La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.
貼文者: codesito, 2012年9月13日
訊息: 41
語言: Esperanto
Regis_Castro (顯示個人資料) 2012年10月10日下午8:44:06
Se plejparte (laŭ ĉi tiu mesaĝaro) eĉ geesperantistoj opinias, ke esperanto fiaskis do mi ne surpriziĝu plu aŭskultinte tion de ne esperantistoj.
Mi vere ne opinias, ke esperanto fiaskis. Imagu, ke unu persono kreis lingvon ie kaj hodiaŭ ĝi estas parolata en multaj landoj. Por mi tio jam signifas, ke ĝi ne fiaskis.
Kompreneblas, ke nia movado progresas malrapide sed tio ne estas mirinda.
Laŭ mi nun estas oportuna momento pensi "Kion mi faras por esperanto?"
Se unu el vi faras nenion por ĝi kaj opinias ke ĝi fiaskis, mi pensas ke nun venas tempo fari ion anstataŭ daŭre plendi, ĉu ne? hehe
"Ni semas kaj semas
neniam laciĝas"
cellus (顯示個人資料) 2012年10月11日上午11:55:21
Kjell R
cxevino (顯示個人資料) 2012年10月11日下午12:53:38
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年10月11日下午6:14:42
La "interna ideo" de Esperanto ĉiam akompanos ĝin. Dum ekzistos naciajn malfacilegajn lingvojn, Esperanto ĉiam estos taŭga pontolingva solvo al problemo de interkomunikado, tiel hodiaŭ kiel morgaŭ. Naciaj lingvoj ne malaperos. Do, eble morgaŭ pli saĝaj homoj ekuzos Esperanton por internaciaj rilatoj. Kiu povas diveni la estontecon?
Aserti ke Esperanto malsukcesis estas, minimume, stranga ideo.
Amike.
lagtendisto (顯示個人資料) 2012年10月11日下午8:35:53
UZES (顯示個人資料) 2012年10月13日下午8:57:40
Esperanto atingas historian markon ĉe interreto
La virtuala enciklopedio Vikipedio registris 170 mil artikolojn en Esperanto. La marko estis mezurita en la 20-a de Septembro. La sekcio en la Internacia Lingvo okupas la 27-an lokon inter la plej alirataj, super idiomoj de grandpopolaj landoj, kiel Danujo, Serbujo kaj Israelo. Ĉiŭhore 10 mil retumantoj vizitas la esperantistan retejon, ciferoj similaj al tiuj de lingvoj kiel la estona kaj la hinda. 125 jarojn post sia publikigo Esperanto estas inter la 50 plej videblaj lingvoj de la mondo.
borgesvive (顯示個人資料) 2012年10月14日上午9:01:39
UZES:http://esperantoilustrita.blogspot.com/2012/10/esp...Ĉu vi iam promenis por la esperanta vikipedio? Ĝi estas terura. La plej multo de la artikoloj estas bazaj tradukaĵoj, kaj multaj vortoj estas vere elpensitaj. Jes, la nombro da artikoloj estas granda, sed la kvalito estas alia afero.
Esperanto atingas historian markon ĉe interreto
La virtuala enciklopedio Vikipedio registris 170 mil artikolojn en Esperanto. La marko estis mezurita en la 20-a de Septembro. La sekcio en la Internacia Lingvo okupas la 27-an lokon inter la plej alirataj, super idiomoj de grandpopolaj landoj, kiel Danujo, Serbujo kaj Israelo. Ĉiŭhore 10 mil retumantoj vizitas la esperantistan retejon, ciferoj similaj al tiuj de lingvoj kiel la estona kaj la hinda. 125 jarojn post sia publikigo Esperanto estas inter la 50 plej videblaj lingvoj de la mondo.
maratonisto (顯示個人資料) 2012年10月14日上午9:21:22
borgesvive:Ĉu vi iam promenis por la esperanta vikipedio? Ĝi estas terura. La plej multo de la artikoloj estas bazaj tradukaĵoj, kaj multaj vortoj estas vere elpensitaj. Jes, la nombro da artikoloj estas granda, sed la kvalito estas alia afero.Esperanta Vikipedio okupas 30-an lokon laŭ kvanto de paĝoj kaj 27-an lokon laŭ kvanto de artikoloj. Sekve, aserto, ke Esperanta Vikipedio konsistas el bazaj artikoloj, ne estas vera.
Ĉu Vi spertas, ke la kvalito de espertanta Vikipedio estas malbona? Mi ne havas tiun impreson.
Se Vi opinias, ke iu artikolo estas malbona, plibonigu ĝin, ne kalumniu.
lagtendisto (顯示個人資料) 2012年10月14日上午10:28:38