ไปยังสารบัญ

Kiel traduki "call center"?

จาก c2o, 11 กรกฎาคม 2012

ข้อความ 21

ภาษา: Esperanto

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 12 กรกฎาคม 2012, 12:19:30

fajrkapo:Parenteze, kio estus telefonujo?, se ĝi estas io...
Telefonujo? Ĉu tio ne estus iu skatoleto aŭ kesteto por gardi
(konservi, kaŝi, protekti) telefonon?

Amike.

ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2012, 07:56:30

"call center" estas ejo de kie oni alvokas aliajn homojn (ekz klientoj, interesuloj).

Mia propono estas: alvokejo

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2012, 08:53:56

ratkaptisto:"call center" estas ejo de kie oni alvokas aliajn homojn (ekz klientoj, interesuloj).

Mia propono estas: alvokejo
Jes, sed fundamente oni alvokas per telefono, telefonante, do telefoni-ejo: telefonejo estas pli taŭga, almenaŭ por mi. (call-telephone: telefoni, kaj centre: ejo, loko, centro, kaj hispane estas Locutorio, kio signifas loko por Loc...: voki).

ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2012, 09:18:19

fajrkapo:
ratkaptisto:"call center" estas ejo de kie oni alvokas aliajn homojn (ekz klientoj, interesuloj).

Mia propono estas: alvokejo
Jes, sed fundamente oni alvokas per telefono, telefonante, do telefoni-ejo: telefonejo estas pli taŭga, almenaŭ por mi. (call-telephone: telefoni, kaj centre: ejo, loko, centro, kaj hispane estas Locutorio, kio signifas loko por Loc...: voki).
alvoki = call (en la angla lingvo)
telefoni = phone (en la angla lingvo) ---> tiu vorto ne estas call

Demian (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2012, 10:01:10

ratkaptisto:alvoki = call (en la angla lingvo)
telefoni = phone (en la angla lingvo) ---> tiu vorto ne estas call
Vi pravas.

Patrino alvokas siajn infanojn vespere por reveni hejmen kaj manĝi.
Sed kiam la infanoj kreskiĝas, ŝi telefonas ilin por viziti ŝin kiam ili havas tempon.

Telefonvokcentro

cellus (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2012, 16:20:19

Kiel inspiro mi povas prezenti la svedan "teletjänstcenter" kio en esperanto estus "tele(fon)serva centro".

Vokcentro estas ankaŭ bona vorto, se oni povas paroli pri telefonvoko en esperanto.

Telefonujo devas esti tiu objekto en kiu vi povas meti vian poŝtelefonon.

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2012, 07:15:19

Forigite

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2012, 09:47:04

La eblaj kombinoj ŝajnas senfinaj.

Tele-serva centro. Tele-kontaktejo. Alvokcentro. Tele-serva centralo. Vok-centralo. Tele-vendejo (ĉar foje la afero estas dediĉita al tele-vendoj).

Oni ĵonglu laŭplaĉe.

Eble mi voĉdonus por tele-kontaktejo.

Demian (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2012, 10:12:06

Hyperboreus:Press 1 for Spanish. Press 2 for English.
En mia ŝtato oni diras:

XYZ ਵਿਚ ਤੁਹਾਡਾ ਸਵਾਗਤ ਹੈ। ਪੰਜਾਬੀ ਲਈ 1 ਦਬਾਵੋ।
XYZ में आपका सवागत है। हिंदी के लिए 2 दबाएँ।
Welcome to XYZ. Press 3 for English.

En najbaraj (hinda-parolantaj) ŝtatoj oni aŭdas al nur du lingvoj: hinda kaj la angla.

En sud-barataj ŝtatoj oni ankaŭ aŭdas al nur du lingvoj: la loka kaj la angla

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2012, 10:37:32

sudanglo:La eblaj kombinoj ŝajnas senfinaj.
Tele-serva centro. Tele-kontaktejo. Alvokcentro. Tele-serva centralo. Vok-centralo. Tele-vendejo (ĉar foje la afero estas dediĉita al tele-vendoj).
Oni ĵonglu laŭplaĉe.
Eble mi voĉdonus por tele-kontaktejo.
Jes, oni kutime forgesas, mi ne scias kial, ke en Esperanto oni havas la eblecon diri ion ajn plurmaniere, ĉiuj korektaj. Eble ni ne ĉiam memoras tiun esperantan avantaĝon pro la limoj de nia propra gepatra lingvo.

Amike.

กลับไปด้านบน