去目錄頁

Kial angla "library" tradukas al "biblioteko" kaj ne "libraro"?

Uronym, 2012年7月8日

讯息: 25

语言: Esperanto

Uronym (显示个人资料) 2012年7月8日下午1:54:50

"Biblioteko" baze tradukas al angla kiel "Bible file"(?), sed "libraro" baze tradukas al "group of books"(kiel "arbaro", "homaro", kaj aliaj). "Libraro" ŝajnas pli bona... (Ankaŭ "library" kaj "libraro" estas pli simile prononcas ol "library" kaj "biblioteko".)

raffadalbo (显示个人资料) 2012年7月8日下午3:17:32

Uronym:"Biblioteko" baze tradukas al angla kiel "Bible file"(?), sed "libraro" baze tradukas al "group of books"(kiel "arbaro", "homaro", kaj aliaj). "Libraro" ŝajnas pli bona... (Ankaŭ "library" kaj "libraro" estas pli simile prononcas ol "library" kaj "biblioteko".)
"Biblioteka" venas el la grekaj vortoj "biblion" = libro kaj "teke" = aro. "Library" (france "librairie", itale "libreria" ) venas el la latina vorto "liber" = libro + sufikso. Do, la originalaj signifoj estas similaj.

Sed kio estas aro de libroj? Butiko por vendi ilin aŭ loko por legi ilin? Iuj lingvoj elektis la unuan (ekzemple: itale "libreria" = angle "bookshop" ); aliaj lingvoj elektis la duan. (Mi forlasas ĉi tie aliajn signifojn: ekzemple, itale "libreria" estas ankaŭ meblo por libroj.)

Kion elektis Esperanto?

La plej simpla aplikado de la reguloj esperantaj eble donas:
- itale: libreria - france: librairie - angle: bookshop - esperante: librejo (libr-ej-o)
- itale: biblioteca - france: bibliothèque - angle: library - esperante: libraro (libr-ar-o)
Biblioteko estus nenecesa aldono.

Sed la vortaroj donas malsamajn tradukojn.

Ekzemploj:
1) Vortaro de "lernu!"
1a) English-Eo
bookshop -> librobutiko
library -> biblioteko
1b) Français-Eo
librairie -> librobutiko
bibliothèque -> biblioteko, librejo, libroŝranko
1c) Italiano-Eo
libreria -> (neniu traduko)
biblioteca -> biblioteko

2) Vortaro "Brocatelli":
2a) Itala-Esperanto
libreria -> librovendejo
biblioteca -> biblioteko
2b) Esperanto-Itala
biblioteko -> biblioteca
libraro -> biblioteca
librejo -> libreria

Tempodivalse (显示个人资料) 2012年7月8日下午3:25:07

Uronym:"Biblioteko" baze tradukas al angla kiel "Bible file"(?), sed "libraro" baze tradukas al "group of books"(kiel "arbaro", "homaro", kaj aliaj). "Libraro" ŝajnas pli bona... (Ankaŭ "library" kaj "libraro" estas pli simile prononcas ol "library" kaj "biblioteko".)
Saluton kaj bonvenu al la forumoj!

Ĉi tiu demando ankaŭ min konfuzis unutempe. Mi konsentas ke, al parolanto de l' angla, "libraro" ja ŝajnus esti traduko pli natura. Tamen etimologie "biblioteko" havas multajn ekvivalentojn en aliaj eŭropanaj lingvoj (ekzemple, la hispana "biblioteca", la franca "bibliothèque", la germana "bibliothek", la rusa "библиотека / bibliotjeka", kaj tiel plu). Do mi kredas ke ĝi devenas el tiuj lingvoj, kaj ne estu laŭlitere tradukata kiel "Bible file".

antoniomoya (显示个人资料) 2012年7月8日下午3:49:44

Mi diras kiel majstro Claude Piron: "Ĉio kio oni povas diri en Esperanto uzante bazajn radikojn, oni devas diri per ili".

Sekve, mi multe pli preferus "librarejo" ol "biblioteko", vorto kiun mi trovas tro proksima al Biblio.

Amike.

Uronym (显示个人资料) 2012年7月8日下午4:19:31

Tempodivalse:

Dankon! Mi sciis ke aliaj eŭropanaj lingvoj havas ekvivalentojn, sed "libraro/librarejo" ŝajnas pli natura ol "biblioteko". Kaj en tiuj lingvoj, "Biblio" tradukas al Esperanto kiel "libro" kaj "la Biblio", sed en Esperanto, "biblio" signifas nur "la Biblio", ĝustas?

Sahaquiel (显示个人资料) 2012年7月8日下午6:35:07

En la hispana «Libreria» estas Librovendejo kaj «Biblioteca» estas Biblioteko.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年7月8日下午6:36:51

Uronym:sed en Esperanto, "biblio" signifas nur "la Biblio", ĝustas?
Tute ĝuste. Temas pri tiu aro da libretoj arigitaj en unu sola dika libro.

Amike.

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月8日下午9:12:21

Mi fojfoje uzas libropruntejo.

Epovikipedio (显示个人资料) 2012年7月9日上午1:28:27

Uronym:"Biblioteko" baze tradukas al angla kiel "Bible file"(?), sed "libraro" baze tradukas al "group of books"(kiel "arbaro", "homaro", kaj aliaj). "Libraro" ŝajnas pli bona... (Ankaŭ "library" kaj "libraro" estas pli simile prononcas ol "library" kaj "biblioteko".)
Libraro signifas "aro da libroj" kaj biblioteko estas loko kie oni pruntas librojn. Library ne estas "libraro" pro la Gramatikaj Reguloj de Esperanto.

Estas sinonimo de "biblioteko", nome "librejo".

Epovikipedio (显示个人资料) 2012年7月9日上午1:29:50

Sahaquiel:En la hispana «Libreria» estas Librovendejo kaj «Biblioteca» estas Biblioteko.
Vi pravas ankaŭ.

Kore, la Vikipediisto Ĉiuĵaŭde

回到上端