본문으로

Ateisto aŭ sendiulo?

글쓴이: Interretano, 2012년 11월 5일

글: 74

언어: Esperanto

hebda999 (프로필 보기) 2012년 12월 21일 오후 1:04:37

Vilius:
hebda999:Se via Dio estas reala, tiam Ĝi estas mia Dio, ĉar nur unu Dio povas esti.
Ne, kaj eĉ ne komparu. Mia dio estas mia dio, kaj via dio estas elpensita.
Vi deliras. La Dio ne povas esti elpensita. Elpensitaj estas nur idoloj, fetiĉoj. Mia Dio estas la plej unika, la plej vera kaj unu sola. Krom Ĝi ne ekzistas aliaj dioj. Kaj tio estas absoluta vero pri kiu neniu povas spekuladi. Do viaj vortoj estas nur blasfemoj.

Vilius (프로필 보기) 2012년 12월 21일 오후 1:38:00

hebda999:La Dio ne povas esti elpensita.
Certe povas. Mi povas elpensi eĉ pli frenezaj ideoj. Tamen pro tio ili ne iĝos veraj, ĉu ne?

hebda999:Mia Dio estas la plej unika, la plej vera kaj unu sola.
Mia dio estas pli unika, pli vera, kaj pli sola.

hebda999:Krom Ĝi ne ekzistas aliaj dioj.
Krom dio Perkunas, kiu ja estas la sola vera dio.

hebda999:Do viaj vortoj estas nur blasfemoj.
Ne, fakte viaj vortoj estas blasfemaĵo kontraŭ dio Perkunas. Feliĉe Perkunas estas pardonema dio, tamen mi konsilas, ke vi havu fulmogardilon en via domo, ĉar Dio Perkunas agas en misteraj manieroj.

hebda999 (프로필 보기) 2012년 12월 21일 오후 4:13:25

Vilius:
hebda999:La Dio ne povas esti elpensita.
Certe povas. Mi povas elpensi eĉ pli frenezaj ideoj. Tamen pro tio ili ne iĝos veraj, ĉu ne?
Ankaŭ via elpensaĵo ne fariĝos la Dio de miliardoj da homoj. Do, haltigu viajn sencelaĵojn, la Dion vi ne povas venki.

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 12월 21일 오후 6:39:08

Pardonu min vi ĉiuj, sed kia absurda diskuto!

Amike.

mihxil (프로필 보기) 2012년 12월 21일 오후 6:53:57

antoniomoya:Pardonu min vi ĉiuj, sed kia absurda diskuto!
Ja, ha, ha. Hebda kaj Vilius diras ekzakte precize la samon, la sola diferenco estas ke Hebda ŝajne seriozas (absurde, li efektive eĉ ne distingeblas de parodio).

Vilius (프로필 보기) 2012년 12월 21일 오후 7:12:07

mihxil:(absurde, li efektive eĉ ne distingeblas de parodio).
Tio nomiĝas leĝo de Poe: frenezaĵo nedistingeblas de parodio de frenezaĵo.

mihxil (프로필 보기) 2012년 12월 21일 오후 9:09:54

hebda999:Ankaŭ via elpensaĵo ne fariĝos la Dio de miliardoj da homoj.
Estas (kaj estis!) pli da homoj kiuj ne kredas je via Dio. Sekve ili pravas, ĉu ne? Ĉar ili estas pli.

hebda999 (프로필 보기) 2012년 12월 22일 오후 5:04:05

mihxil:
antoniomoya:Pardonu min vi ĉiuj, sed kia absurda diskuto!
Ja, ha, ha. Hebda kaj Vilius diras ekzakte precize la samon, la sola diferenco estas ke Hebda ŝajne seriozas (absurde, li efektive eĉ ne distingeblas de parodio).
Nur aĉuloj parodias la Dion kaj la kredon de aliaj homoj. Do ne indas diskuti pri tiuj aferoj tie ĉi.

hebda999 (프로필 보기) 2012년 12월 22일 오후 5:06:45

mihxil:
hebda999:Ankaŭ via elpensaĵo ne fariĝos la Dio de miliardoj da homoj.
Estas (kaj estis!) pli da homoj kiuj ne kredas je via Dio. Sekve ili pravas, ĉu ne? Ĉar ili estas pli.
Ĉiuj kredas je la Dio, nur iuj tion ankoraŭ ne rimarkis aŭ ne rekonis. kaj la Dio certe ne estas mia sed ĉies, ĉar Ĝi estas la sola Dio, krom kiu neniu alia dio ekzistas.

Algis (프로필 보기) 2012년 12월 22일 오후 5:25:58

...jes, mi bone trafis: "satanisto" estas la plej taŭga difino. Nur iuj estas konsciaj kaj aliaj senkonsciaj satanistoj...lastaj ankoraŭ havas ŝanson...

다시 위로