Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ateisto aŭ sendiulo?

ca, kivuye

Ubutumwa 74

ururimi: Esperanto

swalf (Kwerekana umwidondoro) 6 Munyonyo 2012 14:59:49

Mi ne ŝainas 'sendiulo'-n, laŭvorte ulo sen dio; ĝi ne bone esprimas la koncepton je homo kiu malkredas pri la dia sfero. Tiu ĉi vorto anstataŭ ŝainas esprimi "homo sen kontrolo"-n.
Novvorto 'ateisto' aspektigas ke la la homo estas malkredanta je profesio; Eble povas far pli bone la novvortoj 'ateulo' aŭ 'ateanto' tamen nova radiko ate- estas malklara kaj facile konfuzebla. Plaĉas al mi gluita vorto 'diamalkredanto' aŭ 'diamalkredulo'. Kion vi pensas pri ĉi tiuj du vortoj?

antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 6 Munyonyo 2012 16:57:03

Di-nekredanto?

efilzeo (Kwerekana umwidondoro) 6 Munyonyo 2012 18:04:31

Al mi plaĉas la ideo de havi grandegan vortaron kaj mi ne vidas la problemon. Ateisto kaj sendiulo kaj nekredantulo kaj tiel plu ĵus donas al la lingvo eblojn kaj al ĝiaj parolantoj pli ilojn. En la itala, kaj certe ankaŭ en via lingvo, ĉeestas multaj da vortoj pri tio temo: ateo (ateisto), senza dio (sendiulo), miscredente (nekredantulo), empio (malplena de dioj), mangiapreti (manĝpastruloj), ktp., kaj ĉi tiuj havas diversajn signifojn. Mi ŝategas tion; kial Esperanto devus esti malriĉa lingvo? Fakte ĝi estas pli riĉa ol aliaj pro siaj afiksoj. Certe, komencantoj kiel mi ne povas ankoraŭ kompreni ĉiun, sed ni ne povas kaj ne devas adapti la lingvon al niaj (de komencantoj) malaltaj nivelo, ni devas fari la malon.

cellus (Kwerekana umwidondoro) 6 Munyonyo 2012 18:59:19

La elekto de tiu aŭ alia vorto certe dependas de la gepatra lingvo aŭ de aliaj lingvoj kiujn oni scipovas. Por mi kiel svedlingvulo piedpilko, manpilko estas tute logikaj vortoj, ĉar ni havas la rektajn tradukojn el la angla football kaj handball (mi supozas ke ambaŭ ludoj venas de anglalingvaj landoj), malsanulejo ankaŭ estas natura vorto ĉar la koresponda sveda estas rekte tradukita "malsandomo". Certe LLZ estis inspirita de la germana Krankenhaus kaj la rusa Bolnica, kiam li elektis "malsanulejo". La internacia vorto "hospitalo" ekzistas ankaŭ en la sveda lingvo, sed ĝi (hispital) signifis "psikmalsanulejo".

Stacio estas la granda haltejo por la trajnoj. Svede ĝi estas identa al la internacia vorto "station". Povas amuzi la germanlingvanojn en tiu foro ke la sveda vorto por fervoja haltejo, kie la trajnoj nur haltis se necese, nomiĝis "anhalt". Mi kredas ke ili plu ne ekzistas.

Ŝajnas al mi ke la tendenco nuntempe estas ke oni konstruas vojaĝcentrojn (ĉu nur en Svedio?).

La sveda vorto por tiu kiu ne kredas je dio(j) estas "ateist" kaj la sveddevena vorto (tia ekzistas) havas plimalpli la samajn konotaciojn kiel la pola "sendiulo".

Estas interese ke la esperanta "kuracisto" estas profecie edukita persono kun multaj jaroj da medicinaj studoj kaj ne la angla "healer"!

Kelkfoje la neologismoj povas esti bonaj, ĉar la pure esperantaj kunmetitaj vortooj povas havi alian signifon en aliaj lingvoj. Mi kredas ke mia prefero de tiu aŭ alia vorto dependas de la fakto, ĉu mi rekonas ĝin el mia propra lingvo aŭ ne.

fajrkapo (Kwerekana umwidondoro) 6 Munyonyo 2012 20:35:56

efilzeo:Al mi plaĉas la ideo de havi grandegan vortaron kaj mi ne vidas la problemon. Ateisto kaj sendiulo kaj nekredantulo kaj tiel plu ĵus donas al la lingvo eblojn kaj al ĝiaj parolantoj pli ilojn. En la itala, kaj certe ankaŭ en via lingvo, ĉeestas multaj da vortoj pri tio temo: ateo (ateisto), senza dio (sendiulo), miscredente (nekredantulo), empio (malplena de dioj), mangiapreti (manĝpastruloj), ktp., kaj ĉi tiuj havas diversajn signifojn. Mi ŝategas tion; kial Esperanto devus esti malriĉa lingvo? Fakte ĝi estas pli riĉa ol aliaj pro siaj afiksoj. Certe, komencantoj kiel mi ne povas ankoraŭ kompreni ĉiun, sed ni ne povas kaj ne devas adapti la lingvon al niaj (de komencantoj) malaltaj nivelo, ni devas fari la malon.
Mi tute konsentas kun vi, oni ĉiam povas uzi la saĝajn afiksojn, kaj krome havi la eblecon uzi kelkajn sinonimojn por konkretaj vortoj, ĝi riĉigas lingvon kaj faras ĝin pli interesa kaj diversa.

Koracio (Kwerekana umwidondoro) 6 Munyonyo 2012 21:08:22

En la hungara estas vorto, kiun oni povas interpreti kiel sendiulon, kaj havas tre negativan sencon, kaj ne estas uzita en regigia aŭ mondrigarda senco (istentelen). Malsame la ateisto, kiu signifas mondrigardon, kiu anstataŭas religion (ateista). Do mi preferas ateiston.

Daniel86 (Kwerekana umwidondoro) 7 Munyonyo 2012 10:29:17

@hebda999, bone. Nur bonvolu traduki vorton "skojarzenie" en kunteksto de frazo: "Po prostu mam takie skojarzenie".

cellus (Kwerekana umwidondoro) 7 Munyonyo 2012 19:29:28

Daniel86:@hebda999, bone. Nur bonvolu traduki vorton "skojarzenie" en kunteksto de frazo: "Po prostu mam takie skojarzenie".
Mi dirus asocio, pere de la sveda vorto association, kiu tradukas la polan vorton skojarzenie. Eble Mi simple ne povas asociigi ĝin.

Laŭ la Reta Vortaro mi rajtas uzi asocio por traduki skojarzenie.

Alia, ne tute leksika traduko povus esti: Mi simple ne havas ideon.

Daniel86 (Kwerekana umwidondoro) 10 Munyonyo 2012 10:28:15

@cellus, dankon por provo de helpo.

Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 11 Munyonyo 2012 01:55:34

Ateisto aŭ sendiulo? Ateisto. Estas ateistoj. Sendiuloj, ne.

Neniu estas sen dio, kial dio estas ĉiam kun ni. Li/Ŝi estas ĉiam fidela, neniam forlasanta nin.

Subira ku ntango