目次へ

Ĉu vi uzas retajn akronimojn (IMHO ktp) en Esperanto?

lernemulino,2012年7月3日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

lernemulino (プロフィールを表示) 2012年7月3日 8:03:57

Mi memoras ke mi ie iam vidis superrigardon pri la esperantaj formoj de la kutimaj retaj akronimoj, do el la angla IMHO (in my humble opinion), ASAP (as soon as possible) k.a., sed nun ne plu trovas la liston. Ĉu iu povas helpi?

Mi kelkfoje, ne tro ofte, uzas ilin kiam mi skribas en la gepatra lingvo (germana) kaj ankau en la angla, sed ne en Esperanto. Kaj mi miras ĉu mi eble (senkonscie) volas eviti miskomprenojn?
Kion vi pensas: ĉu taugas la esperantaj formoj? Ĉu vi uzas ilin (se ne, kial ne)? Ĉu ili estas vaste konataj au ne?

Dankon pro la respondoj!

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月3日 11:31:56

Mallongigoj uzataj en babilejo

Tamen ekvivalento de "IMHO" ne vere ŝajnas al mi utila en Esperanto - laŭ mi estas jam sufiĉe mallonga. ridulo.gif

Mi fojfoje uzas eble "dk", "ndk", "mdr" kaj "mbr", sed la aliajn ne.

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2012年7月3日 15:11:35

Nur kelkajn akronimojn (ktp = kaj tiel plu, t.e. = tio estas) mi uzas ofte Esperante, kiam ili vere klarigas mian frazon. Fakte la novaj anglalingvaj akronimoj kiel IMHO, LOL, interalie, min iom ĝenas. Ili malaltigas la nivelon kaj kvaliton de la lingvo, samtempe ne aldonante utilan sencon. Kion, specife, volas oni esprimi kun "LOL" (aŭ l'Esperanta ekvivalenton "MDR" )? Ĉu oni ja ekridas ĉiam kiam oni tajpas tiun vorteton? ... Eblas uzi ilin en babilejo de temp' al temp', en atmosfero neformala, sed ili ne taŭgas aliloke.

Eble mi estas lingvaĵa ortodoskemulo. Sed, Esperante, nenio plaĉas al mi pli ol altstila Esperanta teksto (aŭ parolado).

xdzt (プロフィールを表示) 2012年7月3日 15:25:44

Tempodivalse:Kion, specife, volas oni esprimi kun "LOL" (aŭ l'Esperanta ekvivalenton "MDR" )?
"LOL" estas mallonga vorto kiu signifas: "Jes, mi komprenas, ke via eldiro estis komika, kaj mi agnoskas tion." Mi pensas ke 'LOL' kaj similaj aferoj estas tre utila kiam oni parolas tekste.

auxro (プロフィールを表示) 2012年7月3日 18:24:32

xdzt:
Tempodivalse:Kion, specife, volas oni esprimi kun "LOL" (aŭ l'Esperanta ekvivalenton "MDR" )?
"LOL" estas mallonga vorto kiu signifas: "Jes, mi komprenas, ke via eldiro estis komika, kaj mi agnoskas tion." Mi pensas ke 'LOL' kaj similaj aferoj estas tre utila kiam oni parolas tekste.
Iam mi renkontis version "Loser OnLine" de LOL

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2012年7月3日 19:45:14

Mi scias ke ni ĉiuj uzas akronimojn kiel Tejo kaj UEA - antaŭe la usona (Usono estas akronimo) E-asocio nomiĝis ELNA.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月3日 20:27:57

robbkvasnak:Usono estas akronimo
Nu - ne.

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2012年7月3日 21:57:12

Usono = Uniĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2012年7月3日 22:16:32

robbkvasnak:Usono = Uniĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko
Ne. Se verus, ĝi estus Uŝono.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月3日 22:29:21

robbkvasnak:Usono = Uniĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko
Usono = Usonia

先頭にもどる