Ateisto aŭ sendiulo?
af Interretano, 5. nov. 2012
Meddelelser: 74
Sprog: Esperanto
Vilius (Vise profilen) 20. dec. 2012 13.29.46
hebda999:ĉar la Dio estas en ĉioJes, ĝuste pro tio oni diras, ke dio Perkunas ĉieestas. Tamen via dio estas elpensita, kaj ĝi entute neegzistas.
hebda999 (Vise profilen) 20. dec. 2012 21.08.43
Vilius:Tamen via dio estas elpensita, kaj ĝi entute neegzistas.Ne, mia Dio estas tute reala. Nur vi ne povas Ĝin percepti. Se la Dio ne ekzistus, ankaŭ ni ne ekzistus. Ni do ekzistas, same la Dio.
hebda999 (Vise profilen) 20. dec. 2012 21.11.46
dobri:Vi tute miskomprenas la aferon. La kreitaĵo ne egalas al la kreinto. Vi estas nur malsignifa ombro de la Dia volo. Kaj la Dio certe ne bezonas niajn donacojn kaj oferaĵojn - tion elpensis la kruda kaj malsaĝa homo mem.hebda999:Neniu homo povas vere esti sendia, ĉar la Dio estas en ĉio, ankaŭ en ĉiu homo, eĉ se tiu ne scias aŭ neas tion.Jes, mi konsentas kun vi. Mi mem estas Dio kaj la aliuloj povas portadi al mi diversajn donacojn kiel oferaĵojn (precipe monon).
mihxil (Vise profilen) 20. dec. 2012 21.18.55
hebda999: Vi tute miskomprenas la aferon.Laŭ mia percepto ne temis pri miskompreno, sed pri moko.
Vilius (Vise profilen) 20. dec. 2012 22.08.07
hebda999:Ne, mia Dio estas tute reala.Ne, ne. Mia dio estas la reala, kaj via - elpensita.
hebda999:Nur vi ne povas Ĝin percepti.Certe mi povas. Mi perceptas dion Perkunas. Kaj vi nenion perceptas. Vi nur imagas la percepton de falsa dio.
hebda999:Se la Dio ne ekzistus, ankaŭ ni ne ekzistus. Ni do ekzistas, same la Dio.Jes. Se ni ekzistas, dio Perkunas ankaŭ devas ekzisti, ĉar li kreis la unuan lumon. Oni erare nomas ĝin "praeksplodo". Fakte tiu ne estis eksplodo, estis tondro. La Unua Tondro.
hebda999 (Vise profilen) 21. dec. 2012 07.39.47
Vilius:Ne, ne. Mia dio estas la reala, kaj via - elpensita.Se via Dio estas reala, tiam Ĝi estas mia Dio, ĉar nur unu Dio povas esti. Ni ambaŭ skribas pri la samo. Akceptu la ekziston de la Dio.
Vilius (Vise profilen) 21. dec. 2012 08.29.56
hebda999:Se via Dio estas reala, tiam Ĝi estas mia Dio, ĉar nur unu Dio povas esti.Ne, kaj eĉ ne komparu. Mia dio estas mia dio, kaj via dio estas elpensita.
Paulinho (Vise profilen) 21. dec. 2012 12.11.31
Teapot (signifanta nomo?) diris: La kristana biblio ne konsentas kun vi.Kaj proponis konekton kiu kondukis al la epistolo dua de Ĝon. Tie oni diskutis situacion de ia komunumo. La komunumo havis problemon: iuj anoj arogantiĝis. La apostolo diris: arogante oni ne iras al dio.
Mi antaŭe diris ke dio neniam forlasas iun.
Oni ne devas legi tekston ekster kunteksto.
La biblio estas kolektivaj verkoj. Oni devi ĝin legi kolektive.
efilzeo (Vise profilen) 21. dec. 2012 12.25.11
baxoka (Vise profilen) 21. dec. 2012 12.33.35