ไปยังสารบัญ

Vortaĉo de la tago

จาก Oijos, 17 พฤศจิกายน 2012

ข้อความ 15

ภาษา: Esperanto

dobri (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2012, 17:38:05

En mia vortaro estas fridujo=glaciŝranko.

Espi (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2012, 19:35:48

dobri:En mia vortaro estas fridujo=glaciŝranko.
fridujo: 5 - 7 °C
glaciŝranko: -18 °C

Rangel_Castro (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2012, 19:32:20

Se oni ne ŝatas iun vorton kaj ne konsentas pri ĝia utileco, oni simple ne parolu ĝin. Tiel kelkaj vortoj "venkas", kiel Erinja diris. Eterne diskuti solvas nenion. La uzado decidos ĉu la nova vorto postvivos aŭ ne. Mi neniam antaŭe pensis pri la radiko "frid". Interese. Mi ŝatas la "vorto de la tago". Tio tre helpis (kaj helpas) min lerni. ridulo.gif

ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2012, 20:37:36

Espi:
dobri:En mia vortaro estas fridujo=glaciŝranko.
fridujo: 5 - 7 °C
glaciŝranko: -18 °C
Mi pensas, ke "glaciŝranko" estas pli malnova vorto ol "fridujo". Tiu vorto devenis dum la tempo, kiam oni ne havis elektran fluon. Tiutempe oni donis glacion en la ŝrankon kaj de tiu momento oni havis glaciŝrankon. Tiu estis kompreneble nur dum vintro ebla aŭ en kelo.

La hodiaŭaj modernaj fridujoj havas frostofakon kun malaltaj temperaturoj (ĝis - 18 °C). Ekzistas ankaŭ ŝrankoj kun malaltaj temperaturoj kaj mi pensas la vorto por tiuj estas frostoŝranko.

pace (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2012, 22:13:53

Mi ŝatas la "vorto de la tago". Tio tre helpis (kaj helpas) min lerni. ridulo.gif[/quote]Ankaŭ mi tre ŝatas ricevi la "vorto de la tago".
La diversaj ekzemploj tre utilas.
Mi do vere bedaŭras tian titolon "vortaĉo".

กลับไปด้านบน