Al la enhavo

Vortaĉo de la tago

de Oijos, 2012-novembro-17

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-novembro-24 17:38:05

En mia vortaro estas fridujo=glaciŝranko.

Espi (Montri la profilon) 2012-novembro-24 19:35:48

dobri:En mia vortaro estas fridujo=glaciŝranko.
fridujo: 5 - 7 °C
glaciŝranko: -18 °C

Rangel_Castro (Montri la profilon) 2012-novembro-27 19:32:20

Se oni ne ŝatas iun vorton kaj ne konsentas pri ĝia utileco, oni simple ne parolu ĝin. Tiel kelkaj vortoj "venkas", kiel Erinja diris. Eterne diskuti solvas nenion. La uzado decidos ĉu la nova vorto postvivos aŭ ne. Mi neniam antaŭe pensis pri la radiko "frid". Interese. Mi ŝatas la "vorto de la tago". Tio tre helpis (kaj helpas) min lerni. ridulo.gif

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-27 20:37:36

Espi:
dobri:En mia vortaro estas fridujo=glaciŝranko.
fridujo: 5 - 7 °C
glaciŝranko: -18 °C
Mi pensas, ke "glaciŝranko" estas pli malnova vorto ol "fridujo". Tiu vorto devenis dum la tempo, kiam oni ne havis elektran fluon. Tiutempe oni donis glacion en la ŝrankon kaj de tiu momento oni havis glaciŝrankon. Tiu estis kompreneble nur dum vintro ebla aŭ en kelo.

La hodiaŭaj modernaj fridujoj havas frostofakon kun malaltaj temperaturoj (ĝis - 18 °C). Ekzistas ankaŭ ŝrankoj kun malaltaj temperaturoj kaj mi pensas la vorto por tiuj estas frostoŝranko.

pace (Montri la profilon) 2012-novembro-27 22:13:53

Mi ŝatas la "vorto de la tago". Tio tre helpis (kaj helpas) min lerni. ridulo.gif[/quote]Ankaŭ mi tre ŝatas ricevi la "vorto de la tago".
La diversaj ekzemploj tre utilas.
Mi do vere bedaŭras tian titolon "vortaĉo".

Reen al la supro