Al la enhavo

Ateisto aŭ sendiulo?

de Interretano, 2012-novembro-05

Mesaĝoj: 74

Lingvo: Esperanto

Vilius (Montri la profilon) 2012-decembro-20 13:29:46

hebda999:ĉar la Dio estas en ĉio
Jes, ĝuste pro tio oni diras, ke dio Perkunas ĉieestas. Tamen via dio estas elpensita, kaj ĝi entute neegzistas.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-20 21:08:43

Vilius:Tamen via dio estas elpensita, kaj ĝi entute neegzistas.
Ne, mia Dio estas tute reala. Nur vi ne povas Ĝin percepti. Se la Dio ne ekzistus, ankaŭ ni ne ekzistus. Ni do ekzistas, same la Dio.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-20 21:11:46

dobri:
hebda999:Neniu homo povas vere esti sendia, ĉar la Dio estas en ĉio, ankaŭ en ĉiu homo, eĉ se tiu ne scias aŭ neas tion.
Jes, mi konsentas kun vi. Mi mem estas Dio kaj la aliuloj povas portadi al mi diversajn donacojn kiel oferaĵojn (precipe monon).
Vi tute miskomprenas la aferon. La kreitaĵo ne egalas al la kreinto. Vi estas nur malsignifa ombro de la Dia volo. Kaj la Dio certe ne bezonas niajn donacojn kaj oferaĵojn - tion elpensis la kruda kaj malsaĝa homo mem.

mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-20 21:18:55

hebda999: Vi tute miskomprenas la aferon.
Laŭ mia percepto ne temis pri miskompreno, sed pri moko.

Vilius (Montri la profilon) 2012-decembro-20 22:08:07

hebda999:Ne, mia Dio estas tute reala.
Ne, ne. Mia dio estas la reala, kaj via - elpensita.
hebda999:Nur vi ne povas Ĝin percepti.
Certe mi povas. Mi perceptas dion Perkunas. Kaj vi nenion perceptas. Vi nur imagas la percepton de falsa dio.
hebda999:Se la Dio ne ekzistus, ankaŭ ni ne ekzistus. Ni do ekzistas, same la Dio.
Jes. Se ni ekzistas, dio Perkunas ankaŭ devas ekzisti, ĉar li kreis la unuan lumon. Oni erare nomas ĝin "praeksplodo". Fakte tiu ne estis eksplodo, estis tondro. La Unua Tondro.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-21 07:39:47

Vilius:Ne, ne. Mia dio estas la reala, kaj via - elpensita.
Se via Dio estas reala, tiam Ĝi estas mia Dio, ĉar nur unu Dio povas esti. Ni ambaŭ skribas pri la samo. Akceptu la ekziston de la Dio.

Vilius (Montri la profilon) 2012-decembro-21 08:29:56

hebda999:Se via Dio estas reala, tiam Ĝi estas mia Dio, ĉar nur unu Dio povas esti.
Ne, kaj eĉ ne komparu. Mia dio estas mia dio, kaj via dio estas elpensita.

Paulinho (Montri la profilon) 2012-decembro-21 12:11:31

Teapot (signifanta nomo?) diris: La kristana biblio ne konsentas kun vi.
Kaj proponis konekton kiu kondukis al la epistolo dua de Ĝon. Tie oni diskutis situacion de ia komunumo. La komunumo havis problemon: iuj anoj arogantiĝis. La apostolo diris: arogante oni ne iras al dio.
Mi antaŭe diris ke dio neniam forlasas iun.

Oni ne devas legi tekston ekster kunteksto.

La biblio estas kolektivaj verkoj. Oni devi ĝin legi kolektive.

efilzeo (Montri la profilon) 2012-decembro-21 12:25:11

Kiel la faktoj pruvas, la vera dio estas nur Neptuno, la "skuisto de la Tero".

baxoka (Montri la profilon) 2012-decembro-21 12:33:35

Perkuno (kaj aliaj dioj) ne detruis la mondon ankoraŭ

Reen al la supro