去目錄頁

Resti kun leono estas danĝera

从 Hyperboreus, 2012年6月29日

讯息: 30

语言: Esperanto

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年6月29日下午4:08:42

Forigite

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年6月29日下午4:11:30

--

fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月29日下午6:01:46

Nu, Hyperboreus, ne restu kun leono kaj tiel vi ne havos tian problemon...ridulo.gif
Ŝajnas al mi ke jam ni parolis pri tio ĉi. Ĉiel, oni eble povus uzi kaj a-vorton kiel respondo al: kiA estas resti kun leono? resti kun leono estas danĝerA, kaj e-vorton kiel respondo al: kiel estas resti kun leono? resti kun leono estas danĝerE.

cellus (显示个人资料) 2012年6月29日下午6:39:15

Por paroli "bertile" mi dirus ke i-vorto povas ankaŭ roli kiel o-vorto. Anstataŭ "resti kun leono" oni povus skribi "restado kun leono" kaj tiam estas klare ke oni devus diri "dangĝera".

Aliflanke oni povus diri ke en la esperanta gramatiko ĉiu verbo postulos e/formon, eĉ se ĝia funkcio povas esti vidita kiel substantiva!

En la gramatiko de mia gepatra lingvo, la sveda, oni analizas la aferon tiel ke danĝera estas adjektivo, sed oni povus eble diri ke en la esperanta gramatiko ĉio kio staras kun verbo kaj kiam ne estas substantiva subjekto, estos adverbo.

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年6月29日下午7:23:11

Vere interese, sed tamen mi pensas, ke la lingvouzo jam delonge decidis, ke oni uzu en tiaj okazoj la e-finaĵon.
Tion instruas ne nur la gramatikoj kaj lernolibroj, sed miamemore en verkoj de bonaj verkistoj nuntempaj oni neniam trovas adjektivon kiel akordan formon al infinitivo.

RiotNrrd (显示个人资料) 2012年6月29日下午10:31:49

Ŝajnas ke mi memoras ke en "Being Colloquial In Esperanto", David Jordan skribis ke Esperanto pli kaj pli adverbiĝis dum kelkaj lastatempaj dekjaroj, kaj probable daŭros tiel estonte (kvankam mi opinias ke devas esti supra limo - ne ĉiuj el la vortoj en frazo povas adverbiĝi!)

sudanglo (显示个人资料) 2012年6月30日上午9:16:06

Ne inventu problemon kie neniu ekzistas, HB.

La paradigmo estas:

Loĝi kun leono estas danĝere. Pli bone, ke vi ne faru tion.

Kaj la uzado sekvas tiun modelon.

Tamen ekzistas frazoj (mi jam vidis, sed nun ne memoras) kie la adjektivo faras la sencon pli klara, ĉar kun la adverbo estas teorie du signifoj. Ankaŭ estas kazoj en kiuj pro stilaj konsideroj la adjektivo estas preferinda.

Sed tiuj okazoj, kaj de la unua tipo, kaj de la dua, estas maloftaj.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年6月30日上午9:33:26

Forigite

Chainy (显示个人资料) 2012年6月30日上午11:11:32

Hyperboreus:Hodiaŭ mi ricevis la respondleteron de Otto Prytz, Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko.
Kaj tia respondo! Pli ol kvar paĝoj. Estis interese legi tion, dankon.

sudanglo (显示个人资料) 2012年6月30日下午7:25:03

Je la barbo de Zamenhof, kiel la gramatikistoj ŝatas ŝpruci vortojn.

Kiel mi jam diris, kutime oni e-as, sed en kazoj de dusenco oni a-u, ankaŭ se kompleksa frazo estas pli tuj-komprenebla tiel.

回到上端