Přejít k obsahu

Monopolo je Perforto

od uživatele Hyperboreus ze dne 27. října 2012

Příspěvky: 11

Jazyk: Esperanto

Hyperboreus (Ukázat profil) 27. října 2012 2:42:58

Forigite

cxevino (Ukázat profil) 27. října 2012 4:16:34

La ŝtato havas la devon protekti la civitanojn (kaj reciproke), kaj ĉiu civitano unu la alian...
Kiam tio ne okazas, tion oni nomu perforto...

Hyperboreus (Ukázat profil) 27. října 2012 4:28:02

Forigite

darkweasel (Ukázat profil) 27. října 2012 8:44:17

Ekzistas neniu rajto krom la rajto de la pli forta. En funkcianta ŝtato, tiu "plej forta" estas la ŝtato, tial tiu povas difini, kiu havas kiujn rajtojn.

Kiam ne estas funkcianta ŝtato, tiam certe ekzistas aŭ fariĝas iu alia "pli forta".

Tion oni povas ŝati aŭ ne ŝati, sed fakte la aplikado de ĉiuj aliaj rajtoj iel baziĝas sur la rajto de la pli forta.

cxevino (Ukázat profil) 27. října 2012 15:32:04

Rajto forton bezonas. Ne ekzistas rajto malforta. La konfiskon de la perforto fare de la ŝtato oni nomu faŝismo, kaj Max Weber, azeno.

lagtendisto (Ukázat profil) 27. října 2012 16:35:53

Hyperboreus:La ŝtato -pere de ĝiaj organoj- havas la monopolon je perforto. Tamen, kiam la ŝtato ne eblas, ne scias aŭ ne volas ekzerci tiun monopolon: Ĉu do tiu monopolo falas en la manojn de la civitanaro, aŭ pli precize en la manojn de ĉiu unu civitano?
En via scenaro: Ĉu la armeo ankoraŭ funkcias? Se jes. Verŝajne la armeo de ŝtato provos puĉi.

cellus (Ukázat profil) 27. října 2012 17:34:09

Legante la suprajn mesaĝojn mi ekpensis pri la Socia kontrakto kiu estis interesa ideo dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj kaj ankaŭ havis efikon dum la franca revolucio. Kiel mi komprenas la aferon ĝi temas pri la devo de la civitano al la ŝtato kaj pri la devo de la ŝtato al la civitano. Mi volas kompreni ĝinn tiel ke la ŝtato promesas protekti la civitanon kaj por tio havas policon. La civitano estas lojala kiam li havas tiun protekton.

La interesa demando por mi ne tiom estas ĉu la civitano devas esti lojala se la ŝtato lin bone traktas kaj nelojala se ne, sed plie ĉu la civitano estos pli lojala se la ŝtato bone traktas lin.

En lando kie la ŝtato estas malforta kaj la polico kiun ĝi uzas estas maltaŭga la civitanoj devos fidi je diversaj gvardioj aŭ klanoj, kaj de tio malofte venas bonaj rezultoj.

Hyperboreus (Ukázat profil) 27. října 2012 21:42:34

Forigite

lagtendisto (Ukázat profil) 27. října 2012 22:25:01

Hyperboreus:Sed vi pravas, la armeo ja funkcias, sed eble ne tiel kiel vi pensas.
Ĉu vi klarigus. Kiel la armeo funkcias? Kio estas la diferenco al eŭropaj armeoj? Mi memorigis la provo de puĉo en rusio. Tial mi skribis kiel mi skribis.
Aparte tion. Nun en Grekio la anti-tumulto policio (Bereitschaftspolizei) jam uzas blindigajn granatojn kontraŭ la nigra bloko svarmo. Pri kelkaj 'malfermaj demandoj' inter Grekio kaj Turkio. La grekia armeo ekipaĵas tre bone. Por mi. La uzo de blindigaj granatoj kontraŭe civiluoj jam ŝajnas tre militece. Ĉu grekia milito jam regus kaŝe? Sed nature. Antaŭe la nigra bloko svarmo provokis kun brulbotelojn kontraŭe la anti-tumulto policio.

Hyperboreus (Ukázat profil) 27. října 2012 22:52:06

Forigite

Zpět na začátek