去目錄頁

ellamiri

HaleBopp, 2012年8月29日

讯息: 9

语言: Esperanto

HaleBopp (显示个人资料) 2012年8月29日上午8:17:09

Saluton!

Estas vorto nekomprenata de mi, ĉe la paĝo 116 de la dua volumo de "La Mastro de l' Ringoj".
La afero temas kiam Gandalfo kaj ties kunuloj vizitas la reĝon Teodenon. La gardisto postulas, antaŭ vidi la reĝon, ke ili forlasu iliajn armilojn, inkluzive la magian bastonon de Gandalfo. Do Gandalfo respondas :

"Se mi ne rajtas apogi min per mia bastono dumire, mi sidos ĉi tie ekstere, ĝis plaĉos al Teodeno ellamiri mem por interparoli kun mi."

Mi ne komprenas la vorton "ellamiri" kaj ŝajnas, ke ĝi ne signifas eliri dorse de lamo! okulumo.gif
Ĉu vi povas ĝin klarigi?

Dankon. ridulo.gif

sudanglo (显示个人资料) 2012年8月29日上午9:14:55

el-lam-iri - lame el-iri

HaleBopp (显示个人资料) 2012年8月29日上午10:27:29

Dankon! Fakte mi nur serĉis "lamo" en la PIV, kaj mi certis, ke la radiko lam- nur temis pri la sud-amerika besto!

Do ankoraŭ estas neeltenebla anomalio en Esperanto! Ĉar ne ĉiuj lamoj estas lamaj, kiel ne ĉiuj legendoj estas legendaj...

Oni vere reformu Esperanton! okulumo.gif

nikko (显示个人资料) 2012年8月29日上午10:46:36

Ĉu estas traduko de William Auld? Mi ŝategas ĝin, ĉar ĝi estas pli bona ol 11 rusaj tradukoj de tiu ĉi verko.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年8月29日上午11:00:12

HaleBopp, vi trovis nur unu vorton nekomprenebla: "ellamiri", sed en tiu frazo mi renkontis alian: "dumire".

Mi ne scias kial tradukistoj turnas sin al esprimoj aŭ kunmetaĵoj malfacile kompreneblaj. Ŝajnas al mi ke oni maloftege uzas tiujn dirmanierojn en ĉiutagaj skribaĵoj aŭ konversacioj.

Dank'al Sudanglo, oni povis solvi tiun tradukproblemon.

Miaopinie, la frazo perdus nenion se ĝi estus skribita:
"Se mi ne rajtas apogi min per mia bastono dum mi iras, mi sidos ĉi tie ekstere, ĝis plaĉos al Teodeno lame eliri mem por interparoli kun mi."

Amike.

HaleBopp (显示个人资料) 2012年8月29日上午11:02:58

nikko:Ĉu estas traduko de William Auld?
Jes. Ankaŭ mi ŝatas tiun tradukon. Ĝi estas tre bonstila kaj faĉile legebla.

nikko (显示个人资料) 2012年8月29日上午11:05:25

antoniomoya:HaleBopp, vi trovis nur unu vorton nekomprenebla: "ellamiri", sed en tiu frazo mi renkontis alian: "dumire".

Mi ne scias kial tradukistoj turnas sin al esprimoj aŭ kunmetaĵoj malfacile kompreneblaj. Ŝajnas al mi ke oni maloftege uzas tiujn dirmanierojn en ĉiutagaj skribaĵoj aŭ konversacioj.

Dank'al Sudanglo, oni povis solvi tiun tradukproblemon.

Miaopinie, la frazo perdus nenion se ĝi estus skribita:
"Se mi ne rajtas apogi min per mia bastono dum mi iras, mi sidos ĉi tie ekstere, ĝis plaĉos al Teodeno lame eliri mem por interparoli kun mi."

Amike.
Mi estas ruso, sed tuj komprenis la vorton en teksto. Ŝajne, tio ĉi dependas de alkutimiĝo. Interalie, kunmetvofroj estas belegaj sencujoj. Tamen francoj ne estas kutimaj tiel pensi.

HaleBopp (显示个人资料) 2012年8月29日上午11:09:14

antoniomoya:HaleBopp, vi trovis nur unu vorton nekomprenebla: "ellamiri", sed en tiu frazo mi renkontis alian: "dumire".
Fakte, tiu vorto ne estis problema por mi, kaj mi komprenis "dum la iro". Sed mi ne estas sufiĉe sperta por diri ĉu tiu dirmaniero estas malofte uzata aŭ mallerta.

nikko (显示个人资料) 2012年8月29日上午11:19:54

HaleBopp:
antoniomoya:HaleBopp, vi trovis nur unu vorton nekomprenebla: "ellamiri", sed en tiu frazo mi renkontis alian: "dumire".
Fakte, tiu vorto ne estis problema por mi, kaj mi komprenis "dum la iro". Sed mi ne estas sufiĉe sperta por diri ĉu tiu dirmaniero estas malofte uzata aŭ mallerta.
Mi vidis saman vorton en la traduko de "La Burgo Kondamnita"(fratoj Strugackij)... sed estas alia tradukisto. Fakte, estas ĝi klara vorto.

回到上端