Sadržaj

Kondiĉaj rilativaj propozicioj

od Hyperboreus, 6. studenoga 2012.

Poruke: 14

Jezik: Esperanto

Hyperboreus (Prikaz profila) 6. studenoga 2012. 21:49:10

Forigite

darkweasel (Prikaz profila) 6. studenoga 2012. 21:58:21

Mi ne vidas diferencon inter la signifoj de la du frazoj de la "kondiĉa varianto". Miaopinie ambaŭ ĝustas, sed mi pli emus uzi -as.

Hyperboreus (Prikaz profila) 6. studenoga 2012. 22:18:21

Forigite

darkweasel (Prikaz profila) 6. studenoga 2012. 22:27:30

Hyperboreus:
darkweasel:Mi ne vidas diferencon inter la signifoj de la du frazoj de la "kondiĉa varianto". Miaopinie ambaŭ ĝustas, sed mi pli emus uzi -as.
Certe, la Germana ne faras tiun diferencon. La du tradukiĝus pli malpli:

"Tenemos muchos telefonistas que hablan inglés."
"Wir haben viele Telephonisten, die in der Tat Englisch sprechen."

"Buscamos dos telefonistas que hablen inglés."
"Wir suchen zwei Telephonisten, aber nur wenn sie Englisch sprechen."
Nu jes, tion mi komprenis ankaŭ el viaj Esperantigoj - tamen la signifo estas praktike ne tre malsimila laŭ mi. Ambaŭokaze temas pri anglaparolantaj telefonistoj, kiujn la parolanto serĉas.

Eble vi povas doni alian ekzemplon, kie la senco fakte malsamas?

Hyperboreus (Prikaz profila) 6. studenoga 2012. 22:37:18

Forigite

tommjames (Prikaz profila) 6. studenoga 2012. 22:39:45

Hyperboreus:ĉu mi uzu la as-formon ĉu la u-formon?
Mi opinias same kiel darkweasel; ambaŭ eblas, sed mi preferus -as.

En la angla oni povas diri:

"I'm looking for two telephonists, who should speak English"

"I'm looking for two telephonists, who speak English"

Laŭ mi la unua frazo emfazas ke temas pri kondiĉo (per "should" ). En la dua frazo, oni probable induktos ke temas pri kondiĉo, sed ne necese. Se mi serĉas iun kiu parolas la anglan, tio ne necese signifas ke estas kondiĉo.. tio povus esti nur mia prefero. Laŭ mi viaj du Esperantaj frazoj havas similan diferencon en emfazo.

Hyperboreus (Prikaz profila) 6. studenoga 2012. 22:41:43

Forigite

tommjames (Prikaz profila) 6. studenoga 2012. 22:57:31

Hyperboreus:Ĉu eblas laŭ vi: "Mi serĉas virinon, kiu amu min." ?
Mi emas diri jes, tio eblas.

El scivolo mi serĉis Tekstaron, kaj trovis sufiĉe da rezultoj per jena serĉesprimo:

\b,?\s?kiuj? (?!unu|neniu|tiu|ĉiu|plu|du|iu|ĉu)\w+u\b

Hyperboreus (Prikaz profila) 7. studenoga 2012. 02:17:43

Forigite

darkweasel (Prikaz profila) 7. studenoga 2012. 06:46:22

Miaopinie en la ekzemplo pri la viro kun vestaĵoj, la verba formo ne taŭgas por distingi tiujn sencojn. Por klarigi, ke temas pri la unua senco, oni povas uzi certa viro, unu viro.

Natrag na vrh