Vai all’indice

London-aj Olimpiaj Ludoj 2012

di Demian, 11 luglio 2012

Messaggi: 9

Lingua: Esperanto

Demian (Mostra il profilo) 11 luglio 2012 08:59:55

La Olimpikoj en Londono komenciĝos en la 27-a de julio 2012, proksimume du semajnoj ekde tiu ĉi momento. La publika intereso en Olimpiaj Ludoj estas malmulta. Barato estas lando, kie nur kriketo gravas. Futbalo kaj teniso estas iomete popularaj, sed plejparte kriketo regas ĉie.

La intereso estas tiom malmulta, ke dum la Beijing Olimpikoj barataj ludistoj gajnis unu oran medalon, kaj oni esperas nuntempe ke niaj ludistoj povas ricevi kvin orajn medalojn.

Mi interesiĝas scii, ĉu multaj personoj en via nacio, regiono, urbo interesiĝas pri Olimpiaj Ludoj?

dobri (Mostra il profilo) 11 luglio 2012 13:55:56

Estas malfacile diri, ĉu multaj aŭ malmultaj. Mi kaj mia edzino interesiĝas pri Olimpikoj, ĉiutage ni spektos ilin en televido kiel antaŭ 4 jaroj kaj eĉ pli frue. Sincere dirite en kelkaj drinkejoj estadas pli multe spektataj futbalaj matĉoj ol ekzemple atletismo. Tamen en ĵurnaloj oni ofte mencias la ludojn.

cellus (Mostra il profilo) 11 luglio 2012 16:54:57

En Svedujo la olimpiaj ludoj, Olimppiko, se vi volas, estas granda afero. Amaskomunikiloj raportas de ili. La intereso pri atletismo estas sufiĉe granda en Svedujo. Por mia parto mi perdis la intereson pri la olimpikoj. La lastan fojon mi vidis raportaĵojn de iu estis de tiu en Moskvo, aŭ ĉu Losanĝeleso? Ili fariĝis tro grandaj, tro kompercaj, tro profesiaj. Mi perdis la intereson. Mi praktikas iom da kurado mem, nur je mia propra bezono kaj je tre malalta nivelo. Tio sufiĉas.

robbkvasnak (Mostra il profilo) 11 luglio 2012 19:01:09

Mi ŝatas la paradojn de sportemuloj el diversaj landoj kun siaj flagoj. Sed la unuopaj sporteventoj ne interesas min.

MarCin83 (Mostra il profilo) 11 luglio 2012 19:31:55

Mi ege interesiĝas pri olimpikaj ludoj, kaj mi jam antaŭĝojas ilin. Feliĉe la
germana televido tre vaste raportas pri la Olimpikoj: La du publikrajtaj televidstacioj
ARD kaj ZDF alterne raportas pri ili tuttage. Mi plej ŝatas la malpezatletikon kaj
naĝadon (ĉe someraj olimpikoj) respektive skisaltadon (ĉe vintraj olimpikoj).

fajrkapo (Mostra il profilo) 11 luglio 2012 23:41:49

Mi tute ne ŝatas la olimpikon. Estas enue, peze, stulte kaj tute ne profiteble. Nur servas por la urba turismo kie ili faras tiun enuaĵon, mi preferus rigardi al la plafono antaŭ ol vidi la olimpikon. Mi kutime ne vidas homojn en Hispanio vidante la olimpikon, tute male al la futbalo.

nigra_rivereto (Mostra il profilo) 27 luglio 2012 13:38:12

Demian:La Olimpikoj en Londono komenciĝos en la 27-a de julio 2012, proksimume du semajnoj ekde tiu ĉi momento. La publika intereso en Olimpiaj Ludoj estas malmulta. Barato estas lando, kie nur kriketo gravas. Futbalo kaj teniso estas iomete popularaj, sed plejparte kriketo regas ĉie.

La intereso estas tiom malmulta, ke dum la Beijing Olimpikoj barataj ludistoj gajnis unu oran medalon, kaj oni esperas nuntempe ke niaj ludistoj povas ricevi kvin orajn medalojn.

Mi interesiĝas scii, ĉu multaj personoj en via nacio, regiono, urbo interesiĝas pri Olimpiaj Ludoj?
Kvankam la malferma ceremonio okazos hodiaŭ, Olimpikoj komenciĝis antaŭ du tagoj. Jam okazis matĉoj futbalo (vira kaj ina) kaj la brazilaj teamoj venkis en siaj unuaj matĉoj, ĉu ĉifoje ni gajnos la oran medalon?
En Brazilo la Olimpiaj Ludoj vekas sufiĉe grandan intereson - ĉiuj amaskomunikiloj raportas pri ĝi, granda televidstacio elsendas la ludojn. Mi intencas spekti ne nur futbalon sed la sportajn konkurojn ĝenerale. Brazilo ne estas ia sporta potenco sed tamen ni esperas pri ricevo de kelkaj medaloj. Pli da ŝancoj ni havas en kelkaj sportoj: volejbalo, plaĝa volejbalo, futbalo, velado, atletiko, naĝado, judô, tekvondo.

Altebrilas (Mostra il profilo) 27 luglio 2012 13:53:04

ju malpli da panem, des pli da circenses.

ju malpli da pano, des pli da distraĵoj.

kujichagulia (Mostra il profilo) 01 agosto 2012 01:27:51

Altebrilas:ju malpli da panem, des pli da circenses.

ju malpli da pano, des pli da distraĵoj.
Kio? Mi ne komprenas.

Pri la demando... Mi ŝategas sporton, do mi spektas la Olimpiajn Ludojn. La lando de mia nacieco, Usono, kompreneble atendas sukceson en multaj sportoj. Tamen la lando kie mi nun loĝas, Japanio, ĝis nun sukcesas en naĝado kaj iomete ĵudo.

Mi tre volas spekti korbopilkado, precipe la Usona korbopilkada teamo, sed en Japanio ne estas multa intereso pri ĝi.

Torna all’inizio