前往目錄

Breivik

貼文者: Fuzzy, 2012年8月28日

訊息: 45

語言: Esperanto

Sunjo (顯示個人資料) 2012年9月2日上午10:12:34

Fuzzy, vi ŝajne tute ne konsideras malliberecon en kiu homaj rajtoj estas respektata kiel punon. Sed mi tute ne kredas ke torturado plijustigus la socion.
Kompreneble malliberejoj kostas monon kaj oni ne troigu pri la komforto, sed fakte mi dubas ke malliberuloj loĝas en malliberejoj komforte kiel en hotelo kaj ke ili povas tute libere mem decidi kion ili volas fari.
Eble vi ankaŭ trotaksas la puncelon. La verdikto havas la celon malhelpi pliajn krimojn de Breivik (pri la resociiga celo mi ne certas en tiu ĉi okazo). Ne temas pri venĝo.
Fuzzy:
Kial? Do laŭ vi homo el malriĉa lando meritas pli severan punon?
Unue ili meritas pli bonajn vivkondiĉojn. Sed por la registaroj de tiaj landoj kompreneble pli severaj punoj estas la pli facila solvo ol ĝenerale pli bonaj vivkondiĉoj. Kompreneble tio principe estas maljusta.
Fuzzy:
Sunjo:
Fuzzy:
le_chaz:
Tio havas nomon: torturado.
Vi diris tiel kvazaŭ tio estas io malbona (rilate al malhomaĉoj kiel Brejvik)
Jes, mi opinias ke tio estas io malbona. Torturi iun pri kiu oni havas respondecon, kiu post la verdikto tute dependas de la ŝtata povo, estus misuzo de ŝtata povo, estus krimo.
Kial? La ŝtato ĉiam faris kaj faras tiaĵojn, kiujn la civitanoj ne rajtas fari. Kial vi komparas la necesajn agojn de la ŝtato kun fiagoj de krimuloj?
Kial torturo estu necesa? Kial ŝtato rajtu malrespekti homajn rajtojn?
Fuzzy:
Sunjo:Per tio la torturantoj egaliĝus al la murdisto (pri fia agado), kaj la murdisto egaliĝus al siaj viktimoj.
Torturadon de krimuloj la homaro sukcese uzadis dum multaj miljaroj. Do vi opinias ke ĉiuj viaj prauloj estis krimuloj egalaj kun murdistoj?
[/quote]Sukcese? Mi ne mem serĉis fontojn, sed almenaŭ en la germanaj versioj de vikipediaj artikoloj pri mortpuno kaj ĝismorta puno estas skribita ke ne ekzistas iuj pruvoj ke tiaj severaj punoj malhelpas la plej terurajn krimojn pro timiga efiko. Krome mi kredas ke la socio evoluas kaj espereble pliboniĝas. Oni ne faru ion nur ĉar oni faris tion dum jarmiloj se ekzistas kialoj por ne plu fari tion.
Fuzzy:Kion vi diros kiam aperos posteuloj de Brejvik? Mi vidas neniun kialon por ke ili ne aperu.
Tuta sekureco estas ne ebla (krom eble en ŝtato kiel en "1984" de George Orwell - ĉu vi volus vivi en tia ŝtato?). En la longa historio de la mortpuno estis mortigitaj multaj senkulpuloj. En la milito kontraŭ terorismo estis mortigitaj multaj senkulpuloj. Mi povas kompreni ke la infano kiu perdis la gepatrojn, aŭ la gepatroj kiuj perdis la infanojn malamas tiujn kiuj havas respondecon pri tio. Tio sufiĉe verŝajne kreos novajn teroristojn. Kaj se oni traktas ĉiujn civitanojn kiel eblajn krimulojn oni ne miru se kelkaj vere krimiĝos. Mi opinias ke en pli tolerema kaj justa socio terorismo estas ebla sed malpli verŝajna.

nikko (顯示個人資料) 2012年9月3日上午6:53:44

Mi ne estas kontraŭ, ke norvegoj pripagos bonstaton de Breivik. Al mi gravas nur, ke ĉiu estu feliĉa... unuflanke Breivik, aliflanke norvegoj. Ŝajnas, ke jam estas tiel.

Koracio (顯示個人資料) 2012年9月8日下午5:42:19

En Hungario estas novaj leĝo, ke la malliberuloj devas labori. Ilia salajraro estas la triuno de la minimuma salajraro. La malliberejoj estas hejtitaj, estas kurento; ili ricevas ankau la veston. Ja ne estas interreto, sed estas televidilo... Kaj la plej pli malriĉaj homoj loĝas sub la pontoj, aŭ vivas en ne imagenebla mizero. Por ili estas la malliberejo bona placo, ĉar la malliberuloj vivas en la nivelo de la mezklasanoj...

Vilius (顯示個人資料) 2012年9月8日下午6:38:51

Laŭ mi, tiom emociplenaj aferoj bone montras, kiom dika estas tuko de civilizeco, kovranta niajn malpli altajn instinktojn. Unuj povas kontroli sin, kaj restas raciaj kaj homecaj, malgraŭ kolero kaj malĝojo, kaj aliaj... Nu vi mem legu ĉi tiun fadenon de komenco.

cellus (顯示個人資料) 2012年9月9日上午7:21:48

codesito:Breivik, terura mortigisto. Sed, li ne estas la sola kulpulo, nia tuta socio estas malsana. Ĉu li ne estas la kreaĵo de nia dekadenca socio?
La opinioj kiuj igis Breivik fari kionn li faris estas eble dekadencaj, sed ili estas vaste disvastigitaj. Mi kredas ke sufiĉe multaj opinias ke ili devas savi la kristanismon kontraŭ islamo, kaj tiun opinion havas multaj respektindaj politikistoj. Poste estas alia afero ke tio eble estas eraro. La medioj ĉia volas paroli kun la plej ekstremismaj anoj de religioj anstatabu koncentrigi je la ordinaraj anoj, kiuj estas sufiˆ¶ce similaj, estu ili muzulmanoj aŭ kristanoj. Mi estas tia kristano al kiu oni verŝetis akvon sur la kapon kiam mi estis kelkajn tagojn aĝa, sed iĝante konscia, mi konstatis ke mi ne kredas, kaj tiel reagas la plej multaj homoj, kaj reagis jam ekde la tempo de la apostolo Paŭlo.

回到上端