Al la enhavo

Ateisto aŭ sendiulo?

de Interretano, 2012-novembro-05

Mesaĝoj: 74

Lingvo: Esperanto

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-21 13:04:37

Vilius:
hebda999:Se via Dio estas reala, tiam Ĝi estas mia Dio, ĉar nur unu Dio povas esti.
Ne, kaj eĉ ne komparu. Mia dio estas mia dio, kaj via dio estas elpensita.
Vi deliras. La Dio ne povas esti elpensita. Elpensitaj estas nur idoloj, fetiĉoj. Mia Dio estas la plej unika, la plej vera kaj unu sola. Krom Ĝi ne ekzistas aliaj dioj. Kaj tio estas absoluta vero pri kiu neniu povas spekuladi. Do viaj vortoj estas nur blasfemoj.

Vilius (Montri la profilon) 2012-decembro-21 13:38:00

hebda999:La Dio ne povas esti elpensita.
Certe povas. Mi povas elpensi eĉ pli frenezaj ideoj. Tamen pro tio ili ne iĝos veraj, ĉu ne?

hebda999:Mia Dio estas la plej unika, la plej vera kaj unu sola.
Mia dio estas pli unika, pli vera, kaj pli sola.

hebda999:Krom Ĝi ne ekzistas aliaj dioj.
Krom dio Perkunas, kiu ja estas la sola vera dio.

hebda999:Do viaj vortoj estas nur blasfemoj.
Ne, fakte viaj vortoj estas blasfemaĵo kontraŭ dio Perkunas. Feliĉe Perkunas estas pardonema dio, tamen mi konsilas, ke vi havu fulmogardilon en via domo, ĉar Dio Perkunas agas en misteraj manieroj.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-21 16:13:25

Vilius:
hebda999:La Dio ne povas esti elpensita.
Certe povas. Mi povas elpensi eĉ pli frenezaj ideoj. Tamen pro tio ili ne iĝos veraj, ĉu ne?
Ankaŭ via elpensaĵo ne fariĝos la Dio de miliardoj da homoj. Do, haltigu viajn sencelaĵojn, la Dion vi ne povas venki.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-decembro-21 18:39:08

Pardonu min vi ĉiuj, sed kia absurda diskuto!

Amike.

mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-21 18:53:57

antoniomoya:Pardonu min vi ĉiuj, sed kia absurda diskuto!
Ja, ha, ha. Hebda kaj Vilius diras ekzakte precize la samon, la sola diferenco estas ke Hebda ŝajne seriozas (absurde, li efektive eĉ ne distingeblas de parodio).

Vilius (Montri la profilon) 2012-decembro-21 19:12:07

mihxil:(absurde, li efektive eĉ ne distingeblas de parodio).
Tio nomiĝas leĝo de Poe: frenezaĵo nedistingeblas de parodio de frenezaĵo.

mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-21 21:09:54

hebda999:Ankaŭ via elpensaĵo ne fariĝos la Dio de miliardoj da homoj.
Estas (kaj estis!) pli da homoj kiuj ne kredas je via Dio. Sekve ili pravas, ĉu ne? Ĉar ili estas pli.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-22 17:04:05

mihxil:
antoniomoya:Pardonu min vi ĉiuj, sed kia absurda diskuto!
Ja, ha, ha. Hebda kaj Vilius diras ekzakte precize la samon, la sola diferenco estas ke Hebda ŝajne seriozas (absurde, li efektive eĉ ne distingeblas de parodio).
Nur aĉuloj parodias la Dion kaj la kredon de aliaj homoj. Do ne indas diskuti pri tiuj aferoj tie ĉi.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-22 17:06:45

mihxil:
hebda999:Ankaŭ via elpensaĵo ne fariĝos la Dio de miliardoj da homoj.
Estas (kaj estis!) pli da homoj kiuj ne kredas je via Dio. Sekve ili pravas, ĉu ne? Ĉar ili estas pli.
Ĉiuj kredas je la Dio, nur iuj tion ankoraŭ ne rimarkis aŭ ne rekonis. kaj la Dio certe ne estas mia sed ĉies, ĉar Ĝi estas la sola Dio, krom kiu neniu alia dio ekzistas.

Algis (Montri la profilon) 2012-decembro-22 17:25:58

...jes, mi bone trafis: "satanisto" estas la plej taŭga difino. Nur iuj estas konsciaj kaj aliaj senkonsciaj satanistoj...lastaj ankoraŭ havas ŝanson...

Reen al la supro