Ankaŭ estas kazoj en kiuj pro stilaj konsideroj la adjektivo estas preferinda.

Sed tiuj okazoj, kaj de la unua tipo, kaj de la dua, estas maloftaj.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-junio-30 09:33:26

Forigite

Chainy (Montri la profilon) 2012-junio-30 11:11:32

Hyperboreus:Hodiaŭ mi ricevis la respondleteron de Otto Prytz, Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko.
Kaj tia respondo! Pli ol kvar paĝoj. Estis interese legi tion, dankon.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-junio-30 19:25:03

Je la barbo de Zamenhof, kiel la gramatikistoj ŝatas ŝpruci vortojn.

Kiel mi jam diris, kutime oni e-as, sed en kazoj de dusenco oni a-u, ankaŭ se kompleksa frazo estas pli tuj-komprenebla tiel.

Reen al la supro