Ateisto aŭ sendiulo?
od Interretano, 05. november 2012
Sporočila: 74
Jezik: Esperanto
hebda999 (Prikaži profil) 05. november 2012 13:52:21
Sbgodin:Kaj vi ne komprenas simplan logikon. Mi ne volas anstataŭigi malsanulejon per hospitalo sed hospitalon per malsanulejo (ne diri "hospitalo" - diri "malsanulejo" ). Ĉu vi jam komprenas?hebda999:Bedaŭrinde, vi iom eraras La vortoj malsanulejo kaj hospitalo malsimilas iom. Laŭ ReVo hospitalo estas malsanulejo, sed nur specifa. Do ekzistas malsanulejoj tiuj, kiuj ne estas hospitaloj.antoniomoya:Neologismoj senutile superŝarĝas la lingvon... kaj sekve, la memoron. Ĉu ni ne volis internacian lingvon klaran kaj facile lerneblan? Ni jam havas ĝin. Ĉio kio povas esti dirita uzante bazajn radikojn, oni devas diri per ili. Tio faciligas la komprenon inter malsamlingvanoj.En Esperanto vi havas rajton ilin uzi. Neniu povas diri, ke vi eraras, kiam vi uzas "malsanulejo" anstataŭ "hospitalo", ĉevalejo - stablo, haltejo - stacio. Nur okcidentanoj pli ŝatas uzi neologismojn, ĉar ili havas ilin en siaj propraj lingvoj.
hebda999 (Prikaži profil) 05. november 2012 13:59:16
Daniel86:Mi preferas pli "ateiston" ol "sendiulon" pro pola pensado.Ne rilatigu Esperanton al la pola lingvo. Sendiulo estas homo sendia (ateisto), kaj tio ĉi ne signifas, ke li nepre estas kanajlo.
En Pollando
Ateista (ateisto) - homo, kiu ne kredas je dio
Bezbożnik (sendiulo) - homo, kiu faras malbonajn aferojn, ĉar la homo ne kredas je dio
.
dioego (Prikaži profil) 05. november 2012 20:08:31
la kialo estas ke laŭ mi DI- radiko estas tro malgranda vorto, do mi preferas aŭ ateiston aŭ homon malkredantan, malkredantulo, homo kiu ne kredas.
Vortaroj havas la vorton rugbeo, tamen laŭ mi en internacia etoso oni ĉiam konfuzas futbalon (football, soccer) kun rugby (ankaŭ football, aŭ rugbeo).
lagtendisto (Prikaži profil) 05. november 2012 20:48:10
hebda999:Kaj vi ne komprenas simplan logikon.Hej, hej, trankvilu vin
mihxil (Prikaži profil) 05. november 2012 23:10:21
antoniomoya: Neologismoj senutile superŝarĝas la lingvon... kaj sekve, la memoron.Al mi ŝajnas ke oni tamen ankaŭ almenaŭ rekonu radikojn kiaj 'ateist/' kaj 'futbal/', alikaze oni simple ne povas kompreni la ulojn kiuj ja elektas uzi ilin. Sekve do la lingvo Esperanto foje ŝajnas al mi eĉ pli ŝarĝita, ĉar multaj vortoj ekzistas plurfoje, kaj ne malofte oni trovas sin antaŭ ia elekto ('Ĉu mi elektu neologisme, ĉu mi elektu kunmeteme' ). La PIV-vortaro efektive estas absurde dika, kaj plenplene sinonimoj aŭ preskaŭ-sinominoj. Elekti povas esti koŝmaro!
antoniomoya:Mi neniam uzas neologismojn.Ĉu vere ne elpenseblus kunmetaĵon por 'neologismo'. Ĝi en si mem aspektas al mi iom superflua. Kio pri 'novradiko'? 'latinradiko'? 'internaciradiko'? Aŭ io simila. Ĝi ja ŝajnas esti kunmetaĵo el grekaj radikoj, ĉu ne? Tio estas iom stranga en lingvo kiu havas tiom perfektan propran mekanismon.
antoniomoya (Prikaži profil) 06. november 2012 07:05:04
mihxil:la lingvo Esperanto foje ŝajnas al mi eĉ pli ŝarĝita, ĉar multaj vortoj ekzistas plurfoje, kaj ne malofte oni trovas sin antaŭ ia elekto ('Ĉu mi elektu neologisme, ĉu mi elektu kunmeteme' ). La PIV-vortaro efektive estas absurde dika, kaj plenplene sinonimoj aŭ preskaŭ-sinominoj. Elekti povas esti koŝmaro!Tio estas ekzakte kion Zamenhof, laŭ siaj propraj vortoj, provis eviti tutkoste: senutile dika vortaro. Pro tio li elpensis afiksojn kaj aliajn rimedojn. Sed ni, homoj, estas tiel stultaj, ke ni ŝategas komplikiĝi la vivo.
Tiu agmaniero ankaŭ montras ke, anstataŭ esti kreema, uzi la lingvajn rimedojn kaj kunmeti la necesan vorton, oni elektas la plej facilan vojon: elpreni el sia gepatra lingvo (aŭ el la angla) neologismon, kaj elĵeti ĝin esperantist-medien. Uzi esperantajn radikojn kaj kunmetaĵojn ankaŭ estas, miaopinie, montri respekton kaj konsideron por alilingvanoj.
Amike.
darkweasel (Prikaži profil) 06. november 2012 07:19:55
Daniel86 (Prikaži profil) 06. november 2012 10:23:53
"hebda999":Ne rilatigu Esperanton al la pola lingvo. Sendiulo estas homo sendia (ateisto), kaj tio ĉi ne signifas, ke li nepre estas kanajlo.Mi preferas "ateiston", kvankam mi scias, ke Esperanta "sendiulo" ne signifas polan "bezbożnik". (PL) Po prostu mam takie skojarzenie. (pardonu min, sed mi ne scias, kiel skribi Esperante tiun frazon)
hebda999 (Prikaži profil) 06. november 2012 10:50:08
Daniel86:Mi havas malbonan impreson pro OSRAM ampoloj"hebda999":Ne rilatigu Esperanton al la pola lingvo. Sendiulo estas homo sendia (ateisto), kaj tio ĉi ne signifas, ke li nepre estas kanajlo.Mi preferas "ateiston", kvankam mi scias, ke Esperanta "sendiulo" ne signifas polan "bezbożnik". (PL) Po prostu mam takie skojarzenie. (pardonu min, sed mi ne scias, kiel skribi Esperante tiun frazon)
pole "OSRAM" = "MI FEKOS SUR ION"
Ĉu mi ne uzu ilin?
(ankaŭ angle OSRAM = Operating System Random Access Memory)
Esperanto estas Esperanto = alia lingvo, ne la pola, la angla, la germana, ktp. Ni devas uzi esperantajn vortojn esperante, ne laŭ regulojn de niaj naciaj lingvoj.
fajrkapo (Prikaži profil) 06. november 2012 11:14:20
hebda999:Esperanto estas Esperanto = alia lingvo, ne la pola, la angla, la germana, ktp. Ni devas uzi esperantajn vortojn esperante, ne laŭ regulojn de niaj naciaj lingvoj.Jes, tio estas vera, sed Eo nepre havas la influon de naciaj lingvoj, nuntempe ĉefe la angla, kaj tio estas grava afero, ne ni forgesu la grandegan povon de tiu ĉi lingvo en ĉiuj homaj aferoj, ĝi estas ĉiuloke...
Persone, mi preferas havi neologismojn,(kiu devus esti novvortismo...) por iuj vortoj kiel hospitalo-malsanulejo, stacio-haltejo aŭ grandhaltejo, ktp, sed la bona esperanto ĉiam estus pli bone per la uzado de esperantaj originalaj vortoj: pli bone uzi halt- ol stacio, malsan- ol hospitalo, piedpilk- ol futbalo, ktp, sed oni ne devus kompliki tiom unu aferon kiu ankaŭ ne supozas tiom da problemo... la homa menso estas vere sufiĉa por eklerni du aŭ pli sinonimojn-samsignifaĵojn, kaj kelkfoje ili estas necesaj, ne ĉiam klare.