Đi đến phần nội dung

Ĉu ni povas konsenti malkonsenti (civile)?

viết bởi robbkvasnak, Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Tin nhắn: 11

Nội dung: Esperanto

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 01:57:06 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Mi instruas en universitato. Tie ni havas regulon: Ke ni konsentu malkonsenti (aŭ diskonsenti). Mi vidas lernu.net kiel esploron, kiel homoj el tiom da diversaj kulturoj povas interdiskuti en komuna lingvo, vidite ke ni ĉiuj havas aliajn kulturregulojn en niaj kapoj.
Mi kredas ke ni devas nun konstrui modelon por la estonta mondo, kie Esperanto estos pli disvastigita kaj pli da homoj povos interbabili - esperebele sen ataki unu la alian.
Kiam mi skribas ion ĉi-tie, mi ne kredas ke ĝi estas la lasta veraĵo. Mi lernas de la kritikoj de aliaj lernu-anoj.
Kion vi pensas pri tio?

whysea (Xem thông tin cá nhân) 07:06:40 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Hmm, nu, mi ne estas kverelema persono, tamen pensas mi ke malsamopinii estas (fojfoje) bonaĵo inter la popolo. Batali ne bonas, sed pasia diskutado estas bone. Mi scias ke esperanto estas konsiderata lingvo de paco kaj pacemaj homoj, sed vere, ĉiu lingvo devas esprimi la pasiojn. Se iu koleretas, ne estas tute malbona afero. Oni lasu homojn (kaj sin) kveleri, nur iomete. Sed jes, baze, mi samopinias kun vi--"konsenti malkonsenti" kutime estas la plibona vojo!

leosur (Xem thông tin cá nhân) 11:43:58 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Kompreneble, mi pensas ke ĉiam bonas debati malgrau malkonsento kaj provi trovi superan ideon au almenaŭ koni alian pensomanieron. Estas malfacila ekcerzo ĉar homoj emas "venki" kaj ofte havas rigidajn poziciojn, eĉ ene de familio, do, oni povas esperi grandaj malkonsentoj inter eksterlandanoj. Esperanto havas spiriton de interkultura unuiĝo kaj estas bona ilo por respektema debato. Oni nur trovu ekvilibron, pripensi la temon kaj, provi kompreni la aliajn pensmanierojn rigardante la kulturan kontekston.

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 16:51:29 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Konsenti malkonsenti estas respekt-eko

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 20:07:15 Ngày 17 tháng 7 năm 2012

Mi tute konsentas, en la senco ke pasia debato (sed ne perforta) estas dezirinda. Ĉiu tio estas vere ebla, tio estas pli malfacila, ĉar ofte oni senkonscie memcenzuras, forigante la tro polemikajn debattemojn. Viva dialogo, evitante ambaŭ molan interkonsenton (kiu fakte kaŝas malkonsenton) kaj sterilan polemikon, estus atinginda celo, des pli ke tio instigas plibonigi sian lingvoscion: parolante pri banalaĵojn, iu ajn esprimmaniero taŭgas por eviti malaprobon...

aleksejj (Xem thông tin cá nhân) 08:10:37 Ngày 20 tháng 7 năm 2012

Laŭ mia opinio, la plej malfacila afero estas trovi intereson temon por discuti, precipe por discuti en Esperanto, ĉar la kvanto de tiaj partoprenantoj ne estas granda, ve.

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 21:15:59 Ngày 20 tháng 7 năm 2012

Mi konsentas malkonsenti, ekcepte relate al la homaj rajtoj kaj la demokratio.
Oni povas diskuti kaj diskuti, tamen estas malfacile akcepti aliajn ideojn.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 06:06:18 Ngày 21 tháng 7 năm 2012

Klare ke kiam oni ne povas konvinki la kundiskutanto oni devos kontentiĝi pri la fakto ke oni havas diversajn opiniojn. La spertuloj pri diversaj kulturoj diras ke la svedoj apartenas al kompromisa kulturo, ke ili ĉiam serĉas ion pri kio ili povas konsenti en diskuto. Kun mia perspektivo estas malfacile diri ĉu tio estas vero aŭ ne, mi kredas ke oni devas vidi ĝin de ekstere.

Mi tre malofte spertis ke iu homo diras en diskuto pri opinioj, ke la alia persono pravas. En mia persona sperto estas tre malofte ke iu diras mi opinias ke vi pravas. Koncedi ke alia persono pravas estas longa proceso, kaj ofte oni devas permesi al la alia diskutanto mem fari la eltrovaĵon.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:12:50 Ngày 22 tháng 7 năm 2012

Mi ĉiam pravas, ĉar, kiam mi malpravas, mi ŝanĝas mian opinion.

Tio aspektas kiel ŝerco, sed en la fundo tio veras: kiam mi estas konvinkita, ke mi eraras, mi agnoskas la eraron kaj ŝanĝas mian opinion. La problemo estas, ke mi ne estas facile konvinkebla, kaj mi bezonas raciajn argumentojn por tio. Nek la aŭtoritato de gravulo, nek de la plejmulto estas sufiĉaj.

En la ĉiutaga vivo, tio ne ĉiam eblas, kaj mi ofte ŝajne jesas (per senentuziasma jesjes - nur kiam la konsekvencoj estas negravaj), sed tio ne signifas, ke mi estas konvinkita ke la aliulo pravas, sed nur ke mi estas konvinkita ke li ne ŝanĝos sian opinion.

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 23:19:22 Ngày 22 tháng 7 năm 2012

Mi loĝas en regiono kun multaj diversaj kulturoj kaj mi tagtage spertas ke la homoj ĉi-tie ne komprenas unu la alian - ne pro la lingvo sed pro la diversaj kulturaj vidpunktoj.

Quay lại