Al la enhavo

Vortaĉo de la tago

de Oijos, 2012-novembro-17

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2012-novembro-17 07:38:02

Kio estas la celo de la servo? Ĉu fari Esperanton same malfacila lingvo kiel nacilingvoj?

Hodiaŭa vorto estas "vaka". Kion diable!? Ni jam havas "liber?" kaj "malferm?"!

"
Pardonu, ĉu tiu ĉi seĝo vakas?
Komputilado okupas miajn vakajn horojn.
Li kondukis min al vakanta spaco antaŭ la statuo.
Mi informis ĉiujn pri la vakanteco de tiuj postenoj.
Ni devos vakigi la apartamenton venontan semajnon.
"
Oni povas diri tiujn sen vortaĉo "vak?"

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-17 10:55:12

Ne tro miru, ankaŭ frida jam estis tie. ridulo.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-novembro-17 11:42:10

Tio estas nura deziro kompliki la aliulan vivon, sennecese.
Mi tute subtenas Oijos.

Amike.

pace (Montri la profilon) 2012-novembro-22 13:33:10

Oijos:Kio estas la celo de la servo? Ĉu fari Esperanton same malfacila lingvo kiel nacilingvoj?

Hodiaŭa vorto estas "vaka". Kion diable!? Ni jam havas "liber?" kaj "malferm?"!
Oni povas diri tiujn sen vortaĉo "vak?"
Mi pensas ke kelkfoje pli bone havi plurajn vortojn ĉar oni eble memoras pli facile tiujn kiuj similas al vorto de nia nacia lingvo.
Ekzemple en la franca lingvo oni pli ofte diras vakanta posteno ol libera posteno.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-22 13:57:33

pace:
Mi pensas ke kelkfoje pli bone havi plurajn vortojn ĉar oni eble memoras pli facile tiujn kiuj similas al vorto de nia nacia lingvo.
Kaj nun demandu parolantojn de neeŭropidaj lingvoj.

erinja (Montri la profilon) 2012-novembro-22 16:19:51

La vortoj de la tago estas iom maloftaj vortoj. Eĉ se oni ne uzos tiujn vortojn, estas bone konscii pri ilia ekzisto.

Por la nova lernu, ni havos novan servon kiu estos la "facila vorto de la tago". Ĝi venos kun nacilingvaj tradukoj, kaj la vortoj ĉiuj estas fundamentaj aŭ oficialaj. Do spertaj parolantoj povos ricei la kutiman vorton de la tago (kun la maloftaj vortoj) kaj komencantoj povas ricevi facilajn vortojn kiel "vorto" kaj "legi", kun tradukoj.

erinja (Montri la profilon) 2012-novembro-22 16:21:04

darkweasel:Ne tro miru, ankaŭ frida jam estis tie. ridulo.gif
Interalie, sen uzo de frid/, kiel oni nomus sian fridujon? Mi neniam aŭdis alian vorton sed mi interesiĝus pri alternativa nomo por ĝi, por personoj kiuj ne volas uzi frid/ en ajna kunteksto.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-22 18:20:14

erinja:
darkweasel:Ne tro miru, ankaŭ frida jam estis tie. ridulo.gif
Interalie, sen uzo de frid/, kiel oni nomus sian fridujon? Mi neniam aŭdis alian vorton sed mi interesiĝus pri alternativa nomo por ĝi, por personoj kiuj ne volas uzi frid/ en ajna kunteksto.
Kial ne malvarmujomalvarmŝranko (tiu lasta ekskluzivas ekzemple malvarmkestojn, kiajn oni trovas en supervendejoj)?

brodicius (Montri la profilon) 2012-novembro-22 19:09:24

erinja:Interalie, sen uzo de frid/, kiel oni nomus sian fridujon? Mi neniam aŭdis alian vorton sed mi interesiĝus pri alternativa nomo por ĝi, por personoj kiuj ne volas uzi frid/ en ajna kunteksto.
Unufoje mi ne sciis la vorton 'fridujo', kaj mi anstataŭ diris 'frostetujo' lango.gif

Ĉu tio taŭgas?

erinja (Montri la profilon) 2012-novembro-23 03:21:32

Por mi, malvarmujo aŭ malvarmŝranko estus io tute alia ol fridujo. Por mi tio estus ne-elektra afero kiun oni uzas; ekzemple, tradiciaj sen-elektraj manieroj por teni malvarmajn aferojn. Ekzemple mi aŭdis pri iuspeca poto kun akvo, por tiu celo.

frostetujo - Mi supozas ke tio estas frostujo kiu malbone funkcias!

Fridujoj ne estas frostaj, kaj eĉ ne frostetaj. Io estas frosta - glaciiga - se ĝi estas sufiĉe malvarma por glaciigi ion. Frosteta, ĉu tio glaciigas nur iomete?

Mi ĝenerale estas subtenanto de uzado de tradiciaj radikoj, sed fojfoje mi pensas ke iuj personoj troigas je tio, ĝis punkto, je kiu ne eblas sufiĉe klare esprimi sin, en la amasoj da -eg- kaj -et- finaĵoj (ktp).

Laŭ mia sperto, ĉiukaze, la vorto fridujo jam 'gajnis'. Mi trovis uzojn de malvarmujo/malvarmŝranko en la reto, sed tre malmultaj kompare kun "fridujo", kaj mi neniam aŭdis tion en la vera vivo. Eble mi tamen pasigis tempon kun la malĝustaj personoj.

Reen al la supro