La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.
od codesito, 13. septembra 2012
Príspevky: 41
Jazyk: Esperanto
cellus (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 7:45:40
Ke mia hejmlando Svedujo ofte prenas la samajn starpunktojn en la eŭropa kunlaboro kiel Britio, kiom tio estas kaŭzata de la fakto ke svedaj politikistoj ĉefe parolas la anglan lingvon kaj do havas impresojn de la angla diskurso? Ĉu esperanto povus igi ke la diskurso de aliaj EU-landoj povus ludi pri grandan rolon en la evoluo de la opinioj en Eŭropo. _
Ĉu esperanto povus krei tiun tut-unian diskurson kiun ni eventuale bezonos. Kia aspektas la vera situacio?
Mi sentas ke la problemo por esperanto estas kelkfoje ke ĝi devas povi liveri, kiam ni bezonas lingvajn kontaktojn.
fajrkapo (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 9:26:56
patrik:La fiasko de Esperanto estus simple sole nia fiasko. E-o estas sole nia respondeco, nek de Eŭropo, nek de la homaro, nek de la mondo, nek de la tuta universo. Kulpigi aliajn pro aferoj, kiujn ili ne vere komprenas, estas stultaĵo kaj evito de la vera kaŭzo.Mi ne konsentas, homoj, multaj homoj, plendas pri la malfacilo de tiu ajn lingvo, la malbelo de tiu alia, la stultaĵoj de tiu kaj de tiu, ktp, sed neniu, krom esperantistoj kaj serĉistoj de artefaritaj lingvoj (malmultegaj), faras ion por ŝanĝi ĝin, kaj ĉiuj konformiĝas kun komplikaj naciaj lingvoj, kaj krome, kiam ili aŭdas ion pri Eo ili faras la "ora demando":, sed ĉu tio utilas por io?, anstataŭ koni la lingvon, kaj se ĉiuj pensas tiel neniam io ŝanĝos.
codesito (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 11:38:43
patrik:La fiasko de Esperanto estus simple sole nia fiasko. E-o estas sole nia respondeco, nek de Eŭropo, nek de la homaro, nek de la mondo, nek de la tuta universo. Kulpigi aliajn pro aferoj, kiujn ili ne vere komprenas, estas stultaĵo kaj evito de la vera kaŭzo.En 1969 Usono surluniĝis, ĉu vi ne pensas ke iasence ĝi estis la venko de la tuta homaro?
patrik (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 13:59:33
codesito:Certe ne la venko de la Sovetunio, do ja ne. Ajnkaze, tio estas maltrafa komparo.patrik:La fiasko de Esperanto estus simple sole nia fiasko. E-o estas sole nia respondeco, nek de Eŭropo, nek de la homaro, nek de la mondo, nek de la tuta universo. Kulpigi aliajn pro aferoj, kiujn ili ne vere komprenas, estas stultaĵo kaj evito de la vera kaŭzo.En 1969 Usono surluniĝis, ĉu vi ne pensas ke iasence ĝi estis la venko de la tuta homaro?
hebda999 (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 14:42:57
patrik:Certe ne la venko de la Sovetunio, do ja ne. Ajnkaze, tio estas maltrafa komparo.Post la Dua Mondmilito amerikanoj kaj rusoj serĉadis kaj kaptadis multajn germanajn sciencistojn. Amerikanoj arestis kaj transportis al Ameriko la germanan konstruanton de naziaj V1/V2 misiloj, kiuj dummilite detruis Londonon, Wernher von Braun. Li iĝis ĉefa usona konstruanto de Saturn-rakedoj. Sen tiuj ĉi rakedoj la flugo al la Luno ne estus ebla. Do, la usona kosma sukceso estis ĉefe pro la germanoj, ilia tekniko kaj usona mono.
patrik (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 14:59:39
hebda999:Ne deflankiĝu el la temo.patrik:Certe ne la venko de la Sovetunio, do ja ne. Ajnkaze, tio estas maltrafa komparo.Post la Dua Mondmilito amerikanoj kaj rusoj serĉadis kaj kaptadis multajn germanajn sciencistojn. Amerikanoj arestis kaj transportis al Ameriko la germanan konstruanton de naziaj V1/V2 misiloj, kiuj dummilite detruis Londonon, Wernher von Braun. Li iĝis ĉefa usona konstruanto de Saturn-rakedoj. Sen tiuj ĉi rakedoj la flugo al la Luno ne estus ebla. Do, la usona kosma sukceso estis ĉefe pro la germanoj, ilia tekniko kaj usona mono.
codesito (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 18:36:09
patrik:kaj, ĉu pitagoras, Galileo, Koperniko, Niŭton, kaj miloj da aliaj homoj ne havas ankaŭ respondecon en tiu sukceso?codesito:Certe ne la venko de la Sovetunio, do ja ne. Ajnkaze, tio estas maltrafa komparo.patrik:La fiasko de Esperanto estus simple sole nia fiasko. E-o estas sole nia respondeco, nek de Eŭropo, nek de la homaro, nek de la mondo, nek de la tuta universo. Kulpigi aliajn pro aferoj, kiujn ili ne vere komprenas, estas stultaĵo kaj evito de la vera kaŭzo.En 1969 Usono surluniĝis, ĉu vi ne pensas ke iasence ĝi estis la venko de la tuta homaro?
hebda999 (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 19:37:46
codesito:...kaj, ĉu pitagoras, Galileo, Koperniko, Niŭton, kaj miloj da aliaj homoj ne havas ankaŭ respondecon en tiu sukceso?Vi forgesis Ĉialkovski'on, kiu elpensis multesegmentajn rakedojn. Li estis ruso.
HaleBopp (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 19:44:26
baibaibibi (Zobraziť profil) 14. septembra 2012 20:04:40
HaleBopp:Ĉu ni estas fiaskuloj, fiaskantoj aŭ fiaskistoj?Fiaskitoj, fiaskemaj uloj, fiaskoplenaj, fiaskoadiktoj...