글: 12
언어: Esperanto
johmue (프로필 보기) 2012년 7월 19일 오전 7:12:47
Chainy:@johmueEstus jam granda paŝo konscii pri tio kaj havi tian mikrofonon kaj la ekipaĵon kaj la scipovon ĝin utiligi.
En multaj kazoj oni havas la impreson, ke estus bone uzi almenaŭ ian ajn apartan mikrofonon anstataŭ stari ie inter la publiko kaj fidi al enkonstruita mikrofono de iu misfunkcianta kamerao de la 90-aj jaroj.
Pasintjare dum IJK kaj dum FESTO mi faris atilierojn pri bonkvalita sonregistrado. Eble okazos plia tia trejnado ĉi-jare en aranĝo post KAEST.
sudanglo (프로필 보기) 2012년 7월 19일 오전 11:45:35
En Esperantujo multo estas farata amatore. Mankas al ni profesiuloj sur multaj kampoj. Kiel ofte vi aŭdis iun paroli viva en Esperanto en bela aktora voĉo.