پستها: 45
زبان: Esperanto
Sunjo (نمایش مشخصات) 2 سپتامبر 2012، 10:12:34
Kompreneble malliberejoj kostas monon kaj oni ne troigu pri la komforto, sed fakte mi dubas ke malliberuloj loĝas en malliberejoj komforte kiel en hotelo kaj ke ili povas tute libere mem decidi kion ili volas fari.
Eble vi ankaŭ trotaksas la puncelon. La verdikto havas la celon malhelpi pliajn krimojn de Breivik (pri la resociiga celo mi ne certas en tiu ĉi okazo). Ne temas pri venĝo.
Fuzzy:Unue ili meritas pli bonajn vivkondiĉojn. Sed por la registaroj de tiaj landoj kompreneble pli severaj punoj estas la pli facila solvo ol ĝenerale pli bonaj vivkondiĉoj. Kompreneble tio principe estas maljusta.
Kial? Do laŭ vi homo el malriĉa lando meritas pli severan punon?
Fuzzy:Kial torturo estu necesa? Kial ŝtato rajtu malrespekti homajn rajtojn?Sunjo:Kial? La ŝtato ĉiam faris kaj faras tiaĵojn, kiujn la civitanoj ne rajtas fari. Kial vi komparas la necesajn agojn de la ŝtato kun fiagoj de krimuloj?Fuzzy:Jes, mi opinias ke tio estas io malbona. Torturi iun pri kiu oni havas respondecon, kiu post la verdikto tute dependas de la ŝtata povo, estus misuzo de ŝtata povo, estus krimo.le_chaz:Vi diris tiel kvazaŭ tio estas io malbona (rilate al malhomaĉoj kiel Brejvik)
Tio havas nomon: torturado.
Fuzzy:[/quote]Sukcese? Mi ne mem serĉis fontojn, sed almenaŭ en la germanaj versioj de vikipediaj artikoloj pri mortpuno kaj ĝismorta puno estas skribita ke ne ekzistas iuj pruvoj ke tiaj severaj punoj malhelpas la plej terurajn krimojn pro timiga efiko. Krome mi kredas ke la socio evoluas kaj espereble pliboniĝas. Oni ne faru ion nur ĉar oni faris tion dum jarmiloj se ekzistas kialoj por ne plu fari tion.Sunjo:Per tio la torturantoj egaliĝus al la murdisto (pri fia agado), kaj la murdisto egaliĝus al siaj viktimoj.Torturadon de krimuloj la homaro sukcese uzadis dum multaj miljaroj. Do vi opinias ke ĉiuj viaj prauloj estis krimuloj egalaj kun murdistoj?
Fuzzy:Kion vi diros kiam aperos posteuloj de Brejvik? Mi vidas neniun kialon por ke ili ne aperu.Tuta sekureco estas ne ebla (krom eble en ŝtato kiel en "1984" de George Orwell - ĉu vi volus vivi en tia ŝtato?). En la longa historio de la mortpuno estis mortigitaj multaj senkulpuloj. En la milito kontraŭ terorismo estis mortigitaj multaj senkulpuloj. Mi povas kompreni ke la infano kiu perdis la gepatrojn, aŭ la gepatroj kiuj perdis la infanojn malamas tiujn kiuj havas respondecon pri tio. Tio sufiĉe verŝajne kreos novajn teroristojn. Kaj se oni traktas ĉiujn civitanojn kiel eblajn krimulojn oni ne miru se kelkaj vere krimiĝos. Mi opinias ke en pli tolerema kaj justa socio terorismo estas ebla sed malpli verŝajna.
nikko (نمایش مشخصات) 3 سپتامبر 2012، 6:53:44
Koracio (نمایش مشخصات) 8 سپتامبر 2012، 17:42:19
Vilius (نمایش مشخصات) 8 سپتامبر 2012، 18:38:51
cellus (نمایش مشخصات) 9 سپتامبر 2012، 7:21:48
codesito:Breivik, terura mortigisto. Sed, li ne estas la sola kulpulo, nia tuta socio estas malsana. Ĉu li ne estas la kreaĵo de nia dekadenca socio?La opinioj kiuj igis Breivik fari kionn li faris estas eble dekadencaj, sed ili estas vaste disvastigitaj. Mi kredas ke sufiĉe multaj opinias ke ili devas savi la kristanismon kontraŭ islamo, kaj tiun opinion havas multaj respektindaj politikistoj. Poste estas alia afero ke tio eble estas eraro. La medioj ĉia volas paroli kun la plej ekstremismaj anoj de religioj anstatabu koncentrigi je la ordinaraj anoj, kiuj estas sufiˆ¶ce similaj, estu ili muzulmanoj aŭ kristanoj. Mi estas tia kristano al kiu oni verŝetis akvon sur la kapon kiam mi estis kelkajn tagojn aĝa, sed iĝante konscia, mi konstatis ke mi ne kredas, kaj tiel reagas la plej multaj homoj, kaj reagis jam ekde la tempo de la apostolo Paŭlo.