შინაარსის ნახვა

La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.

codesito-ისა და 13 სექტემბერი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 41

ენა: Esperanto

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 07:45:40

La fiasko de esperanto estas fiasko en la kapo de Codesito. Eventuale kiam ni parolas pri fiasko de esperanto kaj de Eŭropo la fiasko dependas de niaj atendoj. Ni kredis ke Eŭropo povos fari ion pli bonan ol la sufiĉe malbona unio, kaj ni kredis ke la tuta mondo tuj akceptos esperanton. Zamenhof volis (ĉu ne estis) unu milionon da subskriboj por daŭrigi esperanton, sed li tiom ŝatis la lingvon ke li tamen daŭrigis la agadon. Kaj li faris bone, ĉar mi opinias ke estas granda sukceso kiam iu skribas malgrandan libron kiun li eldonas pere de la doto de li aestonta edzino. To esperanto fakte disvastigis sin mem. Preskaŭ similan rezulton atingis IALA per interlingua, sed kun signifaj monsubtenoj, pri kiuj Zamenhof povis nur sonĝi. La ĥemiisto Ostwald donis (mi ne scias kiom grandan parton) de sia nobelpremio al la Ido-movado. Sed tio ne igis idon pli granda ol esperanto, eĉ se ĝi je kalkaj periodoj havis sufiĉe multajn anojn. Se la eldiraĵo de Marshall McLuhan, ke la medio estas la mesaĝo estas korekta, oni devus konsideri ĉu esperanto ne povus ludi rolon en la internacia novaĵindustrio.

Ke mia hejmlando Svedujo ofte prenas la samajn starpunktojn en la eŭropa kunlaboro kiel Britio, kiom tio estas kaŭzata de la fakto ke svedaj politikistoj ĉefe parolas la anglan lingvon kaj do havas impresojn de la angla diskurso? Ĉu esperanto povus igi ke la diskurso de aliaj EU-landoj povus ludi pri grandan rolon en la evoluo de la opinioj en Eŭropo. _

Ĉu esperanto povus krei tiun tut-unian diskurson kiun ni eventuale bezonos. Kia aspektas la vera situacio?

Mi sentas ke la problemo por esperanto estas kelkfoje ke ĝi devas povi liveri, kiam ni bezonas lingvajn kontaktojn.

fajrkapo (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 09:26:56

patrik:La fiasko de Esperanto estus simple sole nia fiasko. E-o estas sole nia respondeco, nek de Eŭropo, nek de la homaro, nek de la mondo, nek de la tuta universo. Kulpigi aliajn pro aferoj, kiujn ili ne vere komprenas, estas stultaĵo kaj evito de la vera kaŭzo.
Mi ne konsentas, homoj, multaj homoj, plendas pri la malfacilo de tiu ajn lingvo, la malbelo de tiu alia, la stultaĵoj de tiu kaj de tiu, ktp, sed neniu, krom esperantistoj kaj serĉistoj de artefaritaj lingvoj (malmultegaj), faras ion por ŝanĝi ĝin, kaj ĉiuj konformiĝas kun komplikaj naciaj lingvoj, kaj krome, kiam ili aŭdas ion pri Eo ili faras la "ora demando":, sed ĉu tio utilas por io?, anstataŭ koni la lingvon, kaj se ĉiuj pensas tiel neniam io ŝanĝos.

codesito (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 11:38:43

patrik:La fiasko de Esperanto estus simple sole nia fiasko. E-o estas sole nia respondeco, nek de Eŭropo, nek de la homaro, nek de la mondo, nek de la tuta universo. Kulpigi aliajn pro aferoj, kiujn ili ne vere komprenas, estas stultaĵo kaj evito de la vera kaŭzo.
En 1969 Usono surluniĝis, ĉu vi ne pensas ke iasence ĝi estis la venko de la tuta homaro?

patrik (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 13:59:33

codesito:
patrik:La fiasko de Esperanto estus simple sole nia fiasko. E-o estas sole nia respondeco, nek de Eŭropo, nek de la homaro, nek de la mondo, nek de la tuta universo. Kulpigi aliajn pro aferoj, kiujn ili ne vere komprenas, estas stultaĵo kaj evito de la vera kaŭzo.
En 1969 Usono surluniĝis, ĉu vi ne pensas ke iasence ĝi estis la venko de la tuta homaro?
Certe ne la venko de la Sovetunio, do ja ne. Ajnkaze, tio estas maltrafa komparo.

hebda999 (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 14:42:57

patrik:Certe ne la venko de la Sovetunio, do ja ne. Ajnkaze, tio estas maltrafa komparo.
Post la Dua Mondmilito amerikanoj kaj rusoj serĉadis kaj kaptadis multajn germanajn sciencistojn. Amerikanoj arestis kaj transportis al Ameriko la germanan konstruanton de naziaj V1/V2 misiloj, kiuj dummilite detruis Londonon, Wernher von Braun. Li iĝis ĉefa usona konstruanto de Saturn-rakedoj. Sen tiuj ĉi rakedoj la flugo al la Luno ne estus ebla. Do, la usona kosma sukceso estis ĉefe pro la germanoj, ilia tekniko kaj usona mono.

patrik (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 14:59:39

hebda999:
patrik:Certe ne la venko de la Sovetunio, do ja ne. Ajnkaze, tio estas maltrafa komparo.
Post la Dua Mondmilito amerikanoj kaj rusoj serĉadis kaj kaptadis multajn germanajn sciencistojn. Amerikanoj arestis kaj transportis al Ameriko la germanan konstruanton de naziaj V1/V2 misiloj, kiuj dummilite detruis Londonon, Wernher von Braun. Li iĝis ĉefa usona konstruanto de Saturn-rakedoj. Sen tiuj ĉi rakedoj la flugo al la Luno ne estus ebla. Do, la usona kosma sukceso estis ĉefe pro la germanoj, ilia tekniko kaj usona mono.
Ne deflankiĝu el la temo.

codesito (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 18:36:09

patrik:
codesito:
patrik:La fiasko de Esperanto estus simple sole nia fiasko. E-o estas sole nia respondeco, nek de Eŭropo, nek de la homaro, nek de la mondo, nek de la tuta universo. Kulpigi aliajn pro aferoj, kiujn ili ne vere komprenas, estas stultaĵo kaj evito de la vera kaŭzo.
En 1969 Usono surluniĝis, ĉu vi ne pensas ke iasence ĝi estis la venko de la tuta homaro?
Certe ne la venko de la Sovetunio, do ja ne. Ajnkaze, tio estas maltrafa komparo.
kaj, ĉu pitagoras, Galileo, Koperniko, Niŭton, kaj miloj da aliaj homoj ne havas ankaŭ respondecon en tiu sukceso?

hebda999 (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 19:37:46

codesito:...kaj, ĉu pitagoras, Galileo, Koperniko, Niŭton, kaj miloj da aliaj homoj ne havas ankaŭ respondecon en tiu sukceso?
Vi forgesis Ĉialkovski'on, kiu elpensis multesegmentajn rakedojn. Li estis ruso.

HaleBopp (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 19:44:26

Ĉu ni estas fiaskuloj, fiaskantoj aŭ fiaskistoj? okulumo.gif

baibaibibi (მომხმარებლის პროფილი) 14 სექტემბერი, 2012 20:04:40

HaleBopp:Ĉu ni estas fiaskuloj, fiaskantoj aŭ fiaskistoj? okulumo.gif
Fiaskitoj, fiaskemaj uloj, fiaskoplenaj, fiaskoadiktoj...

ზემოთ დაბრუნება