Kwa maudhui

Resti kun leono estas danĝera

ya Hyperboreus, 29 Juni 2012

Ujumbe: 30

Lugha: Esperanto

Mevido (Wasifu wa mtumiaji) 17 Julai 2012 8:21:32 asubuhi

Mi ne vere komprenas kial estus iuproblemo en tiu ĉi frazo!?

"Resti kun leono estas danĝere." ( verbo ---> adverbo)

Kaj:

"Leono estas danĝera. Ne restu kun ĝi." ( Substantivo---> adjektivo)

Laŭ mi, estas tutlogike, ĉu ne?

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 17 Julai 2012 9:02:47 asubuhi

Sed ĉu vi ne komprenas? La lingvouzo ankoraŭ ne definitive solvis la aferon ĝis 2012! Ankoraŭ estas pravigeble - ne, atendu - estas pravigebla uzi A-vorton kun infinitivo, ĉar post 125 jaroj nia lingvo ankoraŭ ne estas sufiĉe matura (aŭ ĉu "mature"?) por esti solvinta tion ĉi!!!!!!!11111111111111111111111111

(Kiu trovas ironion en tiu ĉi afiŝo, rajtas gardi ĝin aŭ redoni ĝin ĉe trovoficejo. Mi cetere pensas, ke la du bieroj hieraŭ vespere (UTC+2) ne havis tre bonan efikon sur min. rido.gif )

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 17 Julai 2012 9:25:11 asubuhi

Hm, leginte komenton (ŝajne de Akademiano) ĉe Libera Folio, mi preskaŭ pensas, ke mi devas repreni miajn antaŭajn komentojn en tiu ĉi fadeno. (Krom tiun, kiu temis pri blukoloraj tekstoj. ridulo.gif )

Ŝajne vere ne temas pri frazoj kiel resti kun leono estas danĝere, sed pri frazoj kiel mi trovas necese fari tion. La faka lingvaĵo en tiu respondo estas tiel malfacile komprenebla, ke tamen - speciale ĉar klare eraraj Zamenhofaj ekzemploj estas citataj - ja eblas miskompreni tion, kaj ŝajne multegaj - inkluzive de mi - tion faris.

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 17 Julai 2012 2:12:56 alasiri

Forigite

akueck (Wasifu wa mtumiaji) 17 Julai 2012 5:40:59 alasiri

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 17 Julai 2012 8:34:07 alasiri

Hyperboreus:
darkweasel:Ŝajne vere ne temas pri frazoj kiel resti kun leono estas danĝere, sed pri frazoj kiel mi trovas necese fari tion.
Kial vi diras ĉi tion? Por uzi la mallongigaĵojn de la Akademio, ilia papero temas pri tiujn ĉi kvar konstruaĵojn:
SPe = subjekta predikativo e-finaĵa
OPe = objekta predikativo e-finaĵa
SPa = subjekta predikativo a-finaĵa
OPa = objekta predikativo a-finaĵa
(estante "resti kun leone estas X" SPx, kaj estante "mi trovas neceŝ fari tion" OPx)

Ĉiu el ili fortigita de ekzemploj. Ĉu ne?
Nu, tiu ĉi paragrafo estas grava:

Kiam predikativo rilatas al verbkerna _subjekto_, la Ekzercaro de la
Fundamento instruas al ni uzi la konstruon SPe: "RestI kun leono estas
danĝerE". Sed kiam la predikativo rilatas al verbkerna _objekto_, nek la
Gramatiko nek la Ekzercaro de la Fundamento donas al ni instruon pri tio, ĉu
uzi OPe, "Oni konsideras danĝerE restI kun leono", aŭ OPa, "Oni konsideras
danĝerA restI kun leono". Eĉ la lingvo-uzo de Zamenhof mem varias, kiel la
alsendita demando montras. La tendenco ŝajnas esti, ke OPe aperas ĉefe en
la plej fruaj tekstoj, dum OPa estas pli ofta en pli malfruaj tekstoj.


Do ŝajne ja temas nur pri "OPe" kaj "OPa", ĉar "SPe" estas ĉiuokaze instruata de la Fundamento. En la konkludo, la respondo parolas pri "la afero" kaj "la problemo" sen mencii, pri kiu afero/problemo temas - kaj tio ja restas kritikinda, ja ŝajne ni ĉiuj, kaj ankaŭ kelkaj aliaj blogposedantoj kaj liberfoliaj redaktistoj, pensis, ke temas pri io tute alia ol tio, kio estas celata. senkulpa.gif

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 17 Julai 2012 9:31:05 alasiri

Forigite

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2012 9:48:53 asubuhi

Anstataŭ pridiskuti ĉi tiun temon per la sterilaj abstraktj terminoj de la gramatiko, estus multe pli profitdone kolekti konkretajn ekzemplojn kie bonaj aŭtoroj fakte preferis a-formon super e-formo kaj eltiri principon de tiuj uzoj.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2012 11:40:04 asubuhi

Resti kun leono estas... (kiel? = adverbo) danĝere.

Leono estas danĝera. Sekve, resti apud ĝi estas tutcerte danĝere.

Se mi dirus aŭ skribus tion dum ordinara konversacio, mi certas ke
mia aŭskultanto/korespondanto perfekte komprenus min.

Amike.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2012 11:45:10 asubuhi

super-griek:
Mi timas ke mi iom tro respektas min mem por lasi tion senkomenta: relego de mia unua reago montros ke mi neniam pensis tion okulumo.gif
Prave, vi ja estas ŝajne la sola tie ĉi, kiu ĝuste komprenis tion, kio estis celata.

Kurudi juu