Mergi la conținut

La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.

de codesito, 13 septembrie 2012

Contribuții/Mesaje: 41

Limbă: Esperanto

Regis_Castro (Arată profil) 10 octombrie 2012, 20:44:06

Mi iomete malĝojas post legi ĉi tion.
Se plejparte (laŭ ĉi tiu mesaĝaro) eĉ geesperantistoj opinias, ke esperanto fiaskis do mi ne surpriziĝu plu aŭskultinte tion de ne esperantistoj.

Mi vere ne opinias, ke esperanto fiaskis. Imagu, ke unu persono kreis lingvon ie kaj hodiaŭ ĝi estas parolata en multaj landoj. Por mi tio jam signifas, ke ĝi ne fiaskis.
Kompreneblas, ke nia movado progresas malrapide sed tio ne estas mirinda.

Laŭ mi nun estas oportuna momento pensi "Kion mi faras por esperanto?"
Se unu el vi faras nenion por ĝi kaj opinias ke ĝi fiaskis, mi pensas ke nun venas tempo fari ion anstataŭ daŭre plendi, ĉu ne? hehe

"Ni semas kaj semas
neniam laciĝas"

cellus (Arată profil) 11 octombrie 2012, 11:55:21

Se oni pensas pri la fakto ke esperanto komenciĝis kiel lernolibro kaj ĝin parolis unu (1) homo. Nun parolas ĝin miloj da homoj. Tio estas unika atingaĵo!

Kjell R

cxevino (Arată profil) 11 octombrie 2012, 12:53:38

Esperantismo samkiel spiritismo, bahaismo, anarkiismo, komunismo, ktp. apartenas al epoko de utopioj ĉefe inter la findeknaŭa kaj findudeka jarcentoj kiam oni volis kunigi raciismo kun ideologioj-religioj... La nuna tempo estas tiu de komenco de nova erao kun reveno al realismo, kaj historio... La nova mondordo estos per multnaciaj imperioj tutkontinentaj kun siaj tiesaj ŝtatlingvoj, ĉefe hispana, rusa kaj ĉina... Esperanto kaj la angla havos tion komunan ke ambaŭ iros rubujon...

antoniomoya (Arată profil) 11 octombrie 2012, 18:14:42

Por mi, Esperanto ne malsukcesis, kontraŭe. Pripensu: antaŭ unu jarcento, nur kelkaj homoj sciis la lingvon. Hodiaŭ, miloj aŭ eĉ miliono(j) da ili scipovas ĝin. Ĉiu jar-tago okazas iun esperantan okazaĵon ie en la mondo. Ĉu tio, kompare kun tio kio okazis antaŭ 100 jarojn, ŝajnas al vi malsukceson?

La "interna ideo" de Esperanto ĉiam akompanos ĝin. Dum ekzistos naciajn malfacilegajn lingvojn, Esperanto ĉiam estos taŭga pontolingva solvo al problemo de interkomunikado, tiel hodiaŭ kiel morgaŭ. Naciaj lingvoj ne malaperos. Do, eble morgaŭ pli saĝaj homoj ekuzos Esperanton por internaciaj rilatoj. Kiu povas diveni la estontecon?

Aserti ke Esperanto malsukcesis estas, minimume, stranga ideo.

Amike.

lagtendisto (Arată profil) 11 octombrie 2012, 20:35:53

La postulo de lernu fremdlingvo kaj kunligilu tio decido al io de politika kaj religia celo. Tio postulo estas la vera fiasko por lingvo Esperanto. Lasu lingvo kiel ilo por komuniku. Ne bezonas io de fiksa fasado. Oni nur igu sin ridece kun io de tio abstrakta "interna ideo" k.t.p.

UZES (Arată profil) 13 octombrie 2012, 20:57:40

http://esperantoilustrita.blogspot.com/2012/10/esp...

Esperanto atingas historian markon ĉe interreto

La virtuala enciklopedio Vikipedio registris 170 mil artikolojn en Esperanto. La marko estis mezurita en la 20-a de Septembro. La sekcio en la Internacia Lingvo okupas la 27-an lokon inter la plej alirataj, super idiomoj de grandpopolaj landoj, kiel Danujo, Serbujo kaj Israelo. Ĉiŭhore 10 mil retumantoj vizitas la esperantistan retejon, ciferoj similaj al tiuj de lingvoj kiel la estona kaj la hinda. 125 jarojn post sia publikigo Esperanto estas inter la 50 plej videblaj lingvoj de la mondo.

lagtendisto (Arată profil) 13 octombrie 2012, 21:29:26

Jes. WikiTrans bone funkcias. Sed en interreto la amaso de datenoj ne gravas.

borgesvive (Arată profil) 14 octombrie 2012, 09:01:39

UZES:http://esperantoilustrita.blogspot.com/2012/10/esp...

Esperanto atingas historian markon ĉe interreto

La virtuala enciklopedio Vikipedio registris 170 mil artikolojn en Esperanto. La marko estis mezurita en la 20-a de Septembro. La sekcio en la Internacia Lingvo okupas la 27-an lokon inter la plej alirataj, super idiomoj de grandpopolaj landoj, kiel Danujo, Serbujo kaj Israelo. Ĉiŭhore 10 mil retumantoj vizitas la esperantistan retejon, ciferoj similaj al tiuj de lingvoj kiel la estona kaj la hinda. 125 jarojn post sia publikigo Esperanto estas inter la 50 plej videblaj lingvoj de la mondo.
Ĉu vi iam promenis por la esperanta vikipedio? Ĝi estas terura. La plej multo de la artikoloj estas bazaj tradukaĵoj, kaj multaj vortoj estas vere elpensitaj. Jes, la nombro da artikoloj estas granda, sed la kvalito estas alia afero.

maratonisto (Arată profil) 14 octombrie 2012, 09:21:22

borgesvive:Ĉu vi iam promenis por la esperanta vikipedio? Ĝi estas terura. La plej multo de la artikoloj estas bazaj tradukaĵoj, kaj multaj vortoj estas vere elpensitaj. Jes, la nombro da artikoloj estas granda, sed la kvalito estas alia afero.
Esperanta Vikipedio okupas 30-an lokon laŭ kvanto de paĝoj kaj 27-an lokon laŭ kvanto de artikoloj. Sekve, aserto, ke Esperanta Vikipedio konsistas el bazaj artikoloj, ne estas vera.
Ĉu Vi spertas, ke la kvalito de espertanta Vikipedio estas malbona? Mi ne havas tiun impreson.
Se Vi opinias, ke iu artikolo estas malbona, plibonigu ĝin, ne kalumniu.

lagtendisto (Arată profil) 14 octombrie 2012, 10:28:38

Vikipedio neniam celis kaj espere celos por estu ilo de iu de propagando.

Înapoi mai sus