Moderna esperanto...
de tomasoavro, 2012-oktobro-10
Mesaĝoj: 22
Lingvo: Esperanto
tomasoavro (Montri la profilon) 2012-oktobro-10 04:59:17
Antaŭ nelonge s-ro Renzo intervjuis. Unu el demandoj kaj respondo por ĝi:
Kion por vi, kiel reĝisoro, signifis labori kun profesiuloj el diversaj partoj de la mondo?
La reĝisoro estu ĉefo por sia teamo, estu parte renesanca homo, kaj parte psikologisto. Li kontrolu ĉion, gvidu siajn kunlaborantojn per 'dura mano', helpu mense aktorojn, sed samtempe estu malfermita kaj lernu de kolegoj de la filma aro. Do ĝuste tielmaniere mi laboris en la "Batalo de Vieno" - tio estis pura plezuro. Feliĉe, ni povis uzi la anglan, kiu estas la moderna esperanto. Tiu permesis al ni akordiĝi sen tro da problemoj.
Se tiu vidpunkto estas ekumena en filma medio, tio signifas... Eble nenion, eble tro multe.
cellus (Montri la profilon) 2012-oktobro-10 09:06:48
Kiel esperanton mi vidus la anglan kiel sufiĉe nemoderna lingvo. sed la fakto el mia horizonto estas ke ĝi fakte estas la internacia lingvo.
Esperanto estos la internacia lingvo kia pli da homoj uzas ĝin kiel tian.
morico (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 08:05:53
Eo estas ILo de la Dudek unua jarcento sed ĝia komunikado estas tre malforta.
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 11:05:40
Eble iu tago homoj iĝos pli prudentaj, konstatos sian eraron, kaj tiam elektos Esperanton.
Amike.
Hundies19 (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 14:55:25
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 17:08:31
Hundies19:Estas ankaŭ la problemo de reformistaj agoj. Ili okazos je iam ajn egaj nacioj internacie klopodus uzi esperanton. Esperanto neperfektas. Tiu fakto kreus iom problemojn, senreigarde al nebezono de perfekta interlingvo.Ĉu eble la angla (aŭ la hispana, la franca, ktp) estas perfekta lingvo?... Almenaŭ Esperanto estas regula, do pli facile lernebla. Kaj ĝi apartenas al neniu nacio, sed respektas ĉiujn lingvojn. Ĝia celo estas servi kiel pontolingvo, ne anstataŭi gepatrajn lingvojn.
Amike.
Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 17:29:56
antoniomoya:... Almenaŭ Esperanto estas regula, do pli facile lernebla. Kaj ĝi apartenas al neniu nacio, sed respektas ĉiujn lingvojn. Ĝia celo estas servi kiel pontolingvo, ne anstataŭi gepatrajn lingvojn.Ni scias, dankon...
Sed mi vere komprenas la punkton de Hundies19. Homoj, kiu ne vere volas lerni alian lingvon, certe kritikos ĉiun etetan malavantaĝon de lingvo, kiu speciale konstruitis por servi kiel ĉies dua lingvo.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 17:34:26
antoniomoya:Eble iu tago homoj iĝos pli prudentaj, konstatos sian eraron, kaj tiam elektos Esperanton.Pli frue oni elektos la ĉinan. Homoj ĉiam elektas ne bonajn lingvojn, sed tiujn de potenculoj. Esperanto ne estas potenca fizike, sed nur spirite - tio ĉi eble ne sufiĉos.
hebda999 (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 17:39:13
Hundies19:...Esperanto neperfektas...Prave, Esperanto neperfektas kaj la angla (ankaŭ la franca, la germana, la hispana kaj aliaj) neperfektegas, malgraŭ tio estas pli populara ol Esperanto - tiu ĉi faktoro ne gravas multe en la elekto de lingvo internacia.
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-oktobro-15 17:39:36
hebda999:Jes, sed almenaŭ lasu min iom revi, kaj esti iom optimisma.antoniomoya:Eble iu tago homoj iĝos pli prudentaj, konstatos sian eraron, kaj tiam elektos Esperanton.Pli frue oni elektos la ĉinan. Homoj ĉiam elektas ne bonajn lingvojn, sed tiujn de potenculoj. Esperanto ne estas potenca fizike, sed nur spirite - tio ĉi eble ne sufiĉos.
Amike.