去目錄頁

Tio ne gravas alia vorte

Mateo la Katoliko, 2012年7月28日

讯息: 15

语言: Esperanto

Mateo la Katoliko (显示个人资料) 2012年7月28日上午4:05:37

Ĉu ekzisti alian formon por la frazo tio ne gravas? Se mi dirus "tio ne gravas" eble mi diras ke mi ne pensas ke la temo estas grava laŭ la aŭskultanto. Efektive, ĉi tio okazis al mi jam.

HaleBopp (显示个人资料) 2012年7月28日上午6:42:53

Saluton! ridulo.gif

Tio ne estas grava.
Tio ne havas gravecon.
Ne estas grave.
Tio malgravas.
Tio malhavas gravecon.
Tio estas malgrava.
Tio havas malgravecon.
Estas malgrave.
Oni fajfas pri tio.
Oni prifajfas.

hmmmm, mi ne plu trovas alion...

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月28日上午8:28:02

Eble adverbo helpas: tio ne vere gravas.

sudanglo (显示个人资料) 2012年7月28日上午10:22:38

Ĉu vi serĉas esprimi ke vi ne estas ĝenata - ke estas egale al vi? Do, kontraste al absoluta subtakso de la graveco de la afero?

Tiam estus diversaj esprimoj eblaj.

Tio ne gravas al mi; ne ĝenigŭ pri tio; laŭ via deziro, ktp.

Helpus se vi povus priskribi pli detale la situacion en kiu vi sentis ke tio ne gravas havis malĝustan implicon

La plej vortŝpara maniero por esprimi tio ne gravas estas negrave

Mateo la Katoliko (显示个人资料) 2012年7月29日上午5:38:52

Dankon al ĉiuj, sed mi klarigos. Eble mi babilas kun iu en la tujmesaĝilo, kaj poste mi sendas ion, mi konscias ke mi nekorekte esperantigis. Mi volas redakti la mesaĝon rapide kaj pensas pri ĝin denove malrapide. Se mi tajpus angle, mi uzas never mind laŭ la vortaro ĉi tie, tio esperantigis tio ne gravas. Mi ne deziras devi tajpi "mi nekorekte esperantigis, bonvolu permesu min provi denove" aŭ io longa kiel tio sed "never mind esperantigita mi provas denove."

cellus (显示个人资料) 2012年7月29日上午9:56:00

Mi komprenas "never mind" kiel "ne gravas", "egale!", "ne zorgu!", "lasu!".

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月29日上午10:26:58

Mi dirus tiaokaze ah, forgesu tion.

Chainy (显示个人资料) 2012年7月29日下午12:47:54

darkweasel:Mi dirus tiaokaze ah, forgesu tion.
jes, en la situacio priskribita de Mateo, 'never mind' ja havas tiun signifon.

Mateo la Katoliko (显示个人资料) 2012年7月30日上午2:10:30

darkweasel:Mi dirus tiaokaze ah, forgesu tion.
Dankon! En tio kazo, mi provus "forgesu tion, mi provas denove." Dankon ciuj por la aliaj respondoj ankaŭ.

sudanglo (显示个人资料) 2012年7月30日上午10:29:54

Do la senco kiun vi serĉas estas mi fuŝis, mi refaru.

回到上端