Към съдържанието

Ĉu mia teksto estas bone?

от Jav88_arg, 03 септември 2012

Съобщения: 8

Език: Esperanto

Jav88_arg (Покажи профила) 03 септември 2012, 03:34:20

Saluton! Mia nomo estas Javier, mi havas 24 jarojn kaj mi loĝas en Argentino. Mi parolas hispanon, anglinon kaj francinon, sed mia nova aventuro estas lerni esperanton! Mi skribos miajn mesaĝojn kun la helpo de la vortaro de Lernu.net. Mi jam konas iom de gramatikon ĉar mi faris malgrandan kurson antaŭ pluraj jaroj. Mi skribos tre ofte por povi praktiki ĉi tiu lingvon kaj ankaŭ lerni tra miaj eraroj. Mi pensas ke la esperanto estas iom facila ĉar la vortoj estas similaj al la vortoj de aliaj lingvoj. Mi kredas ke la sinjoro Zamenhof havis unu tre bonan ideon... La esperanto povus ligi ĉiuj homojn de la planedo se ili estus interesataj en lerni tio!

Hyperboreus (Покажи профила) 03 септември 2012, 04:45:33

Forigite

Chainy (Покажи профила) 03 септември 2012, 07:05:42

Ja eblas diri: "Mi havas 24 jarojn." Ambaŭ formoj estas ĝustaj.

Ne necesas 'la' antaŭ 'Esperanto'.

...lerni PER miaj eraroj....

Anstataŭ 'se ili estus interesataj', mi dirus simple '...se iliN interesUs lerni ĜIN (= Esperanton)' (sen en)

fizikisto (Покажи профила) 03 септември 2012, 07:48:08

Gratulon, vi jam tre bone skribas Esperante!

Mi forlasus kelkajn "la":

Mi pensas ke -- Esperanto estas ...
Mi kredas ke -- sinjoro Zamenhof ...
-- Esperanto povus ligi ...

Amike
Fizikisto

Ondo (Покажи профила) 03 септември 2012, 08:05:08

Jav88_arg:Saluton! Mia nomo estas Javier, mi havas 24 jarojn kaj mi loĝas en Argentino.
Saluton, Javier! Via Esperanto estas jam bona, facile komprenebla, kaj vi rapide perfektiĝos. Ĉi tie vi certe ricevos multajn konsilojn, korektojn kaj "korektojn". Ne kredu absolute ĉion diritan. Ne ĉio, kion iu preferas diri alimaniere, estas eraro.

Kiel Chainy jam diris, "mi havas 24 jarojn" estas tute bona frazo. Same, vi povas diri "kun la helpo de la vortaro de Lernu.net".

sudanglo (Покажи профила) 03 септември 2012, 09:45:56

Mi konsentas kun Ondo. Cetere, ankaŭ kun Chainy.

Tradicie la prepozicioj kiuj povas side rekte antaŭ infinitivo estas nur kelkaj. Sed vi ja povas diri interesita pri/de/en X-o

Ilmen (Покажи профила) 03 септември 2012, 10:39:28

Jae, antaŭ la lingvnomo "Esperanto" la artikolo "la" estas tute forlasinda. Aliokaze oni povus konfuzi ĝin kun "la ulo, kiu estas esperanta", kompreneble. ridulo.gif

PosmoX (Покажи профила) 06 септември 2012, 21:41:01

Saluton! Mi loĝas ankaŭ en Argentino, Bonaero urbo. Mi parolas la Hispanan kaj la Anglan. Mi komprenas facile vian Esperanton. Mi faris bazan kurson per retpoŝto kaj legis "Gerda Malaperis"

Обратно нагоре