У садржају

Mastro kaj subulo laŭ Hegel

од robbkvasnak, 07. октобар 2012.

Поруке: 5

Језик: Esperanto

robbkvasnak (Погледати профил) 07. октобар 2012. 03.52.13

Herr und Knecht – mastro kaj subulo (ofte tradukita per „sklavo“)
Oni ĵus montris en nia televido filmon pri la tri militoj de la angloj kontraŭ la nederlandanoj por kontroli nian landon (Usono). Mi ankaŭ legis pri la traktoj pere de la angloj al la skandinavoj por la angla regado de la komerco de la skandinavoj.
Kiam mi legas pri la sinteno de la nederlandanoj kaj la skandinavoj vid-al-vide al la angloj mi pensas pri la komentario pri la Hegel-a rilato de mastro kaj subulo kiel citita de Paulo Freire en “Pedagogio de la Premigitoj” – laŭ kio la subuloj adoras la mastrojn kaj faras el tio eron de sia identeco, kvazaŭ ĝis kunfando de la propra identeco kun la identeco de la mastro.

efilzeo (Погледати профил) 07. октобар 2012. 07.35.51

Ni estas ĉiam bestoj, la estro protektas nin, li gvidas nin kaj sur ĉio li donas al ni sencon. Kiel nomiĝas ĉi tiun filmon?

kefga_x (Погледати профил) 07. октобар 2012. 08.05.53

Iom eksterteme, tamen mi volus demandi ĉu ekzistas verkoj de Hegel Esperantlingve?

Hyperboreus (Погледати профил) 08. октобар 2012. 06.33.05

Forigite

cellus (Погледати профил) 08. октобар 2012. 08.37.31

robbkvasnak:Herr und Knecht – mastro kaj subulo (ofte tradukita per „sklavo“)
Oni ĵus montris en nia televido filmon pri la tri militoj de la angloj kontraŭ la nederlandanoj por kontroli nian landon (Usono). Mi ankaŭ legis pri la traktoj pere de la angloj al la skandinavoj por la angla regado de la komerco de la skandinavoj.
Kiam mi legas pri la sinteno de la nederlandanoj kaj la skandinavoj vid-al-vide al la angloj mi pensas pri la komentario pri la Hegel-a rilato de mastro kaj subulo kiel citita de Paulo Freire en “Pedagogio de la Premigitoj” – laŭ kio la subuloj adoras la mastrojn kaj faras el tio eron de sia identeco, kvazaŭ ĝis kunfando de la propra identeco kun la identeco de la mastro.
Ĉu vi pensas pri la skandinavaj kolonioj en Nordameriko?

Вратите се горе