Meddelanden: 9
Språk: Esperanto
Demian (Visa profilen) 11 juli 2012 08:59:55
La intereso estas tiom malmulta, ke dum la Beijing Olimpikoj barataj ludistoj gajnis unu oran medalon, kaj oni esperas nuntempe ke niaj ludistoj povas ricevi kvin orajn medalojn.
Mi interesiĝas scii, ĉu multaj personoj en via nacio, regiono, urbo interesiĝas pri Olimpiaj Ludoj?
dobri (Visa profilen) 11 juli 2012 13:55:56
cellus (Visa profilen) 11 juli 2012 16:54:57
robbkvasnak (Visa profilen) 11 juli 2012 19:01:09
MarCin83 (Visa profilen) 11 juli 2012 19:31:55
germana televido tre vaste raportas pri la Olimpikoj: La du publikrajtaj televidstacioj
ARD kaj ZDF alterne raportas pri ili tuttage. Mi plej ŝatas la malpezatletikon kaj
naĝadon (ĉe someraj olimpikoj) respektive skisaltadon (ĉe vintraj olimpikoj).
fajrkapo (Visa profilen) 11 juli 2012 23:41:49
nigra_rivereto (Visa profilen) 27 juli 2012 13:38:12
Demian:La Olimpikoj en Londono komenciĝos en la 27-a de julio 2012, proksimume du semajnoj ekde tiu ĉi momento. La publika intereso en Olimpiaj Ludoj estas malmulta. Barato estas lando, kie nur kriketo gravas. Futbalo kaj teniso estas iomete popularaj, sed plejparte kriketo regas ĉie.Kvankam la malferma ceremonio okazos hodiaŭ, Olimpikoj komenciĝis antaŭ du tagoj. Jam okazis matĉoj futbalo (vira kaj ina) kaj la brazilaj teamoj venkis en siaj unuaj matĉoj, ĉu ĉifoje ni gajnos la oran medalon?
La intereso estas tiom malmulta, ke dum la Beijing Olimpikoj barataj ludistoj gajnis unu oran medalon, kaj oni esperas nuntempe ke niaj ludistoj povas ricevi kvin orajn medalojn.
Mi interesiĝas scii, ĉu multaj personoj en via nacio, regiono, urbo interesiĝas pri Olimpiaj Ludoj?
En Brazilo la Olimpiaj Ludoj vekas sufiĉe grandan intereson - ĉiuj amaskomunikiloj raportas pri ĝi, granda televidstacio elsendas la ludojn. Mi intencas spekti ne nur futbalon sed la sportajn konkurojn ĝenerale. Brazilo ne estas ia sporta potenco sed tamen ni esperas pri ricevo de kelkaj medaloj. Pli da ŝancoj ni havas en kelkaj sportoj: volejbalo, plaĝa volejbalo, futbalo, velado, atletiko, naĝado, judô, tekvondo.
Altebrilas (Visa profilen) 27 juli 2012 13:53:04
ju malpli da pano, des pli da distraĵoj.
kujichagulia (Visa profilen) 1 augusti 2012 01:27:51
Altebrilas:ju malpli da panem, des pli da circenses.Kio? Mi ne komprenas.
ju malpli da pano, des pli da distraĵoj.
Pri la demando... Mi ŝategas sporton, do mi spektas la Olimpiajn Ludojn. La lando de mia nacieco, Usono, kompreneble atendas sukceson en multaj sportoj. Tamen la lando kie mi nun loĝas, Japanio, ĝis nun sukcesas en naĝado kaj iomete ĵudo.
Mi tre volas spekti korbopilkado, precipe la Usona korbopilkada teamo, sed en Japanio ne estas multa intereso pri ĝi.