შინაარსის ნახვა

Kial preskaŭ ĉiu esperanta video havas malbonan sonkvaliton?

Wilhelm-ისა და 17 ივლისი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 12

ენა: Esperanto

johmue (მომხმარებლის პროფილი) 19 ივლისი, 2012 07:12:47

Chainy:@johmue

En multaj kazoj oni havas la impreson, ke estus bone uzi almenaŭ ian ajn apartan mikrofonon anstataŭ stari ie inter la publiko kaj fidi al enkonstruita mikrofono de iu misfunkcianta kamerao de la 90-aj jaroj.
Estus jam granda paŝo konscii pri tio kaj havi tian mikrofonon kaj la ekipaĵon kaj la scipovon ĝin utiligi.

Pasintjare dum IJK kaj dum FESTO mi faris atilierojn pri bonkvalita sonregistrado. Eble okazos plia tia trejnado ĉi-jare en aranĝo post KAEST.

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 19 ივლისი, 2012 11:45:35

En Esperantujo multo estas farata amatore. Mankas al ni profesiuloj sur multaj kampoj. Kiel ofte vi aŭdis iun paroli viva en Esperanto en bela aktora voĉo.

ზემოთ დაბრუნება