Al la enhavo

kondiĉa modo en la rusa

de hunne68, 2012-septembro-16

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

hunne68 (Montri la profilon) 2012-septembro-16 11:38:54

Mi interesiĝas por la esprimo de la pasinteco en la kondiĉa modo en la rusa. Bv. iu traduki la jenajn frazojn:

Mi aĉetus libron.
Mi estus aĉetinta libron.

Mi lernis la rusan en la lernejo, sed mi nur memoras la esprimon por la nuntempo.

Chainy (Montri la profilon) 2012-septembro-16 13:15:51

Mi aĉetus libron = Я бы купил книгу
Mi estus aĉetinta libron = Mi aĉetus libron = Я бы купил книгу

Formoj kiel 'estus aĉetinta' kutime ne necesas, do Esperanto funkcias en simila maniero, kiel la rusa lingvo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-septembro-16 15:43:15

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-16 16:27:01

Hyperboreus, la fadeno temas pri la rusa kaj ne pri Esperanto!

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-septembro-16 16:56:37

Forigite

hunne68 (Montri la profilon) 2012-septembro-18 05:48:50

Mi certas, ke ankaŭ en la rusa estas rimedo por esprimi la duan signifon (la du frazoj ja havas tute malsaman signifon). Esperanto ja ankaŭ povas ĉirkaŭskribi la pasintecon. Eble en la rusa oni uzas adverbojn aŭ ion tian.
Estus bele, se ankaŭ gepatraj parolantoj traktus la demandon!

sergejm (Montri la profilon) 2012-septembro-18 07:54:07

Kutime oni metas 'бы' post verbo:
'Я купил бы книгу'
En pra-rusa 'бы' estis kondiĉa modo de verbo 'быть' (esti)
'купил' nun estas pasinta tempo de verbo 'купить' (aĉeti), sed en pra-rusa tio estis pasinttempa partricipo.
Fabeloj ofte komencigas per 'Жили-были старик со старухой' (Vivintaj estis avo kaj avino) - en pra-rusa tio estis jam-delonge-pasinta tempo.
En nuna rusa ambaŭ frazoj estas tradukitaj 'Я купил бы книгу'.
Se oni volas emfazi tempon, oni aldonas priskibaj vortojn:
'Я бы давно купил книгу, если бы у меня были деньги'
(Mi jam delonge aĉetus la libron, se mi havus monon)
'Я купил бы сейчас эту книгу, но у меня нет денег'
(Mi aĉetus nun ĉi libron, sed mi havas monon)
Ankaŭ oni povas perfektan aŭ neperfektan verbon:
'Я бы не покупал эту книгу'
(Mi ne aĉetadus ĉi libron)

hebda999 (Montri la profilon) 2012-oktobro-11 21:13:15

sergejm:(Mi ne aĉetadus ĉi libron)
Kiom da tempo oni bezonus por aĉeti unu libron?

Reen al la supro