Al la enhavo

Ateisto aŭ sendiulo?

de Interretano, 2012-novembro-05

Mesaĝoj: 74

Lingvo: Esperanto

Interretano (Montri la profilon) 2012-novembro-05 05:58:21

Ĉu vi estas unu el tiuj herezuloj, kiuj uzas la neesperantecan (kaj grekdevenan) vorton "ateisto"?

Pli serioze: ĉu vi ŝatas uzi vortojn kiel "malsanulejo" kaj "piedpilko", aŭ "hospitalo" kaj "futbalo"?

Teapot (Montri la profilon) 2012-novembro-05 06:58:27

Mi pensas ke "piedpilko" estas pri pilko kaj "futbalo" estas pri ludo.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-05 07:13:33

Teapot:Mi pensas ke "piedpilko" estas pri pilko kaj "futbalo" estas pri ludo.
Jes ja - la ludon oni povas nomi piedpilkadopiedpilkludo

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-novembro-05 07:27:48

Interretano:Ĉu vi estas unu el tiuj herezuloj, kiuj uzas la neesperantecan (kaj grekdevenan) vorton "ateisto"?
Pli serioze: ĉu vi ŝatas uzi vortojn kiel "malsanulejo" kaj "piedpilko", aŭ "hospitalo" kaj "futbalo"?
Neologismoj senutile superŝarĝas la lingvon... kaj sekve, la memoron. Ĉu ni ne volis internacian lingvon klaran kaj facile lerneblan? Ni jam havas ĝin. Ĉio kio povas esti dirita uzante bazajn radikojn, oni devas diri per ili. Tio faciligas la komprenon inter malsamlingvanoj.

Mi neniam uzas neologismojn. Mi pli ŝatas uzi "malsanulejo, piedpilko, vagonaro", kaj tiel plu.

Amike.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-novembro-05 08:30:09

futbalo = balo de futoj ??? :/

piedpilko = la ludo aŭ la pilko por la ludo
piedpilkejo
piedpilkisto

hebda999 (Montri la profilon) 2012-novembro-05 08:35:13

antoniomoya:Neologismoj senutile superŝarĝas la lingvon... kaj sekve, la memoron. Ĉu ni ne volis internacian lingvon klaran kaj facile lerneblan? Ni jam havas ĝin. Ĉio kio povas esti dirita uzante bazajn radikojn, oni devas diri per ili. Tio faciligas la komprenon inter malsamlingvanoj.
En Esperanto vi havas rajton ilin uzi. Neniu povas diri, ke vi eraras, kiam vi uzas "malsanulejo" anstataŭ "hospitalo", ĉevalejo - stablo, haltejo - stacio. Nur okcidentanoj pli ŝatas uzi neologismojn, ĉar ili havas ilin en siaj propraj lingvoj.

Sbgodin (Montri la profilon) 2012-novembro-05 09:34:58

hebda999:
antoniomoya:Neologismoj senutile superŝarĝas la lingvon... kaj sekve, la memoron. Ĉu ni ne volis internacian lingvon klaran kaj facile lerneblan? Ni jam havas ĝin. Ĉio kio povas esti dirita uzante bazajn radikojn, oni devas diri per ili. Tio faciligas la komprenon inter malsamlingvanoj.
En Esperanto vi havas rajton ilin uzi. Neniu povas diri, ke vi eraras, kiam vi uzas "malsanulejo" anstataŭ "hospitalo", ĉevalejo - stablo, haltejo - stacio. Nur okcidentanoj pli ŝatas uzi neologismojn, ĉar ili havas ilin en siaj propraj lingvoj.
Bedaŭrinde, vi iom eraras lango.gif La vortoj malsanulejo kaj hospitalo malsimilas iom. Laŭ ReVo hospitalo estas malsanulejo, sed nur specifa. Do ekzistas malsanulejoj tiuj, kiuj ne estas hospitaloj.

Daniel86 (Montri la profilon) 2012-novembro-05 09:49:54

Mi preferas pli "ateiston" ol "sendiulon" pro pola pensado.

En Pollando
Ateista (ateisto) - homo, kiu ne kredas je dio
Bezbożnik (sendiulo) - homo, kiu faras malbonajn aferojn, ĉar la homo ne kredas je dio

Alia ekzemplo
Mi preferas pli "ŝatokupon" ol "hobion". Mi opinias, ke "ŝatokupo" estas pli Esperanta.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-05 09:58:33

hebda999:haltejo - stacio.
Tiuj ne ŝajnas al mi samsignifaj. Stacio estas granda, haltejo estas malgranda. En Aŭstrujo miascie ĉe fervojoj stacio estas difinita tiel, ke stacio havas almenaŭ unu relkomutilon, haltejo ne. Ĉe busoj stacio estas aro de multaj haltejoj, speciale por longdistancaj busoj.

Cetere, se trovi pli bonlingvisman vorton por ateisto, senreligiulo ŝajnas al mi pli taŭga ol sendiulo, ĝuste pro la kialo menciita de Daniel86.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-novembro-05 12:08:38

darkweasel:
hebda999:haltejo - stacio.
Tiuj ne ŝajnas al mi samsignifaj. Stacio estas granda, haltejo estas malgranda. En Aŭstrujo miascie ĉe fervojoj stacio estas difinita tiel, ke stacio havas almenaŭ unu relkomutilon, haltejo ne. Ĉe busoj stacio estas aro de multaj haltejoj, speciale por longdistancaj busoj.
Haltejo estas loko kie oni haltas. La vorto ne informas vin pri la grandeco de tiu ĉi loko. Se tiu ĉi trajto gravas, vi povas uzi heltejego aŭ granda haltejo.

Reen al la supro