Resti kun leono estas danĝera
글쓴이: Hyperboreus, 2012년 6월 29일
글: 30
언어: Esperanto
Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 6월 29일 오후 4:08:42
Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 6월 29일 오후 4:11:30
fajrkapo (프로필 보기) 2012년 6월 29일 오후 6:01:46

Ŝajnas al mi ke jam ni parolis pri tio ĉi. Ĉiel, oni eble povus uzi kaj a-vorton kiel respondo al: kiA estas resti kun leono? resti kun leono estas danĝerA, kaj e-vorton kiel respondo al: kiel estas resti kun leono? resti kun leono estas danĝerE.
cellus (프로필 보기) 2012년 6월 29일 오후 6:39:15
Aliflanke oni povus diri ke en la esperanta gramatiko ĉiu verbo postulos e/formon, eĉ se ĝia funkcio povas esti vidita kiel substantiva!
En la gramatiko de mia gepatra lingvo, la sveda, oni analizas la aferon tiel ke danĝera estas adjektivo, sed oni povus eble diri ke en la esperanta gramatiko ĉio kio staras kun verbo kaj kiam ne estas substantiva subjekto, estos adverbo.
Kirilo81 (프로필 보기) 2012년 6월 29일 오후 7:23:11
Tion instruas ne nur la gramatikoj kaj lernolibroj, sed miamemore en verkoj de bonaj verkistoj nuntempaj oni neniam trovas adjektivon kiel akordan formon al infinitivo.
RiotNrrd (프로필 보기) 2012년 6월 29일 오후 10:31:49
sudanglo (프로필 보기) 2012년 6월 30일 오전 9:16:06
La paradigmo estas:
Loĝi kun leono estas danĝere. Pli bone, ke vi ne faru tion.
Kaj la uzado sekvas tiun modelon.
Tamen ekzistas frazoj (mi jam vidis, sed nun ne memoras) kie la adjektivo faras la sencon pli klara, ĉar kun la adverbo estas teorie du signifoj. Ankaŭ estas kazoj en kiuj pro stilaj konsideroj la adjektivo estas preferinda.
Sed tiuj okazoj, kaj de la unua tipo, kaj de la dua, estas maloftaj.
Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 6월 30일 오전 9:33:26
Chainy (프로필 보기) 2012년 6월 30일 오전 11:11:32
Hyperboreus:Hodiaŭ mi ricevis la respondleteron de Otto Prytz, Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko.Kaj tia respondo! Pli ol kvar paĝoj. Estis interese legi tion, dankon.
sudanglo (프로필 보기) 2012년 6월 30일 오후 7:25:03
Kiel mi jam diris, kutime oni e-as, sed en kazoj de dusenco oni a-u, ankaŭ se kompleksa frazo estas pli tuj-komprenebla tiel.