Vai all’indice

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

di codesito, 21 ottobre 2012

Messaggi: 237

Lingua: Esperanto

Altebrilas (Mostra il profilo) 03 settembre 2013 19:26:36

Pri kiu masakro temas?
Pri ĉiuj.

vincas (Mostra il profilo) 03 settembre 2013 20:14:04

Fuzzy:
Altebrilas: ...ke oni povas senpune masakri homojn pri kiuj oni respondecas, tio nuligos ĉiujn klopodojn faritajn de post la dua mondmilito por pli viveblan mondon.
Pri kiu masakro temas?
Nu, ke Assad uzis kemian armilon.

Stefano888 (Mostra il profilo) 03 settembre 2013 21:41:43

Se Sirio uzis kemiajn armilojn kontraŭ siaj civitanoj (nome, la ribeluloj), armeo nomumita de la UN devas detrui la kemiajn armilojn. Mi pensas ke Usono jam estas batalinta sufiĉe da militoj. Usono ne devas esti la policisto de la mondo. Usonaj laboristoj pagas sufiĉe da mono por impostoj kaj tiu mono ne devas uziĝi por polici la mondon. (Mi rimarkis ke mi pagas pli da mono por impostoj ĉi-jare ol kion mi pagis lastjare kaj nia ekonomio ankoraŭ estas aĉa!)

Se la Siria registraro falos, estos ankoraŭ muzulmanoj, kiuj volos batali inter si mem, kiel en Irako. Nia lando ne devas esti la policisto por la muzulmanoj. Internacia armeo devas fari tion.

Fuzzy (Mostra il profilo) 04 settembre 2013 04:59:14

vincas:
Fuzzy:
Altebrilas: ...ke oni povas senpune masakri homojn pri kiuj oni respondecas, tio nuligos ĉiujn klopodojn faritajn de post la dua mondmilito por pli viveblan mondon.
Pri kiu masakro temas?
Nu, ke Assad uzis kemian armilon.
Ĉu vi vere kredas je tio? Sincere?

vincas (Mostra il profilo) 04 settembre 2013 08:04:54

Fuzzy:
Ĉu vi vere kredas je tio? Sincere?
Eble ne temas pri kredo. Tio ja estas sufiĉe klare ke Assad uzis tiun armilon.

michaleo (Mostra il profilo) 04 settembre 2013 08:22:03

vincas:
Fuzzy:
Ĉu vi vere kredas je tio? Sincere?
Eble ne temas pri kredo. Tio ja estas sufiĉe klare ke Assad uzis tiun armilon.
Mi ne povas konsenti, sed eble mi ne scias ion gravan, kion vi scias. Aŭ vi havas alian difinon de "klareco" ol mi.

vincas (Mostra il profilo) 04 settembre 2013 08:25:05

Altebrilas:Mi legis plurajn artikolojn, sed ili estas en la Franca. Vi povas mem serĉi per ŝlosilvortoj "Carla del Ponte" "Sirio" "Al Qaida" ktp. Estas pluraj artikoloj kiuj vekigas dubojn.
Carla del Ponte diris, ke eble ribelujoj uzis kemian armion ankaŭ, sed mem Komisiono de UN tion ne konfirmis.
UN commission downplays claim Syria rebels used sarin
La komisino de UN malgravigis asertojn ke ribeloj uzis zarinon
http://www.bbc.co.uk/news/world-middle-east-224284...
Carla Del Ponte said testimony from victims and doctors had given rise to "strong, concrete suspicions but not yet incontrovertible proof".

But the commission stressed that it had not reached any "conclusive findings"
Traduko
Carla Del Ponte diris atesto de viktimoj kaj kuracistoj okazigis "forta, konkreta suspektoj sed ankoraŭ ne incontrovertible pruvo".

Sed la komisiono emfazis ke ĝi ne estis atingita ajna "nekontesteblaj trovojn"

vincas (Mostra il profilo) 04 settembre 2013 08:32:42

michaleo:Mi ne povas konsenti, sed eble mi ne scias ion gravan, kion vi scias. Aŭ vi havas alian difinon de "klareco" ol mi.
Estas tre simple por kompreni kio estas kio. Nur legi kaj pensi :-Þ

michaleo (Mostra il profilo) 04 settembre 2013 08:52:21

vincas:
michaleo:Mi ne povas konsenti, sed eble mi ne scias ion gravan, kion vi scias. Aŭ vi havas alian difinon de "klareco" ol mi.
Estas tre simple por kompreni kio estas kio. Nur legi kaj pensi :-Þ
Sed kion legi? Ĝis nun mi ne vidis ian ajn pruvon, sed aŭskultis nur frazumadojn.

michaleo (Mostra il profilo) 04 settembre 2013 08:52:21

--------------------------

Torna all’inizio