לתוכן העניינים

Breivik

של Fuzzy, 28 באוגוסט 2012

הודעות: 45

שפה: Esperanto

Fuzzy (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 10:44:40

darkweasel:
maximkaaa:La juĝisto pensis ke 21, sed kiu scias ekzakte?
nu fakte miascie la leĝo ne permesas pli longan malliberigon ol 21 jaroj en norvegujo. do la juĝisto ne povis elekti pli.
En Rusio oni ankaŭ ne rajtas kondamni al morto eĉ gravajn teroristojn. Sed malgraŭ tio Salman Radujev, ekzemple, ne plu vivas post la juĝo. Li iukaze subite mortis en la prizono. Mi ne scias, kial.

nikko (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 10:50:18

Fuzzy:
darkweasel:
maximkaaa:La juĝisto pensis ke 21, sed kiu scias ekzakte?
nu fakte miascie la leĝo ne permesas pli longan malliberigon ol 21 jaroj en norvegujo. do la juĝisto ne povis elekti pli.
En Rusio oni ankaŭ ne rajtas kondamni al morto eĉ gravajn teroristojn. Sed malgraŭ tio Salman Radujev, ekzemple, ne plu vivas post la juĝo. Li iukaze subite mortis en la prizono. Mi ne scias, kial.
Lol.

En Rusio gravajn teroristojn oni "mortigas dum provo de aresto pro armita kontraŭstaro", kaj punkto-fino.

al_lastor (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 13:23:21

nikko:

Lol.

En Rusio gravajn teroristojn oni "mortigas dum provo de aresto pro armita kontraŭstaro", kaj punkto-fino.
Kaj tio estas pravo. Murdisto ne rajtas vivi.

darkweasel (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 13:28:22

mi ĝojas ke la opinioj de kelkaj forumanoj ne plu estas efektivigataj en multaj landoj.

evidente dumviva malliberigo estus justa, sed se tio ne eblas laŭ la leĝo, kion fari? neniu puno sen leĝo.

al_lastor (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 13:39:36

darkweasel:
evidente dumviva malliberigo estus justa, sed se tio ne eblas laŭ la leĝo, kion fari? neniu puno sen leĝo.
Estas leĝo kaj justo. Ili ne koincidi.

Fuzzy (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 14:30:07

darkweasel:evidente dumviva malliberigo estus justa, sed se tio ne eblas laŭ la leĝo, kion fari? neniu puno sen leĝo.
Nu bone, la leĝo ne rajtigas mortpuni. Mi komprenas. Sed ĉu la leĝo postulas ke la plej aĉaj krimuloj loĝu en la plej komforta prizono?
Ĉu ne eblas tute laŭleĝe pleje ĝenigi la kondiĉojn por Brejvik? Dumviva malliberigo povus esti ege neeltenbla puno, multe pli terura ol simpla morto. Peza deviga ĉiutaga sensenca laboro, plena izoleco, malgrandeta ĉelo, malbona manĝaĵo, manko de lumo ktp. jaro post jaro sen espero iam liberiĝi.
Sed ŝajnas ke la norvegoj tute male, faras ĉion por faciligi kaj agrabligi la punon. Mi tion ne komprenas. Ĉu ili celas instigi aliajn ripeti la buĉon?

nikko (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 14:43:13

Breivik ferios en prizono atendante liberigon kaj verkos librojn kaj artikolojn por samideanoj kiuj glorigos lin en libero kaj provos liberigi pli frue, eble kolektos monon ktp.

Fuzzy (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 14:50:40

nikko:Breivik ferios en prizono atendante liberigon kaj verkos librojn kaj artikolojn por samideanoj kiuj glorigos lin en libero kaj provos liberigi pli frue, eble kolektos monon ktp.
Mi pensas ke oni enskribu Brejvikon en "Guinness-libro de rekordoj" kiel la plej feliĉa kaj plej sukcesa kruelega maniulo en la homara historio.

cellus (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 15:33:17

Laŭ la sveda radio kiu citas la norvegan nacian radion, NRK, la sentenco de Breivik estos 21 jarojn da malliberejo kun la ebleco plilongigi la punon per po kvin jaroj post la fino de la 21 jaroj. Praktike tio povas signifi vivtempa malliberejo.

Mortpuno estas la venĝo de la ŝtato. Almenaŭ devus esti konforme al la kristana religio ke oni ne revenĝas. "La revenĝo estas mia, diras la Sinjoro", estas skribite ie en la Biblio. Sed strange estas de la plej religiaj rondoj ke oni aŭdas la plej multan esprimon de deziroj pri mortpuno.

Breivik ricevis ĝustan proceson, li eĉ povis sidi kaj rideti en la juĝejo. En multaj socioj li devus ankaŭ esti humiliigita antaŭ la popolo.

Norvegio estas kultura lando.

le_chaz (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2012, 17:38:03

Fuzzy:Ĉu ne eblas tute laŭleĝe pleje ĝenigi la kondiĉojn por Brejvik? Dumviva malliberigo povus esti ege neeltenbla puno, multe pli terura ol simpla morto. Peza deviga ĉiutaga sensenca laboro, plena izoleco, malgrandeta ĉelo, malbona manĝaĵo, manko de lumo ktp. jaro post jaro sen espero iam liberiĝi.
Tio havas nomon: torturado.

לראש הדף