Zum Inhalt

Moderna esperanto...

von tomasoavro, 10. Oktober 2012

Beiträge: 22

Sprache: Esperanto

tomasoavro (Profil anzeigen) 10. Oktober 2012 04:59:17

De 12 X en polaj kinejoj estos rigardota nova filmo 'Batalo de Vieno' - rakonto pri 'kiel Sobieski haltigis islamon'. Mi tute ne esperas ke ĝi estos bona. Malgraŭ internacia teamo kun itala reĝisoro Renzo Martinelli (i.a. "Carnera - The Walking Mountain" ).

Antaŭ nelonge s-ro Renzo intervjuis. Unu el demandoj kaj respondo por ĝi:

Kion por vi, kiel reĝisoro, signifis labori kun profesiuloj el diversaj partoj de la mondo?
La reĝisoro estu ĉefo por sia teamo, estu parte renesanca homo, kaj parte psikologisto. Li kontrolu ĉion, gvidu siajn kunlaborantojn per 'dura mano', helpu mense aktorojn, sed samtempe estu malfermita kaj lernu de kolegoj de la filma aro. Do ĝuste tielmaniere mi laboris en la "Batalo de Vieno" - tio estis pura plezuro. Feliĉe, ni povis uzi la anglan, kiu estas la moderna esperanto. Tiu permesis al ni akordiĝi sen tro da problemoj.

Se tiu vidpunkto estas ekumena en filma medio, tio signifas... Eble nenion, eble tro multe.

cellus (Profil anzeigen) 10. Oktober 2012 09:06:48

Antaŭ multaj jaroj Torsten Jungstedt, kiu estis sveda specialisto pri filmoj kaj verkisto diris en radioprogramo ke la angla lingvo, kiun oni uzas en internaciaj filmlaboroj estas kiel moderna latino.

Kiel esperanton mi vidus la anglan kiel sufiĉe nemoderna lingvo. sed la fakto el mia horizonto estas ke ĝi fakte estas la internacia lingvo.

Esperanto estos la internacia lingvo kia pli da homoj uzas ĝin kiel tian.

morico (Profil anzeigen) 15. Oktober 2012 08:05:53

Por mi angla lingvo estas kiel Internacia Lingvo (ILo) tre moderna por la propagando, ĉar subtenata de la Usono k.t.p. Sed lingvistike la angla estas Mezepoko esperanto kun multe da esceptoj
Eo estas ILo de la Dudek unua jarcento sed ĝia komunikado estas tre malforta.

antoniomoya (Profil anzeigen) 15. Oktober 2012 11:05:40

Jes, la angla lingvo nun faras la laboron de la esperanta pro la kapofermo kaj precipe la interesoj de kelkaj homoj. Sed kiom da tempo, mono kaj memor-peno kostas ĝian lernadon, kompare kun Esperanto? Por ne paroli pri la nejusteco privilegii unu nacian lingvon anstataŭ alian.

Eble iu tago homoj iĝos pli prudentaj, konstatos sian eraron, kaj tiam elektos Esperanton.

Amike.

Hundies19 (Profil anzeigen) 15. Oktober 2012 14:55:25

Estas ankaŭ la problemo de reformistaj agoj. Ili okazos je iam ajn egaj nacioj internacie klopodus uzi esperanton. Esperanto neperfektas. Tiu fakto kreus iom problemojn, senreigarde al nebezono de perfekta interlingvo.

antoniomoya (Profil anzeigen) 15. Oktober 2012 17:08:31

Hundies19:Estas ankaŭ la problemo de reformistaj agoj. Ili okazos je iam ajn egaj nacioj internacie klopodus uzi esperanton. Esperanto neperfektas. Tiu fakto kreus iom problemojn, senreigarde al nebezono de perfekta interlingvo.
Ĉu eble la angla (aŭ la hispana, la franca, ktp) estas perfekta lingvo?... Almenaŭ Esperanto estas regula, do pli facile lernebla. Kaj ĝi apartenas al neniu nacio, sed respektas ĉiujn lingvojn. Ĝia celo estas servi kiel pontolingvo, ne anstataŭi gepatrajn lingvojn.

Amike.

Fenris_kcf (Profil anzeigen) 15. Oktober 2012 17:29:56

antoniomoya:... Almenaŭ Esperanto estas regula, do pli facile lernebla. Kaj ĝi apartenas al neniu nacio, sed respektas ĉiujn lingvojn. Ĝia celo estas servi kiel pontolingvo, ne anstataŭi gepatrajn lingvojn.
Ni scias, dankon...

Sed mi vere komprenas la punkton de Hundies19. Homoj, kiu ne vere volas lerni alian lingvon, certe kritikos ĉiun etetan malavantaĝon de lingvo, kiu speciale konstruitis por servi kiel ĉies dua lingvo.

hebda999 (Profil anzeigen) 15. Oktober 2012 17:34:26

antoniomoya:Eble iu tago homoj iĝos pli prudentaj, konstatos sian eraron, kaj tiam elektos Esperanton.
Pli frue oni elektos la ĉinan. Homoj ĉiam elektas ne bonajn lingvojn, sed tiujn de potenculoj. Esperanto ne estas potenca fizike, sed nur spirite - tio ĉi eble ne sufiĉos.

hebda999 (Profil anzeigen) 15. Oktober 2012 17:39:13

Hundies19:...Esperanto neperfektas...
Prave, Esperanto neperfektas kaj la angla (ankaŭ la franca, la germana, la hispana kaj aliaj) neperfektegas, malgraŭ tio estas pli populara ol Esperanto - tiu ĉi faktoro ne gravas multe en la elekto de lingvo internacia.

antoniomoya (Profil anzeigen) 15. Oktober 2012 17:39:36

hebda999:
antoniomoya:Eble iu tago homoj iĝos pli prudentaj, konstatos sian eraron, kaj tiam elektos Esperanton.
Pli frue oni elektos la ĉinan. Homoj ĉiam elektas ne bonajn lingvojn, sed tiujn de potenculoj. Esperanto ne estas potenca fizike, sed nur spirite - tio ĉi eble ne sufiĉos.
Jes, sed almenaŭ lasu min iom revi, kaj esti iom optimisma. ridulo.gif

Amike.

Zurück nach oben