Al la enhavo

Demenco de ĉinaj signoj

de Demian, 2012-julio-02

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-julio-02 13:12:33

Oni ofte aŭdas pri raportoj, laŭ kiuj, pro la disvatiĝo de la interreto, la ĉinoj rapide forgesas kiel ĝuste skribi ĉinajn signojn (漢字). Sed neniam mi aŭdas ke la sama okazas en Japanujo, Tajvano aŭ Hongkongo. (eĉ Singapuro kaj Malajzio kaj Makao).

Ĉu oni scias, kial ĉinoj en Ĉinujo forgesas, sed ĉinoj en Tajvano memoras?

N-true (Montri la profilon) 2012-julio-02 17:12:38

Fakte, la sama okazas en Tajvano. Mi konas ĝin de kelkaj amikoj. Pasintsemajne amikino de mi forgesis kiel skribi la vorton por kubuto (肘 zhǒu) ĝuste, mi poste montris ĝin al ŝi, haha. Kaj alia amikino el Tajvano ankaŭ ne plu rememoris, kiel skribi ĝuste la vorton por kalendaro (日曆 rìlì) kaj uzis sian poŝtelefonon por eltrovi.
Verŝajne oni pli ofte aŭdas ĝin pri ĉinoj ol pri tajvananoj aŭ hongkonganoj, ĉar ili simple estas pli multaj kaj oni pli asociemas la ĉinan lingvon kun la Popopla Respubliko de Ĉinio ol kun Tajvano ol Hongkongo. Sed tiu problemeto okazas certe en ambaŭ (aŭ ĉiuj tri landoj). En Tajvano eble eĉ pli, ĉar tie la signoj estas pli kompleksaj kaj ankaŭ pli multaj.

Verŝajne ankaŭ en Japanio ĝi okazas, sed malofte, ĉar tie oni kutime skribas kun multe pli malmulte da signoj, laŭ mia scio. Ili kutime nur uzas eble ĉirkaŭ 2000 kanji kaj skribos la reston per hiragana (aŭ katakana en kelkaj kazoj). Do, kvankam la ĉinoj ne havas eblecon anstataŭi nekonatajn signojn per ajna fonetika metodo (Pinyin ili ne uzas en ĉinaj tekstoj kaj Bopomofo kutime nur malofte por finaj partikloj, se bezonata), la japanoj povas ĉion skribi per siaj hiragana kaj ofte eĉ faras tion. Eĉ la vorton por "saluton", 今日は (konnichi wa) kutime ili skribas kiel こんにちは, kvankam siaj du ĉindevenaj signoj estas tute facilaj kaj konata al ĉiu japano.
Do, pro tiu kialo ĝi verŝajne pli malofte estus problemo, se japano forgesas kiel skribi iujn signojn.

Amike,
- André / 安德烈 / แอนดรู

kefga_x (Montri la profilon) 2012-julio-02 17:56:45

N-true:Eĉ la vorton por "saluton", 今日は (konnichi wa) kutime ili skribas kiel こんにちは, kvankam siaj du ĉindevenaj signoj estas tute facilaj kaj konata al ĉiu japano.
Do, pro tiu kialo ĝi verŝajne pli malofte estus problemo, se japano forgesas kiel skribi iujn signojn.
Se mi memoras korekte, ekzistas alia kialo ankaŭ. 今日は estas pli ofte alia vorto kiu signifas nur hodiaŭ. Do, skribanta en hiragana こんにちは povas eviti konfuzon. Eble iu japano povus nin diri se mi pravas aŭ ne. ridulo.gif

Por la unua demando, mi pensas ke estas pli malpli same en ankaŭ aliaj landoj kaj ne nur en landoj kiu uzas ĉinajn signojn. Ekzemple, mi parolas la anglan denaske, sed se mi ne havas komputilon mi ne povas memori kiel literumi multajn vortojn. Estas iom malsame por lingvoj kun ĉinaj signoj, sed oni povas vidi kiel estas iom same ankaŭ. ridulo.gif

cxevino (Montri la profilon) 2012-julio-02 19:05:11

Faru kiel mi: mi nenion scipovas ĉinlingve kaj danke tion mi ne bezonas ion forgesi...

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-julio-02 21:05:44

Antaŭ kelkaj jaroj mi instruis la anglan al junaj japanoj. Mi vidis ke ili ofte ne scii skribi kanji kaj ili devis konsulti siajn elektrikajn vortarojn.

cxevino (Montri la profilon) 2012-julio-02 22:19:49

Kiel diras la proverbo: se ja pano kial rizo?

Demian (Montri la profilon) 2012-julio-03 03:22:35

N-true:Fakte, la sama okazas en Tajvano... ...iujn signojn.

Amike,
- André / 安德烈 / แอนดรู
Dankon por via detala respondo!

kefga_x:Por la unua demando, mi pensas ke estas pli malpli same en ankaŭ aliaj landoj kaj ne nur en landoj kiu uzas ĉinajn signojn. Ekzemple, mi parolas la anglan denaske, sed se mi ne havas komputilon mi ne povas memori kiel literumi multajn vortojn.
Vi pravas. Mi uzas LibreOffice or Bing por korekti min. Lieutenant (korektita de Bing) okulumo.gif

tonymec (Montri la profilon) 2012-julio-03 05:19:59

kefga_x:[...]
Se mi memoras korekte, ekzistas alia kialo ankaŭ. 今日は estas pli ofte alia vorto kiu signifas nur hodiaŭ. Do, skribanta en hiragana こんにちは povas eviti konfuzon. Eble iu japano povus nin diri se mi pravas aŭ ne. ridulo.gif
[...]
Mi ne estas japano sed en la Japanese-English Character Dictionary de Nelson mi trovas la sekvan:
  • 今 KIN. KON now, the present: the coming; this…
  •     今日 kyō, konnichi today; this day. Konnichi wa How do you do.
  • 日 JITSU, NICHI, NITSU day; Sunday…
Do supozeble la kanji por konnichi "hodiaŭ" kaj por konnichi wa "bonan tagon" estas la samaj; por distingi tiun lastan oni aldonu (ĉu ne?) la kana-on por "wa". Kio surprizas min estas, ke la は uzata ĉi-supre supozeble signas "ha" dum "wa" estus わ. Nu kio?

kefga_x (Montri la profilon) 2012-julio-03 09:03:35

tonymec:Do supozeble la kanji por konnichi "hodiaŭ" kaj por konnichi wa "bonan tagon" estas la samaj; por distingi tiun lastan oni aldonu (ĉu ne?) la kana-on por "wa". Kio surprizas min estas, ke la は uzata ĉi-supre supozeble signas "ha" dum "wa" estus わ. Nu kio?
は ja sonas "wa"n ĉi-tie kaj alie ĝi sonas "ha"n. Kiam ĝi estas gramatika partikulo ĝi sonas "wa"n kaj alie ĝi sonas "ha"n.

Ambaŭ uzas は kiel partikulon en la du vortoj: "Hodiaŭ" kaj "Bonan Tagon".

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-julio-10 11:22:00

kefga_x:
N-true:Eĉ la vorton por "saluton", 今日は (konnichi wa) kutime ili skribas kiel こんにちは, kvankam siaj du ĉindevenaj signoj estas tute facilaj kaj konata al ĉiu japano.
Do, pro tiu kialo ĝi verŝajne pli malofte estus problemo, se japano forgesas kiel skribi iujn signojn.
Se mi memoras korekte, ekzistas alia kialo ankaŭ. 今日は estas pli ofte alia vorto kiu signifas nur hodiaŭ. Do, skribanta en hiragana こんにちは povas eviti konfuzon. Eble iu japano povus nin diri se mi pravas aŭ ne. ridulo.gif
Mi konsentas.
Por "hodiaŭ", 今日は oftege, se ne ĉiam, prononciĝas "kyouwa", tial kanao povas eviti konfuzon

Reen al la supro