Till sidans innehåll

Manĝaĵoj kun GMO

av vincas, 11 november 2012

Meddelanden: 29

Språk: Esperanto

vincas (Visa profilen) 11 november 2012 11:15:26

Ĉu vi kiam aĉetas manĝaĵojn zorgas pri GMO?
GMO estas genetike modifitaj organismoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Genetike_modifita_org...

Ĉu GMO povas danĝeri al homo?

maratonisto (Visa profilen) 11 november 2012 13:23:12

Mi ne zorgas pri tio. Min eĉ ne interesas, ĉu mia manĝaĵo enhavas GMOn.

lagtendisto (Visa profilen) 11 november 2012 13:39:26

vincas:Ĉu GMO povas danĝeri al homo?
Mi tute ne ŝatas GMO-manĝaĵojn. Espere laŭ EU-leĝo oni tutklare marki tiojn 'forĵetaĵojn'. Kiam mi vizitis Usonon. Amiko almontris mi GMO-cepon. GMO-manĝaĵoj naŭzas min.

mihxil (Visa profilen) 11 november 2012 15:17:33

vincas: Ĉu GMO povas danĝeri al homo?
Ni 'genetike' modifas organismojn jam jarmilojn pere de homa selektado. Kaj la naturo modifas genetike organismojn jam miliardojn da jaroj.

Sekve mi ne vere vidas grandan problemon en genetika modifado per aliaj rimedoj. Sendube ĝi povus krei problemojn, kiel tio ĉiam eblas, sed sume mi pensas ke la gajnoj tre povas esti positivaj, kaj ni ne malakceptu hommodifitajn organismojn nur pro la metodo laŭ kiu tiu modifado okazis.

Ekz. kial krei 'oran' rizon por helpi eviti maltroan konsumon de vitamino A estus nepre malbona ideo?

Fuzzy (Visa profilen) 12 november 2012 05:55:51

Strange estas trovi GMO-malŝatantojn inter esperantistoj. Ja Esperanto mem estas genetike modifita lingvo ridulo.gif

vincas (Visa profilen) 12 november 2012 09:53:01

Nu, manĝaĵoj kaj lingvoj ne estas la samaj aĵoj.

Fuzzy (Visa profilen) 13 november 2012 04:30:02

vincas:Nu, manĝaĵoj kaj lingvoj ne estas la samaj aĵoj.
Mi parolas pri homoj. Laŭ mi estas strange ke homo, kapabla ignori superstiĉojn rilate al lingvoj, samtempe havas superstiĉojn pri manĝaĵo.

Hyperboreus (Visa profilen) 13 november 2012 05:04:39

Forigite

vincas (Visa profilen) 13 november 2012 09:26:23

Fuzzy:Mi parolas pri homoj. Laŭ mi estas strange ke homo, kapabla ignori superstiĉojn rilate al lingvoj, samtempe havas superstiĉojn pri manĝaĵo.
Bone, eble mi havas superstiĉojn pri GMO. Sed ĉu lerni Esperanton mi povas mem elekti, sed la samon pri GMO mi ne povas diri. Ni ja ne povas elekti ĉu manĝi aŭ ne. Kaj mi dubas (mi parolas kiel estas en Litovio) ĉu ĉiam GMO estas indikita sur etikedoj de produktoj de manĝaĵoj.

Hyperboreus:Kiu diras ke ne manĝas aŭ ne volas manĝi GMOjn, tiu ne manĝu neniun nuntagan grenon: trikiton, hordeon, ktp. Ĉiuj la rezultoj de homa prascience genetika modifado.
La hodiaŭa genetiko estas nur selektado per aliaj rimedoj.
En pasinteco, laŭ mi, homoj ne faris genetikajn modifojn. Ili simple selektadis plantojn. Nun scienculoj modifas plantojn genetike. Ekzeple, en tritikoj inkorpigas genon de araneo. Ĉu en pasinteco tritikoj havis genoj de araneoj? Mi pensas, ke ne.

mihxil (Visa profilen) 13 november 2012 21:25:06

vincas: En pasinteco, laŭ mi, homoj ne faris genetikajn modifojn. Ili simple selektadis plantojn. Nun scienculoj modifas plantojn genetike. Ekzeple, en tritikoj inkorpigas genon de araneo. Ĉu en pasinteco tritikoj havis genoj de araneoj? Mi pensas, ke ne.
Selektado ankaŭ estas 'genetika' modifo. Oni ja selektadas laŭgene, kaj profitas de hazardaj mutacioj. Moderna genetika modifado estas nur multe pli efika, kaj ne nepre dependas de hazardo.

Ĉar baze ne estas diferenco inter la genoj da araneoj kaj la genoj de plantoj, ĉiuj organismoj tiusence estas similaj. Ĉiuj organismoj kodas laŭ la samaj kvar nukleotidoj.

En Eŭropo ŝajnas efektive ekzisti iom malracia malŝato kontraŭ la tuto. La deviga mencio ke io enhavas 'genetike modifitajn' ingredientojn ŝajnas al mi eĉ iom idiota, ĉar ĉio estas genetika modifita antaŭe, nur per la multege pli longa kaj pena maniero de homa selekto.

Tillbaka till toppen