Al la enhavo

Ateisto aŭ sendiulo?

de Interretano, 2012-novembro-05

Mesaĝoj: 74

Lingvo: Esperanto

Algis (Montri la profilon) 2012-decembro-22 17:28:32

...kompreneble, se ili mem ekdeziros...aliaj, bedaŭrinde, nenion povas fari anstataŭ ili...

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-decembro-22 19:21:51

Algis:...jes, mi bone trafis: "satanisto" estas la plej taŭga difino. Nur iuj estas konsciaj kaj aliaj senkonsciaj satanistoj...lastaj ankoraŭ havas ŝanson...
Kaj Dio kaj Satano estas inventoj de eklezio(j). Ateisto nek kredas je Dio nek je Satano.

Bildo

mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-22 21:20:02

hebda999:Nur aĉuloj parodias la Dion kaj la kredon de aliaj homoj.
La parodio celas montri kiom malracia la tuta kredo via estas. Ĝi ne estas aĉa, ĝi celas helpon, ĝi celas eliluziigon.

hebda999:Ĉiuj kredas je la Dio, nur iuj tion ankoraŭ ne rimarkis aŭ ne rekonis. kaj la Dio certe ne estas mia sed ĉies, ĉar Ĝi estas la sola Dio, krom kiu neniu alia dio ekzistas.
Efektive ĉiuj kredas je Dio krom tiuj kiuj ne kredas je Ĝi. Ĉi-foje via logiko eĉ taŭgas.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-23 00:15:16

mihxil:...Efektive ĉiuj kredas je Dio krom tiuj kiuj ne kredas je Ĝi. Ĉi-foje via logiko eĉ taŭgas.
Kredo estas kredo, lasu logikon al filozofoj kaj matematikistoj. Por mi via logiko estas tute malracia. Vi kredas, ke io povas estiĝi el nenio. El nenio povas estiĝi nur nenio. Se io estas, tiam tio estas, kaj ne povas malesti. Nur la Dio povas krei aĵojn el nenio. Alie ili tute ne povus ekesti.

mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-23 04:59:34

hebda999:
mihxil:...Efektive ĉiuj kredas je Dio krom tiuj kiuj ne kredas je Ĝi. Ĉi-foje via logiko eĉ taŭgas.
Kredo estas kredo, lasu logikon al filozofoj kaj matematikistoj. Por mi via logiko estas tute malracia. Vi kredas, ke io povas estiĝi el nenio. El nenio povas estiĝi nur nenio. Se io estas, tiam tio estas, kaj ne povas malesti. Nur la Dio povas krei aĵojn el nenio. Alie ili tute ne povus ekesti.
La malkonekto inter mia diro kaj via respondo estas, kiel kutime, denove kompleta. Vi sugestis ke la opinion de multo implicas pravon, kion mi volis kontroli. Sen reago de vi. Vi diris ke ĉiuj kredas je dio, krom tiuj kiuj 'ankoraŭ' ne kredas. Mi resumis tion sen la 'ankoraŭ' por iom tikli vin, ĉar laŭ mi la tuta diro estas bizara. Sen reago de vi. Vi simple sen iel fini la temojn ektranĉas alian. Sed bone, mi do tamen reagas. Mia pacienco estas sen fino, kaj ĉiuokaze mi ne povas dormi.

Unue, se vi volas 'lasi logikon al filozofoj kaj matemakistoj' kial do vi tamen ekprovas argumenti, provas uzi logikon? Aŭ ĉu vi volas sugesti ke vi estas 'filozofo'? Almenaŭ pli ol mi?

Due, vi tute ne difinis kio laŭ vi estas 'nenio', sekve viaj ĉiuj postaj priaj diroj estas sensignifaj. Se temus pri la plej 'klasika' signifo de 'iom da vakuo', tiam via aserto ke 'nenio povus ekesti' el ĝi estas tute simple malprava. Se vi dirus ke ĝi ne estas tio, tiam do tute ne estas vere ke mi 'kredas ke io povas estiĝi el nenio'. Tre baza eraro estas ataki pozicion kiun onia kontraŭulo simple ne havas. Se ni parolas pri el kio ekekzistis la vakuo mem, tiam mia starpunkto simple estas ke ni ne scias. Probable, ĉar ne sen iom da teoria bazo (inflacio-teorio kaj kordoteorio ambaŭ sugestas), la universo elspruĉis el multe pli granda 'multiverso'. El kio tiu do aperis restas tiam nesciata. Eble ĝi ekzistis eterne.

Trie: kia ekstreme stulta klarigo por io ajn estus ke 'nur la dio povas'. Tio ja klarigas neniom. Ĉar 'Dio' estas tute sen bona difino, kaj aserto ke 'nur li' povus ion restas ĉiuokaze tute sen pruvo, tiu ideo estas nenio pli ol fantomo en via kapo. Kaj ĝi lasas neklarigita de el kio Dio do aperis, kaj fakte do portas onin tute ne pluen. Fakte ĝi portus nin eĉ pli malproksimen de klarigo, ĉar sen Dio ni devas trovi klarigon por relativa simpla aro de fizikaj leĝoj, kaj kun li, ni restas sen klarigo por iu eterna inteligenteco, kio ŝajnas al mi multege pli enigma problemo.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-23 09:18:13

1. Vakuo ne ekzistas. Eĉ kosma vakuo estas iu kampo de multaj fizikaj fortoj. Do tio ne estas "nenio" sed tre evidenta io. Eĉ se spontane formiĝas virtualaj partikloj, ili estiĝas el io, ne el nenio.
2. Mia klarigo ne estas stulta. Diri tion montras tre grandan arogantecon de vi. Kiel kutime.
3. Neniu pruvis, ke la Dio ne ekzistas. Tion ĉi vi nur povas supozi, sed via scio estas kiel la scio de formiko pri la Suna sistemo. Fakte, vi nenion scias.
4. La Dio ne povas esti difinita, ĉar ni ne havas adekvatajn termojn por tia difino. Eble post milionoj da jaroj de disvolviĝo homoj akiros la necesan scion pri la universo por difini la Dion. Nun tio ĉi ne estas ebla - same kiel la kavernulo devus difini la Interreton.
4. La tuta diskutado kun vi estas sencela, ĉar, kiel arogantulo, vi ĉiam "scias" pli bone ol la aliaj, kiuj, laŭ via aroganta vidpunkto, estas plejparte stultuloj. Nur kalkulu la frekvencon de la vorto "stulta" en viaj mesaĝoj. Terure!

mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-23 10:03:51

hebda999:1. Vakuo ne ekzistas. Eĉ kosma vakuo estas iu kampo de multaj fizikaj fortoj. Do tio ne estas "nenio" sed tre evidenta io. Eĉ se spontane formiĝas virtualaj partikloj, ili estiĝas el io, ne el nenio.
Tio nomiĝas vakuo. Diri ke 'vakuo ne ekzistas' ne tre kongruas kun la fizika termino 'vakuo', kiu certe ja ekzistas. Ke vi ne tion celis per 'nenio', tion mi ne povis scii. Vi ja ne menciis.

hebda999:2. Mia klarigo ne estas stulta.
Kial ne? Mi klarigis kial ĝi estas stulta, sed vi tute ne parolas pri tiu klarigo. Kaj nun vi nomas min 'aroga', ironie mem agante tre arogante, ĉar vi eĉ ne reagas al miaj diroj. Vi simple deklaras de el la ĉielo la 'faktojn'.

hebda999:3. Neniu pruvis, ke la Dio ne ekzistas.
Neniu pruvis ke smurfoj ne ekzistas.

hebda999:4. La Dio ne povas esti difinita,
Do pri kio vi diable parolas?

hebda999:Eble post milionoj da jaroj de disvolviĝo homoj akiros la necesan scion pri la universo por difini la Dion. Nun tio ĉi ne estas ebla - same kiel la kavernulo devus difini la Interreton.
Sed vi jam scias pri ĝi ĉu ne? Vi jam scias ĉion ĉi, kaj tial prelegadas al ni pri li, ke li estas en ĉiu persono, kaj ĉiu kredas en li, kvankam ili scias aŭ ne, kaj tiel plu. Kaj krome vi ne respondas demandojn pri tiaj strangegaj asertoj. Kaj kulmine (la ironio!) vi nomas aliajn arogaj.

hebda999:4. La tuta diskutado kun vi estas sencela, ĉar, kiel arogantulo, vi ĉiam "scias" pli bone ol la aliaj, kiuj, laŭ via aroganta vidpunkto, estas plejparte stultuloj. Nur kalkulu la frekvencon de la vorto "stulta" en viaj mesaĝoj. Terure!
En mia lasta mesaĝo mi precize unu fojon uzis la vorton 'stulta', kaj mi aldonis klarigon kial mi trovis tion stulta. Vi tri fojojn uzis la vorton 'aroga' (kaj supozeble celas 'aroganta'?) en via mesaĝo, sed apenaŭ klarigas kial. Sed estas fakte vi mem kiu estas 'aroga'. Ekzemple vi asertis ke vi scias kiel ekestis la universo, sed tion neniu scias. Estas vi kiu ĉiam 'scias' pli bone ol aliaj, kvankam vi evidente tute ne scias, kaj ofte eĉ simple eraras, neniam provizas evidentojn, kaj resume nur dissendas fantaziaĵojn. Vi simple rifuzas agnoski ke via cerbo ne estas perfekta, vi rifuzas agnoski ke eĉ se vi perceptus Dion, ke eble ne estas vera, vi rifuzas agnoski la sciencan fakton ke homa percepto simple ne estas tre fidinda. Mankas al vi humilo, vi do estas aroga.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-23 11:16:47

La Dio ekzistas kaj kreis ĉion al ni konatan. Tion vi ne ŝanĝos. Fino.

Bonan Kristnaskon kaj Feliĉan NovJaron al ĉiuj kredantoj kaj Ĉion Bonan al la aliaj.

mihxil (Montri la profilon) 2012-decembro-23 11:42:47

hebda999:La Dio ekzistas kaj kreis ĉion al ni konatan. Tion vi ne ŝanĝos.
Tio tre probable ne estas vera. Vi ne provizis evidentaĵojn, kaj tute ne kredindigis la tuton. Vi krome rifuzas respondi demandojn. Ĉio indikas ke temas pri pura fantaziaĵo.
hebda999:Fino.
Kaj vi ankaŭ ne estas juĝanto pri tio kiam la afero estas findecidita.

hebda999:Bonan Kristnaskon kaj Feliĉan NovJaron al ĉiuj kredantoj kaj Ĉion Bonan al la aliaj.
Samon.

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-decembro-23 12:33:00

hebda999:La Dio ekzistas kaj kreis ĉion al ni konatan. Tion vi ne ŝanĝos. Fino.
Vi parolas kiel vera mitomaniulo!

Reen al la supro