ورود به محتوا

Breivik

از Fuzzy, 28 اوت 2012

پست‌ها: 45

زبان: Esperanto

codesito (نمایش مشخصات) 29 اوت 2012،‏ 22:03:10

Breivik, terura mortigisto. Sed, li ne estas la sola kulpulo, nia tuta socio estas malsana. Ĉu li ne estas la kreaĵo de nia dekadenca socio?

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 30 اوت 2012،‏ 0:11:28

Ĉu ekzistas socio tute sana? Kiel ĝi aspektus? Priskribu ĝin al ni!

codesito (نمایش مشخصات) 30 اوت 2012،‏ 0:42:28

robbkvasnak:Ĉu ekzistas socio tute sana? Kiel ĝi aspektus? Priskribu ĝin al ni!
Nenio ekzistas "tute".

Ĉu laŭ vi nia socio estas sana?

maximkaaa (نمایش مشخصات) 30 اوت 2012،‏ 2:29:12

Se vi demandas kiu puno estas ĝusta por Breivik, la respondo estas: li morigis 70 homoj, estas ĝuste mortigi lin 70 fojoj. Sed miaopine la demando estas alia. Punoj havas du celojn: korekti la homon kaj protekti la socion, ne fari aferojn ĝustaj. La demando estas kiom da jaroj bezonas por fari Breivik'n maldanĝera por la socio. La juĝisto pensis ke 21, sed kiu scias ekzakte?

nikko (نمایش مشخصات) 30 اوت 2012،‏ 8:36:53

21/70=0.3

0.3=3,6 monatoj por ĉiu murdita svedo.

darkweasel (نمایش مشخصات) 30 اوت 2012،‏ 8:37:59

maximkaaa:La juĝisto pensis ke 21, sed kiu scias ekzakte?
nu fakte miascie la leĝo ne permesas pli longan malliberigon ol 21 jaroj en norvegujo. do la juĝisto ne povis elekti pli.

darkweasel (نمایش مشخصات) 30 اوت 2012،‏ 8:38:41

nikko:21/70=0.3

0.3=3,6 monatoj por ĉiu murdita svedo.
svedo? ridulo.gif

nikko (نمایش مشخصات) 30 اوت 2012،‏ 8:40:04

maximkaaa:Se vi demandas kiu puno estas ĝusta por Breivik, la respondo estas: li morigis 70 homoj, estas ĝuste mortigi lin 70 fojoj. Sed miaopine la demando estas alia. Punoj havas du celojn: korekti la homon kaj protekti la socion, ne fari aferojn ĝustaj. La demando estas kiom da jaroj bezonas por fari Breivik'n maldanĝera por la socio. La juĝisto pensis ke 21, sed kiu scias ekzakte?
Vi eraras. Puno pro murdo havas celon - venĝi kaj kontentigi venĝemon de parencoj de murditoj.

Se vi ŝtelus sakon da terpomoj - evidente, puno estus korekta, ŝanĝiga.

nikko (نمایش مشخصات) 30 اوت 2012،‏ 8:40:28

darkweasel:
nikko:21/70=0.3

0.3=3,6 monatoj por ĉiu murdita svedo.
svedo? ridulo.gif
vere norvego

Fuzzy (نمایش مشخصات) 30 اوت 2012،‏ 10:38:03

nikko:
maximkaaa:Se vi demandas kiu puno estas ĝusta por Breivik, la respondo estas: li morigis 70 homoj, estas ĝuste mortigi lin 70 fojoj. Sed miaopine la demando estas alia. Punoj havas du celojn: korekti la homon kaj protekti la socion, ne fari aferojn ĝustaj. La demando estas kiom da jaroj bezonas por fari Breivik'n maldanĝera por la socio. La juĝisto pensis ke 21, sed kiu scias ekzakte?
Vi eraras. Puno pro murdo havas celon - venĝi kaj kontentigi venĝemon de parencoj de murditoj.
Kaj ankaŭ alian celon -- malprovoki aliajn homojn fari la similaĵojn. Se ulo, mortiginta 70 homojn, post la krimo ne nur vivas plu, sed eĉ fartas tre bone en sia komforta ĉelo -- kial iu alia frenezulo ne ripetu? Nenia ĝeno, nur amuzo, tutmonda famo kaj poste trankvila maljuneco.
Liaj multnombraj viktimoj kuŝas mortaj, sed Brejvik mem vivas kaj eĉ feliĉas -- ĉu tio estas justa? Mi aŭdis ke parencoj de la viktimoj estas tre kontentaj pri la verdikto. Se tio veras, mi tute ne komprenas norvegojn. Mi eĉ ne povas kompati ilin.
Aŭ eblas alia kialo -- norvegoj simple kunsentas kun Brejvik kaj liaj agoj, kaj tial la puno estas tiom malsevera.

بازگشت به بالا