Til innholdet

Kondiĉaj rilativaj propozicioj

fra Hyperboreus,2012 11 6

Meldinger: 15

Språk: Esperanto

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 11 6 21:49:10

Forigite

darkweasel (Å vise profilen) 2012 11 6 21:58:21

Mi ne vidas diferencon inter la signifoj de la du frazoj de la "kondiĉa varianto". Miaopinie ambaŭ ĝustas, sed mi pli emus uzi -as.

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 11 6 22:18:21

Forigite

darkweasel (Å vise profilen) 2012 11 6 22:27:30

Hyperboreus:
darkweasel:Mi ne vidas diferencon inter la signifoj de la du frazoj de la "kondiĉa varianto". Miaopinie ambaŭ ĝustas, sed mi pli emus uzi -as.
Certe, la Germana ne faras tiun diferencon. La du tradukiĝus pli malpli:

"Tenemos muchos telefonistas que hablan inglés."
"Wir haben viele Telephonisten, die in der Tat Englisch sprechen."

"Buscamos dos telefonistas que hablen inglés."
"Wir suchen zwei Telephonisten, aber nur wenn sie Englisch sprechen."
Nu jes, tion mi komprenis ankaŭ el viaj Esperantigoj - tamen la signifo estas praktike ne tre malsimila laŭ mi. Ambaŭokaze temas pri anglaparolantaj telefonistoj, kiujn la parolanto serĉas.

Eble vi povas doni alian ekzemplon, kie la senco fakte malsamas?

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 11 6 22:37:18

Forigite

tommjames (Å vise profilen) 2012 11 6 22:39:45

Hyperboreus:ĉu mi uzu la as-formon ĉu la u-formon?
Mi opinias same kiel darkweasel; ambaŭ eblas, sed mi preferus -as.

En la angla oni povas diri:

"I'm looking for two telephonists, who should speak English"

"I'm looking for two telephonists, who speak English"

Laŭ mi la unua frazo emfazas ke temas pri kondiĉo (per "should" ). En la dua frazo, oni probable induktos ke temas pri kondiĉo, sed ne necese. Se mi serĉas iun kiu parolas la anglan, tio ne necese signifas ke estas kondiĉo.. tio povus esti nur mia prefero. Laŭ mi viaj du Esperantaj frazoj havas similan diferencon en emfazo.

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 11 6 22:41:43

Forigite

tommjames (Å vise profilen) 2012 11 6 22:57:31

Hyperboreus:Ĉu eblas laŭ vi: "Mi serĉas virinon, kiu amu min." ?
Mi emas diri jes, tio eblas.

El scivolo mi serĉis Tekstaron, kaj trovis sufiĉe da rezultoj per jena serĉesprimo:

\b,?\s?kiuj? (?!unu|neniu|tiu|ĉiu|plu|du|iu|ĉu)\w+u\b

黄鸡蛋 (Å vise profilen) 2012 11 7 02:00:27

Hyperboreus:
darkweasel:Eble vi povas doni alian ekzemplon, kie la senco fakte malsamas?
Mi penos:

FAKTO:
"Buscamos a un hombre que viste un abrigo amarillo."
??? Ni serĉas viron, kiu vestas flavan mantelon.

Ni scias ke tiu viro ekzistas. Li antaŭ nelonge mortigis virinon, kaj forkuris. Nun la polico serĉas lin, lin mem, kaj ekzakte kaj ekskluzive lin. Vesti flavan mantelon estas eco de tiu viro.

KONDIĈO:
"Buscamos a un hombre que vista medias."
??? Ni serĉas viron, kiu vestu ŝtrumpojn.

Ni ne scias ĉu tia viro ekzistas. Ni neniam vidis viron kun ŝtrumpoj. Ni serĉas iun ajn viron, sed nin interesas nur viroj vistantaj ŝtrumpoj. Vesti ŝtrumpojn estas kondiĉo por tiu viro.
Iom ekster la temo, sed mi volus ke vi konsultu vortaron por la ĝusta uzado de "vesti"...

Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 11 7 02:17:43

Forigite

Tibake til toppen